Nations Bible

Mateo 7

Londona Biblio · Toca un versículo para ver sus referencias cruzadas.

1Ne juĝu, por ke vi ne estu juĝataj. 2Ĉar per kia juĝo vi juĝos, per tia vi estos juĝitaj; kaj per kia mezuro vi mezuros, per tia oni mezuros al vi. 3Kaj kial vi rigardas la lignereton en la okulo de via frato, kaj ne pripensas la trabon en via okulo? 4Kiel vi diros al via frato: Lasu min eltiri la lignereton el via okulo; kaj jen la trabo en via propra okulo? 5Hipokritulo, eligu unue la trabon el via okulo, kaj tiam vi klare vidos, por eltiri la lignereton el la okulo de via frato.

6Ne donu sanktaĵon al la hundoj, nek ĵetu viajn perlojn antaŭ la porkoj; por ke ili ne premu ilin sub la piedoj, nek poste, sin turninte, disŝiru vin.

7Petu, kaj estos donite al vi; serĉu, kaj vi trovos; frapu, kaj estos malfermite al vi; 8ĉar ĉiu petanto ricevas, kaj la serĉanto trovas, kaj al la frapanto estos malfermite. 9Plue, kiu homo el vi, kies filo de li petos panon, donos al li ŝtonon; 10aŭ se li petos fiŝon, donos al li serpenton? 11Se do vi, estante malbonaj, scias doni bonajn donacojn al viaj filoj, kiom pli certe via Patro, kiu estas en la ĉielo, donos bonaĵojn al tiuj, kiuj petas de Li? 12Ĉion ajn do, kion vi deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaŭ faru al ili; ĉar ĉi tio estas la leĝo kaj la profetoj.

13Eniru tra la mallarĝa pordo, ĉar larĝa estas la pordego kaj vasta estas la vojo kondukanta al la pereo, kaj multaj tra ĝi eniras. 14Ĉar mallarĝa estas la pordo kaj malvastigita estas la vojo kondukanta al la vivo, kaj malmultaj ĝin trovas.

15Gardu vin kontraŭ la falsaj profetoj, kiuj venas al vi en ŝafaj feloj, sed interne estas rabemaj lupoj. 16Per iliaj fruktoj vi konos ilin. Ĉu el dornarbetoj oni kolektas vinberojn, aŭ el kardoj figojn? 17Tiel ĉiu bona arbo donas bonajn fruktojn, sed putra arbo donas malbonajn fruktojn. 18Bona arbo ne povas doni malbonajn fruktojn, nek putra arbo doni bonajn fruktojn. 19Ĉiu arbo, kiu ne donas bonan frukton, estas dehakata kaj ĵetata en fajron. 20Tial per iliaj fruktoj vi konos ilin. 21Ne ĉiu, kiu diras al mi: Sinjoro, Sinjoro, eniros en la regnon de la ĉielo; sed tiu, kiu plenumas la volon de mia Patro, kiu estas en la ĉielo. 22Multaj diros al mi en tiu tago: Sinjoro, Sinjoro, ĉu ni ne profetis en via nomo, kaj en via nomo elpelis demonojn, kaj en via nomo faris multajn potencaĵojn? 23Kaj tiam mi konfesos al ili: Mi neniam konis vin; foriĝu de mi, vi farantoj de maljusteco. 24Tial ĉiu, kiu aŭdas ĉi tiujn miajn parolojn kaj plenumas ilin, estos komparata al saĝa viro, kiu konstruis sian domon sur roko; 25kaj falis pluvo, kaj venis inundoj, kaj blovis ventoj, kaj albatis tiun domon, kaj ĝi ne falis; ĉar ĝi estis fondita sur roko. 26Kaj ĉiu, kiu aŭdas ĉi tiujn miajn parolojn kaj ne plenumas ilin, estos komparata al viro malsaĝa, kiu konstruis sian domon sur la sablo; 27kaj falis pluvo, kaj venis inundoj, kaj blovis ventoj, kaj sin ĵetis sur tiun domon, kaj ĝi falis; kaj granda estis ĝia falo.

28Kaj kiam Jesuo finis tiujn parolojn, la homamasoj miregis pri lia instruado; 29ĉar li instruis ilin, kiel havanta aŭtoritaton, kaj ne kiel iliaj skribistoj.

Ilustración artística: una interpretación, no un registro histórico.

¿Sabías que…?

El juicio, el camino angosto y un fundamento firme

  • El registro del acontecimiento fecha el inicio del Sermón del Monte en el año 28 d. C. y su duración en un día. Este capítulo termina con las multitudes asombradas de la enseñanza de Jesús, porque él enseñaba como quien tiene autoridad, y no como sus escribas.Fuentes: Sermon on the Mount · el propio texto bíblico
  • Jesús advierte que el juicio que alguien pronuncia, y la medida que esa persona usa, se volverán contra ella. Describe a alguien que nota la paja en el ojo de su hermano, pero no advierte la viga en el propio, y dice que la viga debe quitarse primero.Fuentes: el propio texto bíblico
  • El capítulo llama esencia de la Ley y los Profetas hacer a los demás lo que uno querría que le hicieran. Contrasta una puerta ancha y un camino espacioso que lleva a la destrucción, por el que entran muchos, con una puerta pequeña y un camino angosto que lleva a la vida, que pocos hallan, y compara oír estas palabras y ponerlas en práctica con una casa edificada sobre la roca y no sobre la arena.Fuentes: el propio texto bíblico

Notas escritas con ayuda de IA a partir de fuentes abiertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, dominio público) y revisadas antes de publicarse.

Créditos y licencia de esta traducción
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Fuente: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Habla con nosotros

Cuéntanos desde dónde lees, cómo te ha ayudado la Biblia o qué podemos mejorar. Leemos todos los mensajes.