Nations Bible

Mateo 28

Londona Biblio · Toca un versículo para ver sus referencias cruzadas.

1Kaj sabate malfrue, kiam eklumis por la unua tago de la semajno, venis Maria Magdalena kaj la alia Maria, por vidi la tombon. 2Kaj jen okazis granda tertremo; ĉar anĝelo de la Eternulo malsupreniris el la ĉielo, kaj venis kaj derulis la ŝtonon, kaj sidiĝis sur ĝi. 3Lia aspekto estis kiel fulmo, kaj lia vestaĵo estis blanka, kiel neĝo; 4kaj pro timo al li la gardistoj tremis, kaj fariĝis kiel malvivuloj. 5Kaj la anĝelo responde diris al la virinoj: Ne timu; ĉar mi scias, ke vi serĉas Jesuon, la krucumitan. 6Li ne estas ĉi tie; ĉar li leviĝis, kiel li diris. Venu, vidu la lokon, kie la Sinjoro kuŝis. 7Kaj iru rapide, kaj diru al liaj disĉiploj: Li leviĝis el la mortintoj, kaj jen li iras antaŭ vi en Galileon; tie vi vidos lin; jen mi sciigis al vi. 8Kaj ili rapide foriris de la tombo kun timo kaj granda ĝojo, kaj kuris, por sciigi al liaj disĉiploj. 9Kaj jen Jesuo renkontis ilin, dirante: Saluton. Kaj alveninte, ili ekprenis liajn piedojn kaj adorkliniĝis al li. 10Tiam Jesuo diris al ili: Ne timu; iru, diru al miaj fratoj, ke ili foriru en Galileon, kaj tie ili min vidos.

11Kaj dum ili iris, iuj el la gardistoj venis en la urbon, kaj rakontis al la ĉefpastroj ĉiujn okazintaĵojn. 12Kaj kunveninte kun la pliaĝuloj, ili konsiliĝis kune, kaj ili donis al la soldatoj multe da mono, 13dirante: Diru: Liaj disĉiploj venis nokte, kaj forŝtelis lin, dum ni dormis. 14Kaj se la provincestro tion aŭdos, ni konvinkos lin, kaj liberigos vin de ĉia zorgo. 15Kaj ili prenis la monon, kaj faris, kiel ili estis instruitaj; kaj tiu diro disvastiĝis inter la Judoj ĝis hodiaŭ.

16Sed la dek unu disĉiploj iris en Galileon, sur la monton, kiun Jesuo jam difinis al ili. 17Kaj kiam ili vidis lin, ili adorkliniĝis al li; sed kelkaj dubis. 18Kaj Jesuo venis al ili, kaj diris al ili: Estas donita al mi ĉia aŭtoritato en la ĉielo kaj sur la tero. 19Iru do kaj disĉipligu ĉiujn naciojn, baptante ilin en la nomon de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito; 20instruante ilin observi ĉion, kion mi ordonis al vi. Kaj jen mi estas kun vi ĉiujn tagojn, ĝis la maturiĝo de la mondaĝo.

Ilustración artística: una interpretación, no un registro histórico.

¿Sabías que…?

La resurrección y Galilea

  • María Magdalena, que fue al sepulcro al amanecer con la otra María, lleva un apellido derivado de Magdala, el lugar donde nació, para distinguirla de las otras Marías de los Evangelios. Una entrada de diccionario considera equivocada la noción de que ella era la mujer llamada pecadora en Lucas 7.Fuentes: Mary Magdalene · el propio texto bíblico
  • El ángel y luego Jesús dijeron a las mujeres que él iba delante de los discípulos a Galilea, y los once fueron después a un monte allí que él había designado. Los judíos llamaban Galil a la región; como permaneció mucho tiempo ocupada por sus habitantes originales, llegó a llamarse Galilea de los gentiles y también Galilea superior, para distinguirla de una extensa adición hecha más tarde hacia el sur, usualmente llamada Galilea inferior.Fuentes: Galilee · el propio texto bíblico
  • El capítulo registra que algunos de los guardias contaron a los principales sacerdotes lo que había ocurrido y que los principales sacerdotes, después de reunirse con los ancianos, dieron a los soldados una gran suma de dinero para que dijeran que los discípulos vinieron de noche y robaron el cuerpo mientras los guardias dormían. Añade que este relato ha circulado entre los judíos hasta el día de hoy.Fuentes: el propio texto bíblico

Notas escritas con ayuda de IA a partir de fuentes abiertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, dominio público) y revisadas antes de publicarse.

Lugares de este capítulo

  • Galilee · 32.760, 35.527 · versículos 7, 10, 16

Solo aparecen lugares identificados con alta confianza (90 % o más según las fuentes académicas reunidas por OpenBible). Mapa de la época: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; mapa actual: © colaboradores de OpenStreetMap; lugares: OpenBible.info (CC BY 4.0).

Créditos y licencia de esta traducción
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Fuente: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Habla con nosotros

Cuéntanos desde dónde lees, cómo te ha ayudado la Biblia o qué podemos mejorar. Leemos todos los mensajes.