Mateo 24
Londona Biblio · Toca un versículo para ver sus referencias cruzadas.
1Kaj Jesuo, elirinte, ekforiris de la templo; kaj liaj disĉiploj venis al li, por montri al li la konstruaĵojn de la templo. 2Sed li responde diris al ili: Ĉu vi ne vidas ĉion tion? vere mi diras al vi: Ne estos lasita ĉi tie ŝtono sur ŝtono, kiu ne estos deĵetita.
3Kaj dum ili sidis sur la monto Olivarba, la disĉiploj venis aparte al li, dirante: Diru al ni, kiam tio estos? Kaj kio estas la signo de via alesto kaj de la maturiĝo de la mondaĝo? 4Kaj Jesuo, respondante, diris al ili: Gardu vin, ke neniu vin forlogu. 5Ĉar multaj venos en mia nomo, dirante: Mi estas la Kristo; kaj ili forlogos multajn. 6Kaj vi aŭdos pri militoj kaj famoj de militoj. Zorgu, ke vi ne maltrankviliĝu; ĉar tio devas okazi; sed ankoraŭ ne estas la fino. 7Ĉar leviĝos nacio kontraŭ nacion, kaj regno kontraŭ regnon; kaj estos malsatoj kaj tertremoj en diversaj lokoj. 8Sed ĉio tio estas komenco de suferoj. 9Tiam oni transdonos vin al afliktado, kaj mortigos vin; kaj vi estos malamataj de ĉiuj nacioj pro mia nomo. 10Tiam multaj ofendiĝos, kaj perfidos unu la alian, kaj malamos unu la alian. 11Kaj multaj falsaj profetoj leviĝos, kaj forlogos multajn. 12Kaj pro la multobligo de maljusteco, la amo de la plimulto malvarmiĝos. 13Sed kiu persistos ĝis la fino, tiu estos savita. 14Kaj ĉi tiu evangelio de la regno estos predikita tra la tuta mondo, kiel atesto al ĉiuj nacioj; kaj tiam venos la fino.
15Kiam do vi vidos la abomenindaĵon de dezerteco, pri kiu estas dirite de la profeto Daniel, starantan sur la sankta loko (la leganto komprenu), 16tiam tiuj, kiuj estas en Judujo, forkuru al la montoj; 17kiu estas sur la tegmento, tiu ne malsupreniru, por preni ion el sia domo; 18kaj kiu estas sur la kampo, tiu ne revenu, por preni sian mantelon. 19Sed ve al la gravedulinoj kaj al la suĉigantinoj en tiuj tagoj! 20Kaj preĝu, ke via forkurado ne estu en vintro nek en sabato; 21ĉar tiam estos granda aflikto tia, kia ne estis de la komenco de la mondo ĝis nun, nek iam estos. 22Kaj se tiuj tagoj ne estus mallongigitaj, neniu karno estus savita; sed pro la elektitoj tiuj tagoj estos mallongigitaj. 23Tiam se iu diros al vi: Jen ĉi tie la Kristo, aŭ: Tie; ne kredu; 24ĉar leviĝos falsaj kristoj kaj falsaj profetoj kaj faros grandajn signojn kaj miraklojn, tiel ke ili forlogus, se eble, eĉ la elektitojn. 25Jen mi antaŭdiris al vi. 26Se oni do diros al vi: Jen li estas en la dezerto; ne eliru; aŭ: Jen li estas en sekretaj ĉambroj; ne kredu. 27Ĉar kiel la fulmo venas el la oriento kaj montriĝas ĝis la okcidento, tiel ankaŭ estos la alesto de la Filo de homo. 28Kie ajn estos la kadavro, tien kolektiĝos la agloj.
29Sed tuj post la aflikto de tiuj tagoj la suno mallumiĝos, kaj la luno ne donos sian lumon, kaj la steloj falos el la ĉielo, kaj la potencoj de la ĉielo ŝanceliĝos; 30kaj tiam aperos sur la ĉielo la signo de la Filo de homo, kaj tiam ploros ĉiuj gentoj de la tero, kaj oni vidos la Filon de homo, venantan en la nuboj de la ĉielo kun potenco kaj granda gloro. 31Kaj li elsendos siajn anĝelojn kun granda sono de trumpeto, kaj ili kolektos liajn elektitojn el la kvar ventoj, el limo ĝis limo de la ĉielo.
32De la figarbo lernu ĝian parabolon: kiam ĝia branĉo jam moliĝis kaj aperigas foliojn, tiam vi scias, ke la somero estas proksima; 33tiel same vi, kiam vi vidos ĉion tion, tiam sciu, ke li estas proksima, ĉe la pordoj. 34Vere mi diras al vi: Ĉi tiu generacio ne forpasos, ĝis ĉio tio plenumiĝos. 35La ĉielo kaj la tero forpasos, sed miaj vortoj ne forpasos. 36Sed pri tiu tago kaj la horo scias neniu, eĉ ne la anĝeloj de la ĉielo, nek la Filo, sed la Patro sola. 37Sed kiel la tagoj de Noa, tiel estos la alesto de la Filo de homo. 38Ĉar kiel dum la tagoj, kiuj estis antaŭ la diluvo, oni manĝis kaj trinkis, edziĝis kaj edziniĝis, ĝis la tago, kiam Noa eniris en la arkeon, 39kaj oni ne eksciis, ĝis la diluvo venis kaj forprenis ĉiujn; tiel estos la alesto de la Filo de homo. 40Tiam du viroj estos sur kampo: unu estos prenita, kaj la alia lasita; 41du virinoj estos muelantaj apud muelilo: unu estos prenita, kaj la alia lasita. 42Tial viglu; ĉar vi ne scias, en kiu tago via Sinjoro venos. 43Sed sciu tion, ke se la dommastro scius, en kiu gardoparto venos la ŝtelisto, li viglus kaj ne lasus sian domon trafosiĝi. 44Tial vi ankaŭ estu pretaj; ĉar en horo, kiam vi ne atendas, la Filo de homo venas. 45Kiu do estas la fidela kaj prudenta servisto, kiun la sinjoro starigis super siajn domanojn, por doni al ili nutraĵon ĝustatempe? 46Feliĉa estas tiu servisto, kiun lia sinjoro, veninte, trovos tiel faranta. 47Vere mi diras al vi, ke super sian tutan havon li starigos lin. 48Sed se tiu malbona servisto diros en sia koro: Mia sinjoro malfruas; 49kaj komencos bati siajn kunservistojn, kaj manĝi kaj trinki kun la drinkuloj, 50la sinjoro de tiu servisto venos en tago, kiam li ne atendas, kaj en horo, kiam li ne scias, 51kaj distranĉos lin, kaj difinos lian parton kun la hipokrituloj; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj.

¿Sabías que…?
La caída del templo y la venida del Hijo del Hombre
- Después de salir del templo, Jesús se sentó en el Monte de los Olivos, y los discípulos se acercaron a él en privado para preguntarle cuándo sucederían estas cosas y cuál sería la señal de su venida y del fin de la era. El Monte de los Olivos es una sierra al este de Jerusalén, llamada así por los olivos que cubren sus laderas, y está separada de la ciudad por el valle del Cedrón.Fuentes: el propio texto bíblico · Mount of Olives
- Jesús dice que, cuando vean en el lugar santo la abominación de la desolación descrita por el profeta Daniel, los que estén en Judea deben huir a los montes, sin detenerse a recoger nada de la casa o del campo. Bajo los romanos, en el tiempo de Cristo, Judea era la más meridional de las tres divisiones de Palestina, distinta de Galilea y Samaria, e incluía los territorios de las tribus de Judá, Benjamín, Dan, Simeón y parte de Efraín.Fuentes: el propio texto bíblico · Judea
- Jesús compara la venida del Hijo del Hombre con los días de Noé: antes del diluvio, la gente comía y bebía, se casaba y daba en casamiento, hasta el día en que Noé entró en el arca, y seguía sin darse cuenta hasta que el diluvio se los llevó a todos. El capítulo, por tanto, exhorta a los lectores a velar, porque no saben el día en que vendrá su Señor.Fuentes: el propio texto bíblico
Notas escritas con ayuda de IA a partir de fuentes abiertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, dominio público) y revisadas antes de publicarse.
Lugares de este capítulo
- Mount of Olives · 31.778, 35.246 · versículo 3
- Holy Place · Hoy: on Mount Moriah · 31.778, 35.236 · versículo 15
- Judea · Hoy: Judea 1 · 31.777, 35.234 · versículo 16
Solo aparecen lugares identificados con alta confianza (90 % o más según las fuentes académicas reunidas por OpenBible). Mapa de la época: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; mapa actual: © colaboradores de OpenStreetMap; lugares: OpenBible.info (CC BY 4.0).
Créditos y licencia de esta traducción
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Fuente: http://ebible.org/epo/ · eBible.org