Lucas 3
Londona Biblio · Toca un versículo para ver sus referencias cruzadas.
1En la dek-kvina jaro de la regado de Tiberio Cezaro, kiam Pontio Pilato estis provincestro de Judujo, kaj Herodo estis tetrarĥo de Galileo, kaj lia frato Filipo tetrarĥo de la regiono Iturea kaj Traĥonitis, kaj Lisanio tetrarĥo de Abilene, 2dum la ĉefpastreco de Anas kaj Kajafas, venis la vorto de Dio al Johano, filo de Zeĥarja, en la dezerto. 3Kaj li venis en la tutan regionon ĉirkaŭ Jordan, predikante la bapton de pento por la pardonado de pekoj, 4kiel estas skribite en la libro de la vortoj de la profeto Jesaja:
Voĉo de krianto en la dezerto:
Pretigu la vojon de la Eternulo,
Rektigu Liajn irejojn.
5Ĉiu valo leviĝos,
Kaj ĉiu monto kaj monteto malaltiĝos,
Kaj la malebenaĵo fariĝos ebenaĵo,
Kaj la malglataj vojoj glatiĝos;
6Kaj ĉiu karno vidos la savon de Dio.
7Li do diris al la homamasoj, kiuj eliris, por esti baptitaj de li: Ho vipuridoj! kiu vin avertis forkuri de la venonta kolero? 8Donu do fruktojn taŭgajn por pento. Kaj ne komencu diri en vi: Ni havas Abrahamon kiel patron; ĉar mi diras al vi, ke Dio povas el ĉi tiuj ŝtonoj starigi idojn al Abraham. 9Kaj la hakilo jam kuŝas ĉe la radiko de la arboj; tial ĉiu arbo, kiu ne donas bonan frukton, estas dehakata, kaj ĵetata en fajron. 10Kaj la homamasoj lin demandis, dirante: Kion do ni faru? 11Kaj responde li diris al ili: Kiu havas du tunikojn, tiu donu al la nehavanto; kaj kiu havas manĝaĵon, tiu faru tiel same. 12Venis ankaŭ impostistoj, por esti baptitaj, kaj ili diris al li: Majstro, kion ni faru? 13Kaj li diris al ili: Ne postulu pli multe, ol estas ordonite. 14Kaj ankaŭ soldatoj lin demandis, dirante: Kaj kion ni faru? Kaj li diris al ili: Ne perfortu iun, nek maljuste ion postulu, kaj estu kontentaj je via salajro.
15Kaj kiam la popolo atendis, kaj ĉiuj diskutis en siaj koroj pri Johano, ĉu eble li estas la Kristo, 16Johano respondis al ĉiuj, dirante: Mi ja vin baptas per akvo, sed venas tiu, kiu estas pli potenca ol mi; la rimenon de liaj ŝuoj mi ne estas inda malligi; li vin baptos per la Sankta Spirito kaj per fajro; 17lia ventumilo estas en lia mano, por ke li elpurigu sian draŝejon, kaj kolektu la tritikon en sian grenejon; sed la grenventumaĵon li bruligos per fajro neestingebla.
18Kaj per multaj aliaj konsiloj li evangeliis al la popolo. 19Sed Herodo, la tetrarĥo, riproĉite de li pri Herodias, la edzino de lia frato, kaj pri ĉiuj malbonaĵoj, kiujn Herodo faris, 20aldonis al ĉio ankaŭ ĉi tion, ke li enŝlosis Johanon en malliberejo.
21Kaj kiam la tuta popolo estis baptata, Jesuo ankaŭ estis baptita, kaj dum li preĝis, la ĉielo malfermiĝis, 22kaj la Sankta Spirito malsupreniris sur lin en korpa aspekto kiel kolombo; kaj venis voĉo el la ĉielo: Vi estas Mia Filo, la amata; en vi Mi havas plezuron.
23Kaj Jesuo mem, komencante, havis ĉirkaŭ tridek jarojn, estante filo (kiel oni supozis) de Jozef, de Eli, 24de Mattat, de Levi, de Melĥi, de Janaj, de Jozef, 25de Matatias, de Amos, de Naĥum, de Esli, de Nagaj, 26de Maat, de Matatias, de Semein, de Jozef, de Joda, 27de Joĥanan, de Resa, de Zerubabel, de Ŝealtiel, de Neri, 28de Melĥi, de Adi, de Kosam, de Elmodam, de Er, 29de Jesu, de Eliezer, de Jorim, de Mattat, de Levi, 30de Simeon, de Jehuda, de Jozef, de Jonam, de Eljakim, 31de Melea, de Mena, de Matata, de Natan, de David, 32de Jiŝaj, de Obed, de Boaz, de Salma, de Naĥŝon, 33de Aminadab, de Ram, de Ĥecron, de Perec, de Jehuda, 34de Jakob, de Isaak, de Abraham, de Teraĥ, de Naĥor, 35de Serug, de Reu, de Peleg, de Eber, de Ŝelaĥ, 36de Kenan, de Arpaĥŝad, de Ŝem, de Noa, de Lemeĥ, 37de Metuŝelaĥ, de Ĥanoĥ, de Jared, de Mahalalel, de Kenan, 38de Enoŝ, de Set, de Adam, de Dio.

¿Sabías que…?
Juan el Bautista prepara el camino
- Lucas sitúa la predicación de Juan en el año decimoquinto de Tiberio César, hijastro de Augusto, quien lo sucedió en el año 14 d. C. y murió en el 37 d. C. El Diccionario Bíblico de Easton (1897) señala que Juan comenzó su ministerio público en ese año, y que Poncio Pilato, el sexto procurador romano de Judea del 26 al 36 d. C., mantuvo su sede en Cesarea durante un período que abarcó los ministerios de Juan y de Jesús. Herodes Antipas, hijo de Herodes, era entonces tetrarca de Galilea.Fuentes: el propio texto bíblico · Tiberius · Pontius Pilate · Herod Antipas
- El capítulo sitúa estos acontecimientos durante el sumo sacerdocio de Anás y de Caifás. El Diccionario Bíblico de Easton (1897) registra que Anás fue sumo sacerdote del año 7 al 14 d. C. y fue depuesto por el procurador romano, y que Caifás, que se había casado con la hija de Anás, fue elevado a ese cargo en el año 25 d. C. La misma entrada sugiere que los judíos aún podían considerar a Anás el sumo sacerdote legítimo, pues la ley de Moisés mantenía el cargo de por vida, y que probablemente servía junto a Caifás como presidente del sanedrín o como adjunto del sumo sacerdote.Fuentes: el propio texto bíblico · Annas
- Juan, hijo de Zacarías, era de linaje sacerdotal: su padre era sacerdote del turno de Abías, y su madre, Elisabet, pertenecía a las hijas de Aarón. El Diccionario Bíblico de Easton (1897) señala que la misión de Juan fue objeto de profecía, incluida la voz que clama en el desierto en Isaías, y que su nacimiento ocurrió seis meses antes del de Jesús. En este capítulo predica un bautismo de arrepentimiento por toda la región alrededor del Jordán, y el tetrarca Herodes después lo encarcela, luego de que Juan lo reprende por causa de Herodías.Fuentes: el propio texto bíblico · John the Baptist
Notas escritas con ayuda de IA a partir de fuentes abiertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, dominio público) y revisadas antes de publicarse.
Lugares de este capítulo
- Abilene · 33.627, 36.106 · versículo 1
- Galilee · 32.760, 35.527 · versículos 1, 19
- Ituraea · 33.400, 35.850 · versículo 1
- Judea · Hoy: Judea 1 · 31.777, 35.234 · versículo 1
- Trachonitis · Hoy: Lajat · 32.969, 36.455 · versículo 1
- Jordan · Hoy: Jordan River · 31.761, 35.558 · versículo 3
Solo aparecen lugares identificados con alta confianza (90 % o más según las fuentes académicas reunidas por OpenBible). Mapa de la época: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; mapa actual: © colaboradores de OpenStreetMap; lugares: OpenBible.info (CC BY 4.0).
Créditos y licencia de esta traducción
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Fuente: http://ebible.org/epo/ · eBible.org