Nations Bible

Lucas 19

Londona Biblio · Toca un versículo para ver sus referencias cruzadas.

1Kaj li eniris en Jeriĥon kaj ĝin trapasis. 2Kaj jen viro, nomata Zakĥeo; kaj li estis ĉefimpostisto, kaj li estis riĉa. 3Kaj li penis vidi Jesuon, kia homo li estas; kaj li ne povis pro la homamaso, ĉar li estis malgranda je staturo. 4Kaj antaŭkurinte antaŭen, li supreniris sur sikomorarbon, por lin vidi; ĉar li estis preterpasonta tie. 5Kaj kiam Jesuo venis al la loko, li suprenrigardis, kaj diris al li: Zakĥeo, rapide malsupreniru, ĉar hodiaŭ mi devas loĝi en via domo. 6Kaj li rapide malsupreniris, kaj akceptis lin ĝoje. 7Kaj vidinte, ĉiuj murmuris, dirante: Ĉe pekulo li eniris, por gasti. 8Kaj Zakĥeo, starante, diris al la Sinjoro: Jen duonon de miaj posedaĵoj, Sinjoro, mi donacas al la malriĉuloj; kaj se el iu mi maljuste eldevigis ion, mi redonas kvaroblon. 9Kaj Jesuo diris al li: Hodiaŭ venis savo al ĉi tiu domo, ĉar li ankaŭ estas filo de Abraham. 10Ĉar la Filo de homo venis, por serĉi kaj savi la perditaĵon.

11Kaj kiam oni aŭdis tion, li parolis ankoraŭ parabolon, ĉar li estis proksime al Jerusalem, kaj oni supozis, ke la regno de Dio tuj aperos. 12Li do diris: Unu nobelo forvojaĝis en malproksiman landon, por ricevi al si regnon, kaj reveni. 13Kaj vokinte al si dek siajn servistojn, li donis al ili dek min’ojn, kaj diris al ili: Negocadu, ĝis mi revenos. 14Sed liaj regnanoj lin malamis, kaj sendis delegitaron post li, dirante: Ni ne volas, ke tiu viro reĝu super ni. 15Kaj kiam li revenis, ricevinte la regnon, li ordonis voki al li tiujn servistojn, al kiuj li donis la monon, por ke li sciiĝu, kiom ili gajnis per negocado. 16Kaj venis la unua, kaj diris: Sinjoro, via min’o produktis dek min’ojn. 17Kaj li diris al li: Bonege, bona servisto; ĉar vi estis fidela en tre malgranda afero, havu aŭtoritaton super dek urboj. 18Kaj venis la dua, kaj diris: Sinjoro, via min’o faris kvin min’ojn. 19Li diris ankaŭ al tiu: Vi ankaŭ estu super kvin urboj. 20Kaj alia venis, kaj diris: Sinjoro, jen via min’o, kiun mi konservis, flankemetitan en viŝtuko; 21ĉar mi vin timis, ĉar vi estas homo severa; vi prenas tion, kion vi ne demetis, kaj rikoltas tion, kion vi ne semis. 22Li diris al li: El via propra buŝo mi vin juĝos, vi malbona servisto. Vi sciis, ke mi estas homo severa, kiu prenas tion, kion mi ne demetis, kaj rikoltas tion, kion mi ne semis; 23kial do vi ne donis mian monon en bankon, por ke, reveninte, mi postulu ĝin kun procento? 24Kaj li diris al la apudstarantoj: Forprenu de li la min’on, kaj donu ĝin al tiu, kiu havas la dek min’ojn. 25(Kaj ili diris al li: Sinjoro, li havas dek min’ojn.) 26Mi diras al vi, ke al ĉiu, kiu havas, estos donite; kaj for de tiu, kiu ne havas, estos prenita eĉ tio, kion li havas. 27Cetere tiujn miajn malamikojn, kiuj ne volis, ke mi reĝu super ili, konduku ĉi tien, kaj mortigu ilin antaŭ mi.

28Kaj tion dirinte, li ekiris antaŭe, suprenirante al Jerusalem.

29Kaj kiam li alproksimiĝis al Betfage kaj Betania, apud la monto nomata Olivarba, li sendis du el siaj disĉiploj, 30dirante: Iru en la kontraŭan vilaĝon, en kiu, enirante, vi trovos azenidon ligitan, sur kiu neniu iam ankoraŭ sidis; ĝin malligu kaj alkonduku. 31Kaj se iu demandos al vi: Kial vi ĝin malligas? parolu jene: La Sinjoro ĝin bezonas. 32Kaj la senditoj foriris, kaj trovis, ĝuste kiel li diris al ili. 33Kaj dum ili malligis la azenidon, ĝiaj posedantoj diris al ili: Kial vi malligas la azenidon? 34Kaj ili diris: La Sinjoro ĝin bezonas. 35Kaj ili alkondukis ĝin al Jesuo; kaj ĵetinte siajn vestojn sur la azenidon, ili sidigis Jesuon sur ĝin. 36Kaj dum li iris, ili sternis siajn vestojn sur la vojo. 37Kaj kiam li jam alproksimiĝis, malsuprenironte la deklivon de la monto Olivarba, la tuta amaso de la disĉiploj komencis ĝoji kaj laŭdi Dion per laŭta voĉo pro ĉiuj potencaĵoj, kiujn ili vidis; 38dirante: Estu benata la Reĝo, kiu venas en la nomo de la Eternulo; paco en la ĉielo kaj gloro en la supera alto. 39Kaj iuj Fariseoj el la homamaso diris al li: Majstro, admonu viajn disĉiplojn. 40Kaj responde li diris: Mi diras al vi, ke se ĉi tiuj silentos, la ŝtonoj ekkrios.

41Kaj kiam li alproksimiĝis, li rigardis la urbon, kaj ploris pro ĝi, 42dirante: Ho, se vi mem scius en ĉi tiu tago la aferojn apartenantajn al paco! sed nun ili estas kaŝitaj for de viaj okuloj. 43Ĉar venos sur vin tagoj, kiam viaj malamikoj ĉirkaŭbaros vin per palisaro, kaj ronde ĉirkaŭos vin, kaj ĉiuflanke premos vin, 44kaj detruos ĝis la tero vin, kaj viajn infanojn en vi, kaj ne lasos en vi ŝtonon sur ŝtono, pro tio, ke vi ne sciis la tempon de via vizitado.

45Kaj enirinte en la templon, li komencis elpeli la vendantojn, 46dirante al ili: Estas skribite: Mia domo estos domo de preĝo; sed vi faris ĝin kaverno de rabistoj.

47Kaj li instruis tagon post tago en la templo. Sed la ĉefpastroj kaj la skribistoj kaj la ĉefoj de la popolo penadis lin pereigi, 48kaj ne trovis, kion fari, ĉar la tuta popolo tre atente aŭskultis lin.

Ilustración artística: una interpretación, no un registro histórico.

¿Sabías que…?

De Jericó a Jerusalén

  • Zaqueo, jefe de los recaudadores de impuestos y hombre muy rico, es descrito como superintendente de aduanas en Jericó. La ciudad producía y exportaba entonces una cantidad considerable de bálsamo, de modo que el puesto de aduanas era importante y explicaría su riqueza. Jericó, “lugar de fragancia”, era una ciudad amurallada en un vasto bosque de palmeras en la llanura del Jordán, a unas cinco millas al oeste del río.Fuentes: Zacchaeus · Jericho · el propio texto bíblico
  • Al subir desde Jericó, Jesús se acercó a Betfagé y Betania, en el monte de los Olivos, en el camino entre las dos ciudades. Betania, a unas dos millas al este de Jerusalén, en la ladera sureste de la sierra, debía su nombre a las muchas palmeras que crecían allí; Betfagé, “casa del higo verde”, estaba cerca y marcaba el límite de un camino de sábado desde Jerusalén, dos mil codos. El monte de los Olivos toma su nombre de los olivos de sus laderas y se alza al este de Jerusalén, al otro lado del valle de Cedrón.Fuentes: Bethphage · Bethany · Mount of Olives · el propio texto bíblico
  • Al acercarse y ver la ciudad, Jesús lloró y lamentó que Jerusalén no hubiera conocido, aquel día, lo que le traería paz. El nombre se explica como “posesión de paz” o “fundamento de paz”; en el original tiene forma dual, probablemente en referencia a los dos montes sobre los que fue edificada la ciudad, Sion y Moria, o, como algunos suponen, a la ciudad alta y la ciudad baja. Se la describe como una ciudad de montaña entronizada en una fortaleza montañosa.Fuentes: Jerusalem · el propio texto bíblico

Notas escritas con ayuda de IA a partir de fuentes abiertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, dominio público) y revisadas antes de publicarse.

Lugares de este capítulo

  • Jericho · Hoy: Tell el Alayiq · 31.852, 35.436 · versículo 1
  • Jerusalem · 31.777, 35.234 · versículos 11, 28, 41
  • Mount of Olives · 31.778, 35.246 · versículos 29, 37

Solo aparecen lugares identificados con alta confianza (90 % o más según las fuentes académicas reunidas por OpenBible). Mapa de la época: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; mapa actual: © colaboradores de OpenStreetMap; lugares: OpenBible.info (CC BY 4.0).

Créditos y licencia de esta traducción
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Fuente: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Habla con nosotros

Cuéntanos desde dónde lees, cómo te ha ayudado la Biblia o qué podemos mejorar. Leemos todos los mensajes.