Levítico 24
Londona Biblio · Toca un versículo para ver sus referencias cruzadas.
1Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2Ordonu al la Izraelidoj, ke ili alportadu al vi oleon olivan, puran, pistitan, por lumigado, por ke lucerno brulu ĉiam. 3Ekster la kurteno de la atesto en la tabernaklo de kunveno Aaron ĝin ĉiam aranĝadu de vespero ĝis mateno antaŭ la Eternulo; tio estu eterna leĝo en viaj generacioj. 4Sur la pure ora kandelabro li aranĝadu la lumojn antaŭ la Eternulo ĉiam.
5Kaj prenu delikatan farunon kaj baku el ĝi dek du panojn; el du dekonoj de efo estu ĉiu pano; 6kaj aranĝu ilin en du vicoj, po ses en vico, sur la pure ora tablo antaŭ la Eternulo. 7Kaj metu sur ĉiun vicon puran olibanon, kaj tio estos ĉe la pano memorofero, fajrofero al la Eternulo. 8En ĉiu tago sabata oni ĉiam aranĝu tion antaŭ la Eternulo; de la Izraelidoj ĝi estu eterna interligo. 9Kaj ĝi estu por Aaron kaj por liaj filoj, kaj ili manĝu ĝin sur sankta loko, ĉar tio estas plejsanktaĵo por li el la fajroferoj de la Eternulo; tio estu eterna leĝo.
10Kaj eliris iu filo de virino Izraelida kaj de viro Egipta inter la Izraelidojn, kaj en la tendaro la filo de la Izraelidino ekkverelis kun Izraelido; 11kaj la filo de la Izraelidino insultis la nomon de Dio kaj blasfemis; kaj oni venigis lin al Moseo. La nomo de lia patrino estis Ŝelomit, filino de Dibri el la tribo de Dan. 12Kaj oni metis lin en malliberejon, ĝis oni ricevos precizan decidon de la Eternulo.
13Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 14Elirigu la blasfeminton ekster la tendaron; kaj ĉiuj, kiuj aŭdis, metu siajn manojn sur lian kapon, kaj la tuta komunumo mortigu lin per ŝtonoj. 15Kaj al la Izraelidoj diru jene: Ĉiu, kiu blasfemos sian Dion, portos sian pekon. 16Kiu insultas la nomon de la Eternulo, tiu estu mortigita; per ŝtonoj mortigu lin la tuta komunumo. Ĉu fremdulo, ĉu indiĝeno, se li blasfemos la nomon de la Eternulo, estu mortigita. 17Se iu mortigos iun homon, oni lin mortigu. 18Kiu mortigos bruton, tiu pagu pro ĝi: beston pro besto. 19Se iu faris difekton al sia proksimulo, oni faru al li tiel, kiel li faris: 20rompon pro rompo, okulon pro okulo, denton pro dento; kian difekton li faris al homo, tian oni faru al li. 21Kaj kiu mortigis bruton, pagu pro ĝi; sed kiu mortigis homon, estu mortigita. 22La sama juĝo estu ĉe vi ĉu por fremdulo, ĉu por indiĝeno; ĉar Mi estas la Eternulo, via Dio. 23Kaj Moseo diris al la Izraelidoj, kaj oni elirigis la blasfeminton ekster la tendaron kaj mortigis lin per ŝtonoj; kaj la Izraelidoj faris, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

¿Sabías que…?
Las Lámparas del Tabernáculo, el Pan y la Igualdad ante la Ley
- A Aarón se le ordenó cuidar del candelabro de oro puro fuera del velo del Testimonio desde la tarde hasta la mañana, usando aceite puro de olivas prensadas traído por los israelitas. Junto al candelabro había una mesa de oro puro con doce panes dispuestos en dos hileras con incienso puro, renovados cada día de reposo y consumidos exclusivamente por Aarón y sus hijos en un lugar sagrado.Fuentes: el propio texto bíblico · Aaron
- Una disputa en el campamento involucró a un hombre cuya madre, Selomit hija de Dibri, pertenecía a la tribu de Dan, mientras que su padre era egipcio. Cuando el hombre blasfemó el Nombre durante una pelea, fue puesto bajo custodia hasta que Moisés recibiera instrucciones divinas sobre cómo proceder.Fuentes: el propio texto bíblico · Shelomith · Dibri · Dan
- La ordenanza dada en este pasaje estableció que la misma norma jurídica se aplicaba tanto al extranjero como al natural del país. También reiteró el principio de justicia proporcional, resumido como fractura por fractura, ojo por ojo y diente por diente.Fuentes: el propio texto bíblico
Notas escritas con ayuda de IA a partir de fuentes abiertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, dominio público) y revisadas antes de publicarse.
Créditos y licencia de esta traducción
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Fuente: http://ebible.org/epo/ · eBible.org