Judas 1
Londona Biblio · Toca un versículo para ver sus referencias cruzadas.

Acerca de este libro
Acerca de Judas
- El Diccionario Bíblico de Easton (1897) identifica al autor como Judas, hermano de Santiago el Menor, llamado también Lebeo y Tadeo. Otra entrada lo incluye entre los apóstolos llamados Judas y dice que el llamado hermano de Santiago puede ser el mismo Lebeo. La autenticidad de la carta se cuestionó desde temprano, y esas dudas resurgieron en la Reforma.Fuentes: Easton: Jude, Epistle of · Jude
- El Diccionario Bíblico de Easton (1897) señala que no hay nada muy definido para fijar el tiempo o el lugar de la redacción. Sitúa la carta en el período tardío de la era apostólica, porque aún vivían personas que habían oído predicar a los apóstoles, y sugiere que pudo escribirse hacia el año 66 o 70 d.C., al parecer en Palestina.Fuentes: Easton: Jude, Epistle of
- La carta está dirigida a los cristianos en general. Su propósito, tal como lo plantea Easton, es ponerlos en guardia contra los esfuerzos engañosos de cierta clase de maestros a los que estaban expuestos.Fuentes: Easton: Jude, Epistle of
- Easton describe el estilo como una invectiva apasionada que acumula ejemplos de juicio divino. Entre los detalles que recogen estas fuentes, Miguel disputa con Satanás por el cuerpo de Moisés, Enoc es llamado el séptimo desde Adán, y la destrucción de Sodoma y Gomorra se vincula con Judas 1:4-7.Fuentes: Easton: Jude, Epistle of · Michael · Enoch (father of Methuselah) · Gomorrah
- Easton observa el notable parecido entre esta carta y 2 Pedro y sugiere que el autor de una había visto la otra. La doxología con la que termina Judas es considerada, en ese diccionario, la más hermosa del Nuevo Testamento.Fuentes: Easton: Jude, Epistle of
Notas escritas con ayuda de IA a partir de fuentes abiertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, dominio público) y revisadas antes de publicarse.
1Judas, servisto de Jesuo Kristo kaj frato de Jakobo, al la alvokitoj, amataj en Dio, la Patro, kaj konservitaj por Jesuo Kristo: 2Kompato al vi kaj paco kaj amo pligrandiĝu.
3Amataj, kiam mi faris ĉian diligentecon, por skribi al vi pri nia komuna savo, mi deviĝis skribi al vi, por kuraĝigi vin batali por la kredo, jam per unu fojo transdonita al la sanktuloj. 4Ĉar enŝteliĝis iuj homoj, jam antaŭ longe destinitaj por ĉi tiu kondamno, malpiuloj, ŝanĝante la gracon de nia Dio en diboĉecon, kaj malkonfesante la solan Estron kaj nian Sinjoron Jesuo Kristo.
5Mi do volas rememorigi vin, kvankam vi jam per unu fojo sciiĝis pri ĉio, ke la Sinjoro, savinte popolon el la Egipta lando, poste pereigis la nekredantojn. 6Kaj anĝelojn, kiuj ne konservis sian regadon, sed forlasis sian propran loĝejon, Li rezervis sub mallumo en katenoj ĉiamaj ĝis la juĝo en la granda tago. 7Kiel ankaŭ Sodom kaj Gomora kaj la ĉirkaŭaj urboj tiel same, kiel ĉi tiuj, malĉastiĝinte kaj foririnte post fremdan karnon, estas elmontritaj kiel ekzemplo, suferante la punon de eterna fajro. 8Tamen tiel same ankaŭ ĉi tiuj en siaj sonĝadoj malpurigas la karnon, malestimas aŭtoritaton, kaj insultas honorojn. 9Sed Miĥael, la ĉefanĝelo, kiam en kontraŭstaro al la diablo li disputis pri la korpo de Moseo, ne kuraĝis lin akuzi insulte, sed diris: La Sinjoro vin riproĉu. 10Sed tiuj insultas ja ĉion, kion ili ne scias; sed kion ili per naturo komprenas, kiel la bestoj senprudentaj, en tio ili malvirtiĝas. 11Ve al ili! ĉar ili iris sur la vojo de Kain, kaj forĵetis sin en la eraron de Bileam por dungopago, kaj pereis en la kontraŭdirado de Koraĥ. 12Ili estas la subakvaj rokoj en viaj agapoj, kun vi kunfestenante, sentime sin paŝtante; nuboj senakvaj, per vento disportataj; aŭtunaj arboj senfruktaj, dufoje mortintaj, elradikigitaj; 13sovaĝaj marondoj, elŝaŭmantaj siajn hontindaĵojn; steloj vagantaj, por kiuj la nigreco de mallumo por eterne estas rezervata. 14Kaj al ili ankaŭ Ĥanoĥ, la sepa post Adam, profetis, dirante: Jen la Sinjoro venis kun Siaj sanktaj miriadoj, 15por fari juĝon kontraŭ ĉiuj, kaj por kondamni ĉiujn malpiulojn pri ĉiuj malpiaĵoj, kiujn ili malpie faris, kaj pri ĉiuj obstinaj paroloj, kiujn malpiaj pekuloj parolis kontraŭ Li. 16Ili estas murmuremuloj, plendemuloj, irantaj laŭ siaj voluptoj (dum ilia buŝo parolas fanfaronaĵojn) kaj favorantaj personojn pro profito.
17Sed vi, amataj, memoru la dirojn antaŭe parolitajn de la apostoloj de nia Sinjoro Jesuo Kristo; 18nome, ke ili diris al vi: En la lasta tempo estos mokemuloj, irantaj laŭ siaj propraj voluptoj malpiaj. 19Tiuj estas la apartigantoj, laŭsentaj, ne havantaj la Spiriton. 20Sed vi, amataj, konstruante vin sur via plej sankta fido, preĝante en la Sankta Spirito, 21konservu vin en la amo al Dio, atendante la kompaton de nia Sinjoro Jesuo Kristo por eterna vivo. 22Kaj unujn, kiuj ŝanceliĝas, indulgu; 23kaj unujn savu, eltirante ilin el la fajro; kaj aliajn kompatu kun timo; malamante eĉ la veston makulitan de la karno.
24Kaj al Tiu, kiu povas vin gardi senfalaj, kaj starigi vin senriproĉaj antaŭ Sia gloro en granda ĝojo, 25al la sola Dio, nia Savanto, per Jesuo Kristo, nia Sinjoro, estu gloro, majesto, potenco, kaj aŭtoritato, antaŭ ĉiu mondaĝo, kaj nun, kaj ĝis la eterneco. Amen.

¿Sabías que…?
Contender por la fe
- La carta comienza en nombre de Judas, siervo de Jesucristo y hermano de Santiago, quien dice que debe exhortar a sus lectores a contender ardientemente por la fe confiada de una vez para siempre a los santos. El diccionario bíblico de Easton (1897) señala que Jude es otra forma de Judas, nombre que llevaron dos apóstoles —uno llamado también Lebeo o Tadeo, y Judas Iscariote— y sugiere que el hombre llamado «hermano de Santiago» puede ser el Judas apodado Lebeo.Fuentes: el propio texto bíblico · Jude
- El ay de Judas dice que estos intrusos han seguido el camino de Caín, se han precipitado en el error de Balaam y han perecido en la rebelión de Coré. Caín, primogénito de Adán y Eva, era labrador de la tierra; la ofrenda de Abel fue aceptada y juzgada más excelente que la suya. Balaam, hijo de Beor, vivía en Petor, en Mesopotamia, y fue llamado por Balac para maldecir a Israel, pero por intervención de Dios no pudo hacerlo; Coré, un levita, encabezó una rebelión contra Moisés y Aarón, con Datán, Abiram y doscientos cincuenta príncipes, exigiendo que se restaurara el antiguo sacerdocio de los jefes de familia.Fuentes: el propio texto bíblico · Cain · Balaam · Korah (Levite)
- Judas contrasta a quienes difaman a seres gloriosos con el arcángel Miguel, quien, al disputar con el diablo por el cuerpo de Moisés, no se atrevió a presentar contra él una acusación injuriosa, sino que dijo: «¡El Señor te reprenda!». El diccionario bíblico de Easton (1897) describe a Miguel como uno de los principales ángeles, con un encargo especial sobre Israel como nación, y señala que disputó con Satanás acerca del cuerpo de Moisés.Fuentes: el propio texto bíblico · Michael
Notas escritas con ayuda de IA a partir de fuentes abiertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, dominio público) y revisadas antes de publicarse.
Lugares de este capítulo
- Egypt · 30.129, 31.308 · versículo 5
Solo aparecen lugares identificados con alta confianza (90 % o más según las fuentes académicas reunidas por OpenBible). Mapa de la época: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; mapa actual: © colaboradores de OpenStreetMap; lugares: OpenBible.info (CC BY 4.0).
Créditos y licencia de esta traducción
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Fuente: http://ebible.org/epo/ · eBible.org