Nations Bible

Job 6

Londona Biblio · Toca un versículo para ver sus referencias cruzadas.

1Ijob respondis kaj diris:

2Se estus pesita mia ĉagreno,

Kaj samtempe estus metita sur la pesilon mia suferado,

3Ĝi estus nun pli peza, ol la sablo ĉe la maroj;

Pro tio miaj vortoj estas plenaj de plendo.

4Ĉar la sagoj de la Plejpotenculo estas en mi,

Ilian venenon trinkas mia spirito;

La teruraĵoj de Dio direktiĝis sur min.

5Ĉu krias sovaĝa azeno sur herbo?

Ĉu bovo blekas kolere ĉe sia manĝaĵo?

6Ĉu oni manĝas sengustaĵon sen salo?

Ĉu havas guston la albumeno de ovo?

7Kion ne volis tuŝi mia animo,

Tio nun estas abomeninde mia manĝaĵo.

8Ho, se mia peto plenumiĝus,

Kaj se Dio donus al mi tion, kion mi esperas!

9Ho, se Dio komencus kaj disbatus min,

Donus liberecon al Sia mano kaj frakasus min!

10Tio estus ankoraŭ konsolo por mi;

Kaj mi ĝojus, se en la turmento Li ne kompatus,

Ĉar mi ne forpuŝis ja la vortojn de la Sanktulo.

11Kio estas mia forto, ke mi persistu?

Kaj kia estas mia fino, ke mi havu paciencon?

12Ĉu mia forto estas forto de ŝtonoj?

Ĉu mia karno estas kupro?

13Mi havas ja nenian helpon,

Kaj savo estas forpuŝita for de mi.

14Al malfeliĉulo decas kompato de amiko,

Eĉ se li forlasas la timon antaŭ la Plejpotenculo.

15Miaj fratoj trompas kiel torento,

Kiel akvaj fluegoj, kiuj pasas,

16Kiuj estas malklaraj pro glacio,

En kiuj kaŝas sin neĝo;

17En la tempo de degelo ili malaperas,

En la tempo de varmego ili forŝoviĝas de sia loko.

18Ili forklinas la direkton de sia vojo,

Iras en la dezerton, kaj malaperas.

19Serĉas ilin per sia rigardo la vojoj de Tema,

Esperas je ili la karavanoj el Ŝeba;

20Sed ili hontas pro sia fido;

Ili aliras, kaj ruĝiĝas de honto.

21Nun vi neniiĝis;

Vi ekvidis teruraĵon, kaj ektimis.

22Ĉu mi diris: Donu al mi,

El via havaĵo donacu pro mi,

23Savu min el la mano de premanto,

Aŭ liberigu min el la mano de turmentantoj?

24Instruu min, kaj mi eksilentos;

Komprenigu al mi, per kio mi pekis.

25Kial vi mallaŭdas pravajn vortojn?

Kaj kion povas instrui la moralinstruanto el vi?

26Ĉu vi intencas riproĉi pro vortoj?

Sed paroloj de malesperanto iras al la vento.

27Eĉ orfon vi atakus,

Kaj sub via amiko vi fosus.

28Nun, ĉar vi komencis, rigardu min;

Ĉu mi mensogos antaŭ via vizaĝo?

29Rigardu denove, vi ne trovos malpiaĵon;

Ripetu, vi trovos mian pravecon en la afero.

30Ĉu estas peko sur mia lango?

Ĉu mia palato ne komprenas tion, kio estas malbona?

Ilustración artística: una interpretación, no un registro histórico.

¿Sabías que…?

La angustia de Job y los amigos infieles

  • Job compara a sus desalentadores compañeros con torrentes estacionales del desierto que se desbordan con hielo y nieve derretida en invierno, pero desaparecen por completo durante el calor de la estación seca, cuando más se necesita el agua.Fuentes: el propio texto bíblico
  • El pasaje menciona caravanas mercantes de Temá, en el norte de Arabia, y viajeros de Sabá, en el sur de Arabia. Job describe a estos comerciantes del desierto buscando con esperanza agua en arroyos estacionales, solo para sufrir una amarga decepción al hallarlos secos.Fuentes: el propio texto bíblico · Tema · Sheba

Notas escritas con ayuda de IA a partir de fuentes abiertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, dominio público) y revisadas antes de publicarse.

Lugares de este capítulo

  • Sheba · 15.348, 44.206 · versículo 19
  • Tema · Hoy: Tayma · 27.630, 38.552 · versículo 19

Solo aparecen lugares identificados con alta confianza (90 % o más según las fuentes académicas reunidas por OpenBible). Mapa de la época: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; mapa actual: © colaboradores de OpenStreetMap; lugares: OpenBible.info (CC BY 4.0).

Créditos y licencia de esta traducción
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Fuente: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Habla con nosotros

Cuéntanos desde dónde lees, cómo te ha ayudado la Biblia o qué podemos mejorar. Leemos todos los mensajes.