Nations Bible

Job 42

Londona Biblio · Toca un versículo para ver sus referencias cruzadas.

1Ijob respondis al la Eternulo, kaj diris:

2Mi scias, ke Vi ĉion povas fari,

Kaj ke nenio, kion Vi entreprenas, estas malfacila por Vi.

3Kiu estas tiu, kiu kovras malkompetente la plej altan decidon?

Jes, mi parolis sen komprenado pri aferoj,

Kiuj estas tro misteraj por mi, kaj kiujn mi ne konas.

4Aŭskultu, kaj mi parolos;

Mi demandos Vin, kaj Vi sciigu al mi.

5Nur per la oreloj mi aŭdis pri Vi;

Sed nun mia okulo Vin vidis.

6Tial mi faras al mi riproĉon,

Kaj mi pentas en polvo kaj cindro.

7Post kiam la Eternulo parolis tiujn vortojn al Ijob, la Eternulo diris al Elifaz, la Temanano: Mia kolero ekflamis kontraŭ vi kaj kontraŭ viaj du amikoj, pro tio, ke vi ne parolis antaŭ Mi tiel ĝuste, kiel Mia servanto Ijob. 8Prenu do nun al vi sep bovojn kaj sep ŝafojn, kaj iru al Mia servanto Ijob, kaj alportu bruloferon pro vi; kaj Mia servanto Ijob preĝos por vi; ĉar nur lin Mi atentos, por ne fari al vi punon pro tio, ke vi ne parolis antaŭ Mi tiel ĝuste, kiel Mia servanto Ijob. 9Kaj iris Elifaz, la Temanano, kaj Bildad, la Ŝuĥano, kaj Cofar, la Naamano, kaj faris tion, kion diris al ili la Eternulo. Kaj la Eternulo atentis Ijobon. 10Kaj la Eternulo redonis la forprenitaĵon al Ijob, kiam li preĝis por siaj amikoj. Kaj la Eternulo donis al Ijob duoble pli ol ĉio, kion li havis antaŭe. 11Kaj venis al li ĉiuj liaj fratoj kaj ĉiuj liaj fratinoj kaj ĉiuj liaj antaŭaj konatoj, kaj ili manĝis kun li en lia domo, kaj esprimis al li sian kunsenton, kaj konsolis lin pri la tuta malbono, kiun la Eternulo venigis sur lin; kaj ĉiu el ili donis al li po unu kesito, kaj ĉiu po unu ora ringo. 12Kaj la Eternulo benis la lastajn jarojn de Ijob pli ol la komencajn; kaj li havis dek kvar mil ŝafojn kaj ses mil kamelojn kaj mil parojn da bovoj kaj mil azeninojn. 13Kaj li havis sep filojn kaj tri filinojn. 14Al unu el ĉi tiuj li donis al nomon Jemima, al la dua la nomon Kecia, kaj al la tria la nomon Keren-Hapuĥ. 15Kaj en la tuta lando ne troviĝis virinoj tiel belaj, kiel la filinoj de Ijob; kaj ilia patro donis al ili heredan posedaĵon inter iliaj fratoj. 16Kaj post tio Ijob vivis cent kvardek jarojn, kaj li vidis siajn filojn kaj nepojn ĝis la kvara generacio. 17Kaj Ijob mortis, maljuna kaj satiĝinta de la vivo.

Ilustración artística: una interpretación, no un registro histórico.

¿Sabías que…?

La Restauración y Bendición de Job

  • Dios ordenó a Elifaz, Bildad y Zofar que ofrecieran siete novillos y siete carneros en holocausto y pidieran la intercesión de Job, pues no habían hablado de Él con rectitud. El Señor aceptó la oración de Job por sus amigos y restauró su prosperidad tras interceder por ellos.Fuentes: el propio texto bíblico · Bildad · Zophar
  • Las hijas de Job nacidas tras su prueba recibieron nombres descriptivos: Jemima significa paloma, y Keren-hapuc significa frasco de afeite o caja de cosméticos. Job otorgó a estas hijas una herencia entre sus hermanos varones.Fuentes: el propio texto bíblico · Jemima · Keren-happuch
  • Tras sus aflicciones, los hermanos, hermanas y conocidos de Job se reunieron en su casa para consolarlo, obsequiándole cada uno una pieza de plata y un anillo de oro. Job vivió ciento cuarenta años más, vio cuatro generaciones de descendientes y murió en avanzada edad.Fuentes: el propio texto bíblico · Job

Notas escritas con ayuda de IA a partir de fuentes abiertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, dominio público) y revisadas antes de publicarse.

Créditos y licencia de esta traducción
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Fuente: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Habla con nosotros

Cuéntanos desde dónde lees, cómo te ha ayudado la Biblia o qué podemos mejorar. Leemos todos los mensajes.