Nations Bible

Job 32

Londona Biblio · Toca un versículo para ver sus referencias cruzadas.

1Kaj tiuj tri viroj ĉesis respondi al Ijob, ĉar li opiniis sin prava. 2Tiam ekflamis la kolero de Elihu, filo de Baraĥel, Buzano, el la familio de Ram. Kontraŭ Ijob ekflamis lia kolero pro tio, ke li opiniis sin pli prava ol Dio; 3kaj kontraŭ liaj tri amikoj ekflamis lia kolero pro tio, ke ili ne trovis respondon kaj akuzis Ijobon. 4Elihu atendis, dum ili parolis kun Ijob, ĉar ili estis pli aĝaj ol li. 5Sed kiam Elihu vidis, ke ne troviĝas respondo en la buŝo de la tri viroj, ekflamis lia kolero.

6Kaj ekparolis Elihu, filo de Baraĥel, la Buzano, kaj diris:

Mi estas juna, kaj vi estas maljunuloj;

Tial mi hezitis kaj timis eldiri al vi mian opinion.

7Mi pensis: La aĝo parolu,

Kaj la jarmulto montru saĝon.

8Sed la spirito en la homoj kaj la spiro de la Plejpotenculo

Donas al ili prudenton.

9Ne la grandaj estas la plej prudentaj,

Kaj ne la maljunuloj sole scias juĝi,

10Tial mi diras: Aŭskultu min;

Mi ankaŭ eldiros mian opinion.

11Jen mi atendis viajn vortojn,

Mi atentis vian kompetentecon,

Ĝis vi trovos la ĝustan parolon.

12Sed atentante vin, mi vidis,

Ke neniu el vi donas al Ijob moralinstruon,

Respondante al liaj paroloj.

13Ne diru: Ni trovis la saĝon.

Dio instruu lin, ne homo.

14Li ne direktis al mi siajn vortojn,

Kaj per viaj diroj mi ne respondos al li.

15Ili perdis la kuraĝon, ili ne plu respondis;

Mankas al ili vortoj.

16Mi atendis, ĝis ili ĉesos paroli;

Sed ĉar ili haltis kaj ne plu respondis,

17Tial ankaŭ mi de mia flanko respondos,

Mi ankaŭ eldiros mian opinion.

18Ĉar mi estas plena de vortoj;

La spirito de mia interno min premas.

19Mia interno estas kiel vino ŝtopfermita,

Kiu krevigas novan felsakon.

20Mi ekparolos, kaj tiam fariĝos al mi pli facile;

Mi malfermos mian buŝon, kaj mi respondos.

21Mi ne atentos la vizaĝon de persono,

Kaj mi ne flatos al homo;

22Ĉar mi ne povoscias flati;

Aliokaze pereigu min mia Kreinto.

Ilustración artística: una interpretación, no un registro histórico.

¿Sabías que…?

Eliú entra en el debate

  • Eliú, hijo de Baraquel el buzita, de la familia de Ram, aparece por primera vez después de que los tres amigos de Job dejan de responderle. Sus discursos se extienden desde el capítulo 32 hasta el capítulo 37.Fuentes: el propio texto bíblico · Elihu · Barachel · Ram
  • Eliú se enoja con ambas partes del debate: se indigna con Job por justificarse a sí mesmo en lugar de a Dios, y con los tres compañeros mayores porque condenaron a Job sin refutar sus argumentos.Fuentes: el propio texto bíblico
  • Por respeto cultural a los ancianos, Eliú permaneció en silencio durante los debates previos creyendo que la edad enseñaba sabiduría. Solo interviene cuando los demás se quedan sin palabras, afirmando que el verdadero entendimiento proviene del aliento y del espíritu del Todopoderoso y no solo de la edad.Fuentes: el propio texto bíblico

Notas escritas con ayuda de IA a partir de fuentes abiertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, dominio público) y revisadas antes de publicarse.

Créditos y licencia de esta traducción
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Fuente: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Habla con nosotros

Cuéntanos desde dónde lees, cómo te ha ayudado la Biblia o qué podemos mejorar. Leemos todos los mensajes.