Job 13
Londona Biblio · Toca un versículo para ver sus referencias cruzadas.
1Ĉion ĉi tion mia okulo vidis,
Mia orelo aŭdis kaj komprenis.
2Kion vi scias, mi ankaŭ scias;
Kaj mi ne estas malpli valora ol vi.
3Sed mi volus paroli kun la Plejpotenculo,
Mi dezirus disputi kun Dio.
4Tamen vi komentarias malvere,
Vi ĉiuj estas senutilaj kuracistoj.
5Ho, se vi silentus,
Tio estus saĝeco de via flanko.
6Aŭskultu do mian moralinstruon,
Kaj atentu la defendan parolon de mia buŝo.
7Ĉu pro Dio vi volas paroli malveron,
Kaj pro Li paroli falsaĵon?
8Ĉu vi volas esti personfavoraj al Li,
Aŭ pro Dio vi volas disputi?
9Ĉu estos bone, kiam Li esploros vin?
Ĉu vi volas trompi Lin, kiel oni trompas homon?
10Li certe vin punos,
Se vi sekrete estos personfavoraj.
11Ĉu Lia majesto ne konfuzas vin?
Ĉu ne falas sur vin timo antaŭ Li?
12Viaj memorigoj estas sentencoj polvaj,
Via bastionoj estas amasoj da argilo.
13Silentu antaŭ mi, kaj parolos mi,
Kio ajn trafos min.
14Por kio mi portu mian karnon en miaj dentoj
Kaj metu mian animon en mian manon?
15Li ja mortigos min, kaj mi ne havas esperon;
Sed pri mia konduto mi volas disputi antaŭ Li.
16Tio jam estos savo por mi,
Ĉar ne hipokritulo venos antaŭ Lin.
17Aŭskultu mian parolon
Kaj mian klarigon antaŭ viaj oreloj.
18Jen mi pretigis juĝan aferon;
Mi scias, ke mi montriĝos prava.
19Kiu povas procesi kontraŭ mi?
Tiam mi eksilentus kaj mortus.
20Nur du aferojn ne faru al mi,
Tiam mi ne kaŝos min antaŭ Via vizaĝo:
21Malproksimigu de mi Vian manon,
Kaj Via teruro ne timigu min.
22Tiam voku, kaj mi respondos;
Aŭ mi parolos, kaj Vi respondu al mi.
23Kiom da malbonagoj kaj pekoj estas sur mi?
Sciigu al mi miajn krimojn kaj pekojn.
24Kial Vi kaŝas Vian vizaĝon
Kaj rigardas min kiel Vian malamikon?
25Ĉu Vi volas montri Vian forton kontraŭ deŝirita folio?
Kaj ĉu sekiĝintan pajleron Vi volas persekuti?
26Ĉar Vi skribas kontraŭ mi maldolĉaĵon
Kaj venigas sur min la pekojn de mia juneco.
27Vi metis miajn piedojn en ŝtipon,
Vi observas ĉiujn miajn vojojn,
Kaj Vi observas la plandojn de miaj piedoj;
28Dum mi ja disfalas kiel putraĵo,
Kiel vesto dismanĝita de tineoj.
¿Sabías que…?
Job Apela Directamente a Dios
- Job rechaza los consejos de sus compañeros, calificándolos de médicos inútiles y comparando sus argumentos tradicionales con proverbios de ceniza y defensas de barro. Les advierte que Dios reprenderá a cualquiera que intente defenderlo con engaño o parcialidad.Fuentes: el propio texto bíblico
- A lo largo del capítulo, Job plantea su discurso en términos jurídicos, afirmando que ha preparado su causa y que busca una audiencia directa ante el Todopoderoso. Manifiesta la certeza de que será vindicado, aun reconociendo el inmenso riesgo de defender su conducta cara a cara con Dios.Fuentes: el propio texto bíblico
- Para ilustrar su vulnerabilidad, Job recurre a metáforas de fragilidad y cautiverio, preguntando por qué el Todopoderoso persigue a alguien tan endeble como una hoja arrastrada por el viento o la paja seca, mientras aprisiona sus pies en el cepo.Fuentes: el propio texto bíblico
Notas escritas con ayuda de IA a partir de fuentes abiertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, dominio público) y revisadas antes de publicarse.
Créditos y licencia de esta traducción
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Fuente: http://ebible.org/epo/ · eBible.org