Juan 9
Londona Biblio · Toca un versículo para ver sus referencias cruzadas.
1Kaj preterirante, li vidis viron blindan de post la naskiĝo. 2Kaj liaj disĉiploj demandis lin, dirante: Rabeno, kiu do pekis, ĉi tiu viro, aŭ liaj gepatroj, ke li naskiĝis blinda? 3Jesuo respondis: Nek ĉi tiu viro pekis, nek liaj gepatroj; sed por ke la faroj de Dio aperu en li. 4Dum estas tago, mi devas prilabori la farojn de Tiu, kiu min sendis; venas la nokto, kiam neniu povas labori. 5Dum mi estas en la mondo, mi estas la lumo de la mondo. 6Dirinte tion, li kraĉis sur la teron, kaj faris el la kraĉaĵo koton, kaj ŝmiris per la koto la okulojn de la blindulo, 7kaj diris al li: Iru, lavu vin en la lageto de Ŝiloaĥ (tio estas, Sendito). Li do foriris, kaj sin lavis, kaj revenis vidanta. 8La najbaroj do, kaj tiuj, kiuj antaŭe vidis lin, ke li estas almozulo, diris: Ĉu ĉi tiu ne estas tiu, kiu sidis kaj petis almozojn? 9Unuj diris: Li estas; aliaj diris: Ne, sed li estas simila al tiu. Li diris: Tiu mi estas. 10Ili do diris al li: Kiamaniere viaj okuloj malfermiĝis? 11Li respondis kaj diris: La homo, nomata Jesuo, faris koton kaj ŝmiris miajn okulojn, kaj diris al mi: Iru al Ŝiloaĥ, kaj vin lavu; kaj mi iris, kaj lavis min, kaj mi ricevis vidpovon. 12Tiam ili diris al li: Kie li estas? Li diris: Mi ne scias.
13Ili kondukis al la Fariseoj la iam blindan viron. 14Sed estis sabato la tago, en kiu Jesuo faris la koton kaj malfermis liajn okulojn. 15La Fariseoj do denove demandis lin, kiamaniere li ricevis vidpovon. Kaj li diris al ili: Li metis koton sur miajn okulojn, kaj mi lavis min, kaj mi vidas. 16Unuj do el la Fariseoj diris: Ĉi tiu homo ne estas de Dio, ĉar li ne observas la sabaton. Aliaj diris: Kiel povas homo pekulo fari tiajn signojn? Kaj malkonsento estis inter ili. 17Denove ili diris al la blindulo: Kion vi diras pri li rilate tion, ke li malfermis viajn okulojn? Li diris: Li estas profeto. 18La Judoj ne kredis pri li, ke li estis antaŭe blinda, kaj ke li ricevis vidpovon, ĝis ili alvokis la gepatrojn de tiu, kiu ricevis vidpovon, 19kaj demandis ilin, dirante: Ĉu ĉi tiu estas via filo, kiu, vi diras, naskiĝis blinda? kiel do li nun vidas? 20Liaj gepatroj respondis kaj diris: Ni scias, ke ĉi tiu estas nia filo, kaj ke li naskiĝis blinda; 21sed kial li nun vidas, ni ne scias; kaj kiu malfermis liajn okulojn, ni ne scias; demandu lin, li havas plenaĝon; li pri si mem parolos. 22Tion diris la gepatroj, ĉar ili timis la Judojn; ĉar la Judoj jam interkonsentis, ke se iu konfesos, ke li estas la Kristo, tiu estu forigita el la sinagogo. 23Tial la gepatroj diris: Li havas plenaĝon, demandu lin. 24Ili do denove alvokis la viron, kiu estis blinda, kaj diris al li: Donu gloron al Dio; ni certe scias, ke tiu homo estas pekulo. 25Li do respondis: Ĉu li estas pekulo, mi ne scias; unu aferon mi scias, ke mi estis blinda kaj nun vidas. 26Tiam ili diris al li denove: Kion li faris al vi? kiamaniere li malfermis viajn okulojn? 27Li respondis al ili: Mi ĵus diris al vi, kaj vi ne atentis; kial vi volas denove ĝin aŭdi? ĉu vi ankaŭ volas fariĝi liaj disĉiploj? 28Tiam ili insultis lin, kaj diris: Vi estas lia disĉiplo, sed ni estas disĉiploj de Moseo. 29Ni scias, ke Dio parolis al Moseo; sed pri ĉi tiu, ni ne scias, de kie li estas. 30La viro respondis kaj diris al ili: Jen la mirindaĵo, ke vi ne scias, de kie li estas, kaj tamen li malfermis miajn okulojn. 31Ni scias, ke Dio ne atentas pekulojn; sed se iu estas adoranto de Dio kaj plenumas Lian volon, tiun Li atentas. 32De la komenco de la mondo oni neniam aŭdis, ke iu malfermis la okulojn de homo, kiu naskiĝis blinda. 33Se ĉi tiu homo ne estus de Dio, li nenion povus fari. 34Ili respondis kaj diris al li: Vi tute naskiĝis en pekoj, kaj ĉu vi nin instruas? Kaj ili forpelis lin eksteren.
35Jesuo aŭdis, ke ili forpelis lin; kaj trovinte lin, li diris al li: Ĉu vi kredas al la Filo de Dio? 36Li respondis kaj diris: Kiu li estas, Sinjoro, por ke mi kredu al li? 37Jesuo diris al li: Vi lin vidis; kaj li estas tiu, kiu parolas kun vi. 38Kaj li diris: Sinjoro, mi kredas. Kaj li adorkliniĝis al li. 39Kaj Jesuo diris: Por juĝo mi venis en ĉi tiun mondon, por ke la nevidantoj vidu, kaj ke la vidantoj fariĝu blindaj. 40Kaj tion aŭdis tiuj el la Fariseoj, kiuj estis kun li; kaj ili diris al li: Ĉu ni ankaŭ estas blindaj? 41Jesuo diris al ili: Se vi estus blindaj, vi ne havus pekon; sed nun vi diras: Ni vidas; via peko do restas.

¿Sabías que…?
El hombre ciego de nacimiento
- El estanque de Siloé, adonde Jesús mandó al hombre a lavarse, se explica en el relato como Enviado; una nota sobre el lugar también vierte el nombre como Enviado o envío. Esa nota identifica el estanque con Birket Silwan, en el valle inferior del Tiropeón, al sureste del monte Sion. El agua llegaba de manera intermitente por un canal subterráneo sinuoso de 1750 pies, aunque la distancia directa era de solo 1100 pies, desde la Fuente de la Virgen, y el estanque medía 53 pies de norte a sur, 18 pies de ancho y 19 de profundidad.Fuentes: Siloam · el propio texto bíblico
- Los discípulos de Jesús suponían que alguien había pecado, el hombre o sus padres, porque había nacido ciego. Jesús respondió que ni él ni sus padres habían pecado y que esto había ocurrido para que las obras de Dios se manifestaran en él. Aun después, algunos de los que interrogaban al hombre hablaron de él como nacido en pleno pecado.Fuentes: el propio texto bíblico
- El día en que Jesús hizo barro y abrió los ojos del hombre era sábado, y los fariseos quedaron divididos: unos decían que no venía de Dios porque no guardaba el sábado, mientras otros preguntaban cómo un hombre pecador podía realizar tales señales. Los padres del hombre tuvieron miedo de decir cómo veía ahora, porque quien confesara a Jesús como el Cristo sería expulsado de la sinagoga. Una cronología del suceso sitúa la curación en el año 29 d. C. y le asigna la duración de un día.Fuentes: el propio texto bíblico · Blind Man Healed
Notas escritas con ayuda de IA a partir de fuentes abiertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, dominio público) y revisadas antes de publicarse.
Lugares de este capítulo
Solo aparecen lugares identificados con alta confianza (90 % o más según las fuentes académicas reunidas por OpenBible). Mapa de la época: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; mapa actual: © colaboradores de OpenStreetMap; lugares: OpenBible.info (CC BY 4.0).
Créditos y licencia de esta traducción
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Fuente: http://ebible.org/epo/ · eBible.org