Nations Bible

Juan 1

Londona Biblio · Toca un versículo para ver sus referencias cruzadas.

Ilustración artística: una interpretación, no un registro histórico.

Acerca de este libro

Acerca de Juan

  • El Diccionario Bíblico de Easton (1897) atribuye el Evangelio de Juan al apóstol Juan y afirma que probablemente se escribió en Éfeso hacia el año 90 d.C. Señala que, tras la destrucción de Jerusalén en el año 70 d.C., Éfeso se convirtió en un centro de la vida y la actividad cristianas en Oriente, y que desde cerca de 1820 se hicieron muchos intentos de negar que Juan fuera el autor.Fuentes: Easton: John, Gospel of
  • El relato se sitúa en tiempos de Poncio Pilato, sexto procurador romano de Judea del año 26 al 36 d.C., con sede en Cesarea y que subía a menudo a Jerusalén. Judea era entonces la más meridional de las tres divisiones de Palestina, distinta de Galilea y Samaria, y formaba parte de la provincia romana de Siria; el Evangelio también sitúa una boda en Caná, una ciudad de Galilea cerca de Capernaúm.Fuentes: Pontius Pilate · Judea · Cana
  • Después del prólogo (1:1-5), Easton dice que la narración histórica comienza en el versículo 6 y se divide en dos partes. La primera (1:6 hasta el capítulo 12) sigue el ministerio público desde que Juan el Bautista presentó a Jesús hasta el cierre de ese ministerio. La segunda (capítulos 13 a 21) lo presenta en la vida privada con sus seguidores inmediatos (13-17) y luego relata sus sufrimientos y las apariciones a los discípulos después de la resurrección (18-21).Fuentes: Easton: John, Gospel of
  • Easton enumera cuatro rasgos distintivos: la relación del Hijo con el Padre, la relación de Cristo con los creyentes, el anuncio del Espíritu Santo como Consolador y el lugar destacado que se da al amor en el carácter cristiano. El diccionario afirma que el Evangelio se dirigía principalmente a los cristianos.Fuentes: Easton: John, Gospel of
  • Easton señala que en otro tiempo se supuso que Juan escribió para suplir omisiones de los tres primeros evangelios, pero dice que no hay evidencia de ello. Citando a Reuss, describe el libro más bien como una presentación histórica de la fe cristiana centrada en la persona de Cristo, que retrata la oposición del mundo a la verdad revelada en él y la bienaventuranza espiritual de los pocos que se entregan a él como Luz de la vida.Fuentes: Easton: John, Gospel of

Notas escritas con ayuda de IA a partir de fuentes abiertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, dominio público) y revisadas antes de publicarse.

1En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio. 2Tiu estis en la komenco kun Dio. 3Ĉio estiĝis per li; kaj aparte de li estiĝis nenio, kio estiĝis. 4En li estis la vivo, kaj la vivo estis la lumo de la homoj. 5Kaj la lumo brilas en la mallumo, kaj la mallumo ĝin ne venkis. 6De Dio estis sendita viro, kies nomo estis Johano. 7Tiu venis kiel atestanto, por atesti pri la lumo, por ke ĉiuj per li kredu. 8Li ne estis la lumo, sed li venis, por atesti pri la lumo. 9Tio estis la vera lumo, kiu lumas al ĉiu homo, venanta en la mondon. 10Tiu estis en la mondo, kaj la mondo per li estiĝis, kaj la mondo lin ne konis. 11Li venis al siaj propraĵoj, kaj liaj propruloj lin ne akceptis. 12Sed al ĉiuj, kiuj lin akceptis, li donis la rajton fariĝi filoj de Dio, al la kredantoj al lia nomo, 13kiuj naskiĝis nek el sango, nek el volo de karno, nek el volo de homo, sed el Dio. 14Kaj la Vorto fariĝis karno kaj loĝis inter ni, kaj ni vidis lian gloron, gloron kvazaŭ de la solenaskita de la Patro, plena de graco kaj vero. 15Johano atestis pri li, kaj kriis, dirante: Ĉi tiu estas li, pri kiu mi diris: Kiu venas post mi, tiu estas metita super mi, ĉar li ekzistis pli frue ol mi. 16Ĉar el lia pleneco ni ĉiuj ricevis, kaj gracon post graco. 17Ĉar la leĝo estis donita per Moseo; la graco kaj la vero estiĝis per Jesuo Kristo. 18Neniu iam vidis Dion; la solenaskita Filo, kiu estas en la sino de la Patro, Lin deklaris.

19Kaj jen estas la atesto de Johano, kiam la Judoj sendis al li pastrojn kaj Levidojn el Jerusalem, por demandi lin: Kiu vi estas? 20Kaj li konfesis kaj ne kaŝis; kaj li konfesis: Mi ne estas la Kristo. 21Kaj ili demandis lin: Kio do? Ĉu vi estas Elija? Kaj li diris: Mi ne estas. Ĉu vi estas la profeto? Kaj li respondis: Ne. 22Ili do diris al li: Kiu vi estas? por ke ni donu respondon al niaj sendintoj. Kion vi diras pri vi mem? 23Li diris: Mi estas voĉo de krianto en la dezerto: Rektigu la vojon de la Eternulo, kiel diris la profeto Jesaja. 24Kaj tiuj estis senditaj de la Fariseoj. 25Kaj ili demandis lin, kaj diris al li: Kial do vi baptas, se vi ne estas la Kristo, nek Elija, nek la profeto? 26Johano respondis al ili, dirante: Mi baptas per akvo; meze de vi staras tiu, kiun vi ne konas, 27kiu venas post mi; la rimenon de lia ŝuo mi ne estas inda malligi. 28Tio okazis en Betania transe de Jordan, kie Johano baptadis.

29La sekvantan tagon li vidis Jesuon venanta al li, kaj diris: Jen la Ŝafido de Dio, kiu forportas la pekon de la mondo! 30Li estas tiu, pri kiu mi diris: Post mi venas viro, kiu estas metita super mi, ĉar li ekzistis pli frue ol mi. 31Kaj mi lin ne konis; sed por ke li estu montrita al Izrael, tial mi venis, baptante per akvo. 32Kaj Johano atestis, dirante: Mi vidis la Spiriton malsupreniranta de la ĉielo kiel kolombo, kaj ĝi restis sur li. 33Kaj mi lin ne konis; sed kiu sendis min por bapti per akvo, Tiu diris al mi: Sur kiun vi vidos la Spiriton malsupreniranta kaj restanta sur li, tiu estas la baptanto per la Sankta Spirito. 34Kaj mi vidis, kaj atestis, ke ĉi tiu estas la Filo de Dio.

35Denove la sekvantan tagon staris Johano, kaj du el liaj disĉiploj; 36kaj rigardante Jesuon promenantan, li diris: Jen la Ŝafido de Dio! 37Kaj la du disĉiploj aŭdis lin paroli, kaj sekvis Jesuon. 38Kaj Jesuo sin turnis, kaj vidis ilin sekvantajn, kaj diris al ili: Kion vi serĉas? Kaj ili diris al li: Rabeno (tio estas, Majstro), kie vi loĝas? 39Li diris al ili: Venu, kaj vi vidos. Ili do venis, kaj vidis, kie li loĝas, kaj ili restis ĉe li tiun tagon; estis ĉirkaŭ la deka horo. 40Unu el la du, kiuj aŭdis Johanon kaj lin sekvis, estis Andreo, la frato de Simon Petro. 41Tiu unue trovis sian propran fraton Simon, kaj diris al li: Ni trovis la Mesion (tio estas, Kriston). 42Li kondukis lin al Jesuo. Jesuo lin rigardis, kaj diris: Vi estas Simon, filo de Jona; vi estos nomata Kefas (tio estas, Petro).

43La sekvantan tagon li volis foriri en Galileon, kaj trovis Filipon; kaj Jesuo diris al li: Sekvu min. 44Filipo estis el Betsaida, la urbo de Andreo kaj Petro. 45Filipo trovis Natanaelon, kaj diris al li: Ni trovis tiun, pri kiu skribis Moseo en la leĝo, kaj la profetoj, Jesuon el Nazaret, filon de Jozef. 46Kaj Natanael diris al li: Ĉu io bona povas esti el Nazaret? Filipo diris al li: Venu kaj vidu. 47Jesuo vidis Natanaelon venanta al li, kaj diris pri li: Jen vera Izraelido, en kiu ne estas ruzeco! 48Natanael diris al li: Per kio vi min konas? Jesuo respondis kaj diris al li: Antaŭ ol Filipo vin vokis, kiam vi estis sub la figarbo, mi vin vidis. 49Natanael respondis kaj diris al li: Rabeno, vi estas la Filo de Dio; vi estas Reĝo de Izrael! 50Jesuo respondis kaj diris al li: Ĉu vi kredas pro tio, ke mi diris al vi: Mi vin vidis sub la figarbo? vi vidos pli grandajn aferojn ol ĉi tio. 51Kaj li diris al li: Vere, vere, mi diras al vi, vi vidos la ĉielon malfermita kaj la anĝelojn de Dio suprenirantaj kaj malsuprenirantaj sur la Filon de homo.

Ilustración artística: una interpretación, no un registro histórico.

¿Sabías que…?

El Verbo, el testimonio de Juan y los primeros discípulos

  • Cuando los judíos de Jerusalén enviaron sacerdotes y levitas para preguntar quién era, Juan negó ser el Cristo, Elías o el Profeta, y se describió, con palabras de Isaías, como una voz que clama en el desierto. Era de ascendencia sacerdotal: su padre, Zacarías, pertenecía a la clase de Abías, y su madre, Elisabet, era de las hijas de Aarón. Una nota sobre el acontecimiento sitúa este testimonio en el año 27 d.C.Fuentes: el propio texto bíblico · John the Baptist · John's Witness
  • Todo esto sucedió en Betania, al otro lado del Jordán, donde Juan estaba bautizando. Una nota sobre el lugar registra que la Revised Version lee aquí Betania en lugar de Betabara, con la autoridad de los manuscritos más antiguos, y que el nombre parece haber sido el de un lugar al este del Jordán.Fuentes: el propio texto bíblico · Bethany
  • Andrés, entonces discípulo de Juan y natural de Betsaida, oyó a Juan llamar a Jesús el Cordero de Dios, lo siguió y es descrito como el primero de los discípulos de Jesús; después llevó a su hermano Simón. Felipe encontró a Natanael y le habló de Jesús de Nazaret, y Natanael preguntó si de allí podía salir algo bueno, una ciudad que no se menciona en el Antiguo Testamento. Natanael, de Caná de Galilea, es llamado un israelita en quien no hay engaño y, como este Evangelio nunca nombra a Bartolomé, se lo ha identificado con él.Fuentes: el propio texto bíblico · Andrew · Nathanael · Nazareth

Notas escritas con ayuda de IA a partir de fuentes abiertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, dominio público) y revisadas antes de publicarse.

Lugares de este capítulo

  • Jerusalem · 31.777, 35.234 · versículo 19
  • Jordan · Hoy: Jordan River · 31.761, 35.558 · versículo 28
  • Galilee · 32.760, 35.527 · versículo 43
  • Nazareth · 32.702, 35.298 · versículos 45, 46

Solo aparecen lugares identificados con alta confianza (90 % o más según las fuentes académicas reunidas por OpenBible). Mapa de la época: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; mapa actual: © colaboradores de OpenStreetMap; lugares: OpenBible.info (CC BY 4.0).

Créditos y licencia de esta traducción
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Fuente: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Habla con nosotros

Cuéntanos desde dónde lees, cómo te ha ayudado la Biblia o qué podemos mejorar. Leemos todos los mensajes.