Isaías 10
Londona Biblio · Toca un versículo para ver sus referencias cruzadas.
1Ve al la leĝdonantoj, kiuj starigas maljustajn leĝojn, kaj al tiuj, kiuj skribas maljustajn verdiktojn, 2por forpuŝi malriĉulojn de la leĝo kaj forrabi la justecon de senhavuloj de Mia popolo, por ke la vidvinoj fariĝu ilia rabakiro, kaj por prirabi la orfojn! 3Sed kion vi faros en la tago de puno kaj de pereo, kiu venos de malproksime? al kiu vi kuros, por serĉi helpon? kaj kie vi lasos vian honoron, 4por ne fleksiĝi inter la kaptitoj kaj ne fali inter la mortigitoj? Malgraŭ ĉio ĉi tio Lia kolero ne kvietiĝis, kaj Lia brako estas ankoraŭ etendita.
5Ve al la Asiriano, la vergo de Mia kolero! la bastono en iliaj manoj estas Mia indigno. 6Kontraŭ popolon hipokritan Mi lin sendos, kaj pri la popolo de Mia kolero Mi donos al li ordonon, ke li prenu militakiron, ke li rabu rabaĵon, kaj ke li piedpremu ĝin kiel koton sur la stratoj. 7Sed li ne tiel tion komprenas, kaj lia koro ne tiel intencas; li intencas ekstermi kaj dispremi ne malmulte da popoloj; 8ĉar li diras: Ĉu miaj princoj ĉiuj ne estas reĝoj? 9Ĉu Kalno ne estas kiel Karkemiŝ? ĉu Ĥamat ne estas kiel Arpad? ĉu Samario ne estas kiel Damasko? 10Ĉar mia mano trafis la regnojn idolistajn, kies idoloj estas pli multaj ol en Jerusalem kaj en Samario, 11tial, kiel mi agis kun Samario kaj ĝiaj idoloj, tiel mi agos kun Jerusalem kaj ĝiaj idoloj.
12Sed kiam la Sinjoro plenumos Sian tutan faron sur la monto Cion kaj en Jerusalem, Mi rememoros la frukton de la malhumila reĝo de Asirio kaj la majeston de liaj arogantaj okuloj; 13ĉar li diris: Mi tion faris per la forto de mia mano kaj per mia saĝeco, ĉar mi estas saĝa; mi forigis la limojn de la popoloj, rabis iliajn provizojn, kaj mi deĵetis kiel potenculo la sidantojn; 14kaj mia mano trovis la riĉaĵon de la popoloj kiel neston; kaj kiel oni enkolektas forlasitajn ovojn, mi enkolektis la tutan teron; kaj neniu movis flugilon, malfermis la buŝon, nek krietis. 15Ĉu povas hakilo fanfaroni antaŭ tiu, kiu hakas per ĝi? ĉu povas segilo fieri antaŭ tiu, kiu ĝin tiras? kvazaŭ vergo svingus tiun, kiu ĝin levas! kvazaŭ bastono levus tiun, kiu ne estas el ligno!
16Tial la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, venigos malgrasecon sur liajn grasulojn, kaj sub lia gloro ekbrulos fajro, kiel flamo. 17Kaj la lumo de Izrael fariĝos fajro, kaj lia Sanktulo fariĝos flamo; kaj ĝi forbruligos kaj ekstermos liajn pikarbustojn kaj dornojn en unu tago, 18kaj ekstermos la majeston de lia arbaro kaj de lia fruktoĝardeno, de la animo ĝis la karno; kaj li fariĝos kiel senfortigita kadukulo. 19La restaĵo de la arboj de lia arbaro estos malgrandnombra, kaj knabo povos ilin registri.
20En tiu tago la restintoj de Izrael kaj la savitoj de la domo de Jakob ne plu fidos sian batanton, sed fidos fidele la Eternulon, la Sanktulon de Izrael. 21Konvertiĝos la restintoj, la restintoj de Jakob, al la Dio potenca. 22Ĉar se via popolo, ho Izrael, eĉ estos kiel la apudmara sablo, nur la restintoj konvertiĝos; ĉar estas decidita ekstermo per inunda justeco. 23Ĉar deciditan ekstermon la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, faros en la tuta lando.
24Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot: Ne timu la Asirianon, ho Mia popolo, kiu loĝas en Cion; per vergo li vin frapos, kaj sian bastonon li levos kontraŭ vin, kiel la Egiptoj; 25ĉar ankoraŭ tre malmulte daŭros, kaj finiĝos la kolero kaj Mia furiozo pro iliaj malbonagoj; 26kaj la Eternulo Cebaot aperigos vipon super li, kiel Li frapis la Midjanidojn ĉe la roko Oreb kaj kiel Lia bastono estis super la maro, kaj Li levos ĝin, kiel kontraŭ la Egiptojn. 27Kaj en tiu tago lia ŝarĝo estos deprenita de sur viaj ŝultroj kaj lia jugo de sur via kolo, kaj la jugo krevos pro la graseco.
28Li venas Ajaton, trapasas Migronon, revizias siajn armilojn en Miĥmaŝ; 29ili trapasis la pasejon, tradormas la nokton en Geba; Rama tremas, Gibea de Saul forkuras. 30Kriu laŭte, filino de Galim! atentu, Laiŝ! ho malriĉa Anatot! 31Madmena cedas, la loĝantoj de Gebim forkuras. 32Jam hodiaŭ li restos en Nob; li etendas sian manon kontraŭ la monton de la filino de Cion, kontraŭ la monteton de Jerusalem.
33Jen la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, kun forto dehakos branĉojn; la alte leviĝintaj estos dehakitaj, kaj la fieraj estos humiligitaj. 34Kaj Li pereigos la densajn partojn de la arbaro per fero, kaj Lebanon falos de la Potenculo.
¿Sabías que…?
El juicio de Asiria y el remanente fiel
- El rey asirio se jacta de haber conquistado ciudades como Calno, Hamat y Arpad antes de dirigir su mirada hacia Samaria y Jerusalén. Arpad era una destacada ciudad siria cercana a Hamat que cayó ante el Imperio asirio bajo Tiglat-pileser II tras resistir un asedio de tres años.Fuentes: Arpad · Assyria · el propio texto bíblico
- Para alentar a los habitantes de Sion frente a la opresión asiria, la profecía evoca la histórica derrota de Madián en la peña de Oreb. Oreb era un príncipe madianita derrotado y muerto cuando Gedeón dispersó a los ejércitos madianitas, acontecimiento recordado en Israel como una notable liberación.Fuentes: Oreb · Midian · el propio texto bíblico
- El capítulo traza el rápido avance del ejército invasor a través de poblaciones de Judea —como Micmas, Geba, Ramá y Anatot— hasta detenerse en Nob para amenazar al monte Sion. Sion era la colina suroriental de Jerusalén donde David estableció su fortaleza.Fuentes: Zion · Jerusalem · el propio texto bíblico
Notas escritas con ayuda de IA a partir de fuentes abiertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, dominio público) y revisadas antes de publicarse.
Lugares de este capítulo
- Assyria · 36.359, 43.153 · versículos 5, 6, 7, 12, 16, 17, 18, 24, 28, 33
- Damascus · 33.511, 36.306 · versículo 9
- Hamath · Hoy: Hama · 35.136, 36.750 · versículo 9
- Samaria · 32.276, 35.195 · versículos 9, 10, 11
- Jerusalem · 31.777, 35.234 · versículos 10, 11, 12, 32
- Mount Zion · 31.772, 35.229 · versículo 12
- Egypt · 30.129, 31.308 · versículos 24, 26
- Zion · Hoy: Jerusalem · 31.777, 35.234 · versículos 24, 32
- Midian · 28.495, 35.012 · versículo 26
- Lebanon · 33.540, 35.584 · versículo 34
Solo aparecen lugares identificados con alta confianza (90 % o más según las fuentes académicas reunidas por OpenBible). Mapa de la época: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; mapa actual: © colaboradores de OpenStreetMap; lugares: OpenBible.info (CC BY 4.0).
Créditos y licencia de esta traducción
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Fuente: http://ebible.org/epo/ · eBible.org