Nations Bible

Isaías 1

Londona Biblio · Toca un versículo para ver sus referencias cruzadas.

Ilustración artística: una interpretación, no un registro histórico.

Acerca de este libro

Acerca de Isaías

  • El Easton's Bible Dictionary (1897) atribuye el libro a Isaías, hijo de Amoz, y fecha su ministerio desde el 762 a. C., el cuarto año antes de la muerte de Uzías, hasta el 698 a. C., el último año de Ezequías, sesenta y cuatro años bajo Uzías, Jotam, Acaz y Ezequías, y dice que pudo haber sobrevivido a Ezequías. Algunos críticos, según una teoría que Easton remonta a Koppe, asignan los capítulos 40-66 a un "deutero-Isaías" posterior, cerca del fin del cautiverio babilónico, y otros pasajes a más profetas desconocidos; Easton señala que la Septuaginta (hacia el 250 a. C.) atribuye todo el libro a Isaías, y que el Nuevo Testamento cita pasajes disputados como palabras suyas.Fuentes: Easton: Isaiah, The Book of · Isaiah
  • Estas profecías fueron pronunciadas durante los reinados de reyes de Judá, con Asiria como enemiga a la vista en la parte anterior del libro y Babilonia en la parte posterior. Isaías ministró bajo Acaz, quien apeló a Tiglat-pileser de Asiria contra Rezín, rey de Damasco, y Peka, rey de Israel, y bajo Ezequías, hijo de Acaz. El diccionario de Easton dice que Ezequías reinó veintinueve años (726-697 a. C.) y se propuso abolir la idolatría en Judá; parte de su reinado se narra en Isaías 36-39.Fuentes: Easton: Isaiah, The Book of · Ahaz · Hezekiah
  • Easton divide el libro en tres partes principales: los capítulos 1-35, casi enteramente proféticos, con Asiria como enemiga de Israel y el Mesías presentado como gobernante y rey poderoso; los capítulos 36-39, relatos históricos del tiempo de Ezequías; y los capítulos 40-66, proféticos, con Babilonia como enemiga y el Mesías descrito como víctima sufriente, manso y humilde. También agrupa las profecías por reinado: Uzías (capítulos 1-5), Jotam (6), Acaz (7 hasta 14:28), la primera mitad del reinado de Ezequías (14:28-35) y la segunda mitad (36-66).Fuentes: Easton: Isaiah, The Book of
  • El padre de Isaías, Amoz, era al parecer un hombre de condición humilde, y poco se sabe con certeza de su vida. Su esposa es llamada "la profetisa", ya sea porque estaba dotada del don profético, como Débora y Hulda, o simplemente porque era la mujer del profeta, y él tuvo dos hijos que llevaron nombres simbólicos.Fuentes: Isaiah · Amoz

Notas escritas con ayuda de IA a partir de fuentes abiertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, dominio público) y revisadas antes de publicarse.

1Vizio de Jesaja, filo de Amoc, kiun li vidis pri Judujo kaj Jerusalem, en la tempo de Uzija, Jotam, Aĥaz, kaj Ĥizkija, reĝoj de Judujo.

2Aŭskultu, ho ĉielo, kaj atentu, ho tero, ĉar parolas la Eternulo: Filojn Mi edukis kaj altigis, kaj ili perfidis Min. 3Bovo konas sian aĉetinton, kaj azeno la manĝujon de sia mastro; sed Izrael ne konas, Mia popolo ne komprenas. 4Ve al la popolo peka, al la gento ŝarĝita de malbonagoj, al la idaro krima, al la filoj pereuloj! ili forlasis la Eternulon, ili malŝatis la Sanktulon de Izrael, ili forturniĝis malantaŭen. 5Kion oni ankoraŭ batu en vi, kiuj daŭrigas sian defaladon? la tuta kapo estas malsana, kaj la tuta koro estas senforta. 6De la plando de la piedo ĝis la kapo estas en ĝi nenio sendifekta, nur vundoj kaj tuberoj kaj ulceroj pusaj, kiuj ne estas purigitaj, nek ĉirkaŭligitaj, nek moligitaj per oleo. 7Via lando estas dezerta, viaj urboj estas forbruligitaj per fajro, vian kampon antaŭ vi formanĝas fremduloj, kaj dezerta ĝi estas, kiel ruinigita de fremduloj. 8Kaj restis la filino de Cion kiel tendo en vinberĝardeno, kiel budo sur kukumkampo, kiel urbo sieĝata. 9Se la Eternulo Cebaot ne lasus al ni restaĵon, ni fariĝus preskaŭ kiel Sodom, ni similiĝus al Gomora.

10Aŭskultu la vortojn de la Eternulo, estroj de Sodom; atentu la instruon de nia Dio, popolo de Gomora! 11Por kio Mi bezonas vian multegon da buĉoferoj? diras la Eternulo; Mi trosatiĝis de la bruloferoj de ŝafoj kaj de la sebo de grasigitaj brutoj, kaj la sangon de bovoj kaj ŝafidoj kaj kaproj Mi ne deziras. 12Kiam vi venas, por aperi antaŭ Mia vizaĝo, kiu postulas tion de viaj manoj, ke vi paŝu sur Mian korton? 13Ne plu alportu hipokritajn donacojn; la incensado estas abomenindaĵo por Mi; monatkomencon, sabaton, kaj kunvokon de kunvenoj Mi ne toleras — krimo kaj sankta kunveno! 14Viajn monatkomencojn kaj festojn Mia animo malamas; ili fariĝis por Mi ŝarĝo, tedis al Mi porti ilin. 15Kiam vi etendas viajn manojn, Mi kaŝas antaŭ vi Miajn okulojn; eĉ kiam vi multe preĝas, Mi ne aŭskultas; viaj manoj estas plenaj de sango. 16Lavu vin, purigu vin; forigu la malbonon de viaj faroj antaŭ Miaj okuloj, ĉesu malbonagi. 17Lernu agi bone, celu justecon, helpu prematon, havigu juston al orfo, defendu aferon de vidvino.

18Venu, kaj ni faru inter ni juĝan disputon, diras la Eternulo: se viaj pekoj estas sangoruĝaj, ili fariĝos blankaj kiel neĝo; kaj se ili estas kiel skarlato, ili fariĝos kiel lano. 19Se vi estos humilaj kaj obeemaj, vi manĝos la bonaĵon de la tero; 20sed se vi rifuzos kaj ribelos, glavo vin ekstermos; ĉar tiel diris la buŝo de la Eternulo.

21Kiamaniere la fidela urbo fariĝis malĉastulino! ĝi estis plena de justeco, virto en ĝi loĝis, sed nun mortigistoj. 22Via arĝento fariĝis skorio, via vino miksiĝis kun akvo. 23Viaj estroj estas perfiduloj, kaj kolegoj de ŝtelistoj; ili ĉiuj amas donacojn kaj ĉasas profiton; al orfo ili ne donas juston, kaj la juĝa plendo de vidvino ne atingas ilin.

24Pro tio diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, la Potenculo de Izrael: Ho ve, Mi konsolos Min sur Miaj kontraŭuloj, kaj Mi venĝos al Miaj malamikoj. 25Kaj Mi remetos Mian manon sur vin, kaj Mi forte purigos vian skorion, kaj Mi eligos vian tutan stanon. 26Kaj Mi restarigos viajn juĝistojn, kiel antaŭe, kaj viajn konsilistojn, kiel en la komenco; post tio oni nomos vin urbo de virto, civito fidela. 27Cion elaĉetiĝos per justeco, kaj ĝiaj revenintoj per virto. 28La krimuloj kaj pekuloj pereos kune, kaj la forlasintoj de la Eternulo ekstermiĝos. 29Ĉar ili estos malhonoritaj pro la terebintarboj, kiujn vi amis, kaj vi estos hontigitaj pro la ĝardenoj, kiujn vi elektis. 30Ĉar vi estos kiel terebintarbo, kies folioj velkis, kaj kiel ĝardeno, kiu ne havas akvon. 31Kaj la fortulo fariĝos kiel stupo, kaj lia laboro kiel fajrero; kaj ambaŭ brulos, kaj neniu estingos.

Ilustración artística: una interpretación, no un registro histórico.

¿Sabías que…?

Un Llamado al Arrepentimiento

  • Isaías, hijo de Amoz, profetizó durante los reinados de cuatro reyes de Judá —Uzías, Jotán, Acaz y Ezequías—, presenciando tanto épocas de prosperidad nacional como periodos de profunda crisis espiritual y política.Fuentes: Isaiah · Uzziah · Ahaz · el propio texto bíblico
  • El capítulo inicial compara a los líderes y habitantes de Jerusalén con Sodoma y Gomorra, antiguas ciudades de la llanura cuya destrucción las convirtió en un símbolo proverbial de corrupción en las Escrituras.Fuentes: Sodom · Gomorrah · el propio texto bíblico
  • El mensaje profético enfatiza que los rituales religiosos formales, como los sacrificios de animales y las festividades, son inaceptables ante Dios cuando están desvinculados de la justicia y de la defensa de huérfanos y viudas.Fuentes: el propio texto bíblico

Notas escritas con ayuda de IA a partir de fuentes abiertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, dominio público) y revisadas antes de publicarse.

Lugares de este capítulo

  • Jerusalem · 31.777, 35.234 · versículos 1, 21, 26
  • Zion · Hoy: Jerusalem · 31.777, 35.234 · versículos 8, 27

Solo aparecen lugares identificados con alta confianza (90 % o más según las fuentes académicas reunidas por OpenBible). Mapa de la época: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; mapa actual: © colaboradores de OpenStreetMap; lugares: OpenBible.info (CC BY 4.0).

Créditos y licencia de esta traducción
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Fuente: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Habla con nosotros

Cuéntanos desde dónde lees, cómo te ha ayudado la Biblia o qué podemos mejorar. Leemos todos los mensajes.