Nations Bible

Oseas 9

Londona Biblio · Toca un versículo para ver sus referencias cruzadas.

1Ne ĝoju, ho Izrael, ne estu gaja, kiel la popoloj, ĉar vi malĉaste foriĝis de via Dio, vi preferas proamaĵajn donacojn ol ĉiujn grenejojn plenajn de greno. 2Tial draŝejo kaj vinpremejo ne nutros ilin, la mosto mankos en ĝi. 3Ili ne loĝos en la lando de la Eternulo; Efraim revenos en Egiptujon, kaj en Asirio ili manĝos malpuraĵon. 4Ili ne verŝoferos al la Eternulo vinon, kaj ne estos agrablaj al Li; iliaj oferoj estos kiel pano de suferantoj: ĉiuj ĝiaj manĝantoj fariĝos malpuraj; ĉar ilia pano devas esti nur por ili mem, ĝi ne devas veni en la domon de la Eternulo. 5Kion vi faros en la tago de solena kunveno kaj en la tago de festo de la Eternulo? 6Ĉar vidu, ili forkuras de malfeliĉo; Egiptujo ilin kolektos, Memfis ilin enterigos; sur la loko, kie troviĝis iliaj amataj arĝentaĵoj, kreskos urtiko, dornoj estos en iliaj tendoj. 7Venis la tempo de punvizito, venis la tagoj de repago; Izrael ekscios, ĉu malsaĝa estis la profeto, ĉu freneza estis la viro inspirita, parolante pri viaj multaj malbonagoj kaj pri la granda malboneco. 8La gardisto de Efraim estis antaŭe kun mia Dio; nun profeto metas kaptilojn sur ĉiuj liaj vojoj, kaj malamo estas en la domo de lia Dio. 9Profunde ili malboniĝis, kiel en la tagoj de Gibea; Li rememoros iliajn malbonagojn, Li punos iliajn pekojn. 10Kiel vinberojn en la dezerto Mi trovis Izraelon; kiel unuan frukton sur la figarbo en la komenco de ĝia matureco Mi vidis viajn patrojn; sed ili iris al Baal-Peor, kaj konsekris sin al la hontindaĵo, kaj fariĝis abomeninduloj, kiel ilia amato. 11La honoro de Efraim forflugos kiel birdo; ne estos nasko, nek gravedeco, nek gravediĝo. 12Kaj se ili eĉ edukus siajn infanojn, Mi tamen seninfanigos ilin, ke ili ne havu homojn; ĉar ve al ili, kiam Mi forigos Min de ili. 13Efraim, kiel Mi vidas, estas plantita sur bela loko, kiel Tiro; tamen Efraim elirigos siajn infanojn al la mortiganto. 14Donu al ili, ho Eternulo, tion, kion Vi promesis doni; donu al ili ventron aborteman kaj mamojn sekiĝintajn. 15Ilia tuta malboneco estas en Gilgal; tie Mi ekmalamis ilin; pro iliaj malbonaj agoj Mi elpelos ilin el Mia domo; Mi ne plu amos ilin; ĉiuj iliaj princoj estas defalintoj. 16Efraim estas batita; ilia radiko sekiĝis; ili ne plu donos fruktojn; eĉ se ili naskos, Mi mortigos la karan frukton de ilia ventro. 17Mia Dio ilin forpuŝos, ĉar ili ne aŭskultis Lin; kaj ili vagados inter la nacioj.

Ilustración artística: una interpretación, no un registro histórico.

¿Sabías que…?

Juicio y la pérdida de fecundidad

  • Oseas recuerda dos fracasos notorios en la historia de Israel: el culto en Baal-peor, donde los israelitas se entregaron a la deidad moabita, y los días de Guibeá, una atrocidade registrada en Jueces 19–20 que trajo calamidad a la tribu de Benjamín.Fuentes: el propio texto bíblico · Baal-peor · Gibeah
  • El capítulo advierte sobre el exilio en Asiria y la huida a Egipto, afirmando que Menfis (en hebreo Mof), la antigua capital del Bajo Egipto, se convertiría en el lugar de sepultura de los desplazados.Fuentes: el propio texto bíblico · Memphis · Egypt · Assyria
  • El nombre Efraín significa doble fecundidad, en referencia al segundo hijo de José nacido en Egipto. Oseas resalta la trágica inversión de esta identidad, al anunciar que la raíz de Efraín se ha secado y que no dará más fruto.Fuentes: el propio texto bíblico · Ephraim

Notas escritas con ayuda de IA a partir de fuentes abiertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, dominio público) y revisadas antes de publicarse.

Lugares de este capítulo

  • Assyria · 36.359, 43.153 · versículos 3, 6
  • Egypt · 30.129, 31.308 · versículos 3, 6
  • Memphis · 29.849, 31.253 · versículo 6
  • Tyre · 33.271, 35.196 · versículo 13

Solo aparecen lugares identificados con alta confianza (90 % o más según las fuentes académicas reunidas por OpenBible). Mapa de la época: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; mapa actual: © colaboradores de OpenStreetMap; lugares: OpenBible.info (CC BY 4.0).

Créditos y licencia de esta traducción
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Fuente: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Habla con nosotros

Cuéntanos desde dónde lees, cómo te ha ayudado la Biblia o qué podemos mejorar. Leemos todos los mensajes.