Nations Bible

Hebreos 5

Londona Biblio · Toca un versículo para ver sus referencias cruzadas.

1Ĉar ĉiu ĉefpastro, prenata el inter homoj, pro homoj estas difinita por aferoj rilatantaj al Dio, por ke li oferu kaj donacojn kaj oferojn pro pekoj; 2povante indulgi tiujn, kiuj estas malkleraj kaj erarantaj, tial, ke li mem estas ĉirkaŭata de malforteco; 3kaj pro tio li devas, kiel por la popolo, tiel ankaŭ por si mem, oferi pro pekoj. 4Kaj neniu alprenas al si tiun honoron krom la vokato de Dio, tiel same, kiel Aaron. 5Tiel ankaŭ Kristo sin mem ne honoris, por fariĝi ĉefpastro, sed lin honoris Tiu, kiu diris al li:

Vi estas Mia Filo,

Hodiaŭ Mi vin naskis;

6kiel ankaŭ aliloke Li diris:

Vi estas pastro por ĉiam,

Laŭ la maniero de Melkicedek.

7En siaj karnaj tagoj, preĝojn kaj petegojn oferinte, kun forta kriado kaj larmoj, al Tiu, kiu povis lin savi el morto, kaj aŭdite pro sia pia timo, 8tiu, kvankam li estis Filo, tamen lernis obeon per tio, kion li suferis; 9kaj perfektigite, li fariĝis la fonto de eterna savo al ĉiuj al li obeantaj; 10nomite de Dio ĉefpastro laŭ la maniero de Melkicedek.

11Pri tiu ni havas dirotaĵojn multajn, kaj malfacile klarigeblajn tial, ke vi surdiĝis en aŭdado. 12Ĉar kvankam vi jam devus esti instruistoj, vi ankoraŭ bezonas, ke oni instruu al vi, kiaj estas la komencaj elementoj de la orakoloj de Dio, kaj vi fariĝis bezonantoj de lakto kaj ne de solida nutraĵo. 13Ĉar ĉiu, kiu nutriĝas per lakto, estas nesperta rilate la vorton de justeco; ĉar li estas infaneto. 14Sed solida nutraĵo estas por la plenaĝuloj, kiuj per uzado havas la sentojn ekzercitaj, por distingi inter bono kaj malbono.

Ilustración artística: una interpretación, no un registro histórico.

¿Sabías que…?

Un sumo sacerdote llamado por Dios

  • Hebreos 5 presenta a Aarón como modelo de sumo sacerdote que no toma para sí el honor, sino que es llamado por Dios. Aarón, hijo mayor de Amram y Jocabed, nació en Egipto tres años antes que su hermano Moisés. Cuando se acercaba la liberación de Israel de Egipto, Dios lo envió al encuentro de su hermano, ausente desde hacía mucho tiempo, para que cooperaran en la realización del éxodo.Fuentes: el propio texto bíblico · Aaron
  • Melquisedec, cuyo nombre el Easton's Bible Dictionary (1897) explica como “rey de justicia”, era rey de Salem. Todo lo que el Antiguo Testamento registra acerca de él está en Génesis 14:18–20, y solo se menciona una vez más, en el Salmo 110:4. Hebreos 5 aplica a Cristo las palabras “Tú eres sacerdote para siempre, según el orden de Melquisedec”, y el mismo diccionario dice que Hebreos 7 expone en detalle la importancia de su historia y presenta su sacerdocio como superior al de Aarón, recordando que Abraham le pagó el diezmo y que Melquisedec bendijo a Abraham.Fuentes: el propio texto bíblico · Melchisedec

Notas escritas con ayuda de IA a partir de fuentes abiertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, dominio público) y revisadas antes de publicarse.

Créditos y licencia de esta traducción
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Fuente: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Habla con nosotros

Cuéntanos desde dónde lees, cómo te ha ayudado la Biblia o qué podemos mejorar. Leemos todos los mensajes.