Nations Bible

Hebreos 2

Londona Biblio · Toca un versículo para ver sus referencias cruzadas.

1Pro tio ni devas pli diligente atenti la aŭditaĵojn, por ke ni de ili ne forflosu. 2Ĉar se la vorto parolata per anĝeloj montriĝis konstanta, kaj ĉiu dekliniĝo kaj malobeo ricevis justan rekompencon, 3kiamaniere ni forsaviĝos, malŝatinte tian gravan savon? kiu, unue ekanoncite per la Sinjoro, estas konfirmita al ni de la aŭdintoj; 4dum Dio ankaŭ kunatestis per signoj kaj mirindaĵoj kaj diversaj potencaĵoj kaj disdonoj de la Sankta Spirito, laŭ Sia volo.

5Ĉar ne al anĝeloj Li submetis la estontan mondon, pri kiu ni paroladas. 6Sed iu atestis ie, dirante:

Kio estas homo, ke Vi lin memoras?

Kio estas homido, ke Vi pensas pri li?

7Vi malaltigis lin malmulte antaŭ la anĝeloj,

Per honoro kaj beleco Vi lin kronis.

Vi faris lin reganto super la faritaĵoj de Viaj manoj;

8Ĉion Vi metis sub liajn piedojn.

Ĉar, metante ĉion sub lin, Li nenion lasis ne submetita. Sed nun ni ankoraŭ ne vidas ĉion submetita sub lin. 9Sed la malmulte sub la anĝeloj malaltigitan Jesuon ni vidas, pro la sufero de morto, kronita per honoro kaj beleco, por ke per la favoro de Dio li gustumu morton por ĉiu. 10Ĉar konvenis al Li, por kiu ĉio estas, kaj de kiu ĉio estas, alkondukanta multajn filojn al gloro, perfektigi per suferado la estron de ilia savo. 11Ĉar la sanktiganto kaj la sanktigatoj estas ĉiuj el unu; pro tiu kaŭzo li ne hontas nomi ilin fratoj, 12dirante:

Mi predikos Vian nomon al miaj fratoj,

En la mezo de popola kunveno mi Vin gloros.

13Kaj ankaŭ: Mi fidos Lin. Kaj ankaŭ: Jen mi kaj la infanoj, kiujn Dio donis al mi. 14Ĉar do la infanoj partoprenas en sango kaj karno, li ankaŭ mem egale partoprenis en ili, por ke per morto li neniigu tiun, kiu havis la potencon de morto, tio estas la diablo, 15kaj liberigu tiujn, kiuj per timo de morto dum la tuta vivo estis subigitaj al sklaveco. 16Ĉar vere li ektenas ne anĝelojn, sed la idaron de Abraham li ektenas. 17Tial li devis en ĉio similiĝi al siaj fratoj, por ke li fariĝu kompatema kaj fidela ĉefpastro en la aferoj de Dio, por fari repacigon por la pekoj de la popolo. 18Ĉar per tio, ke li mem, tentate, suferis, li povas helpi la tentatojn.

Ilustración artística: una interpretación, no un registro histórico.

¿Sabías que…?

Compartiendo la humanidad, coronado por el sufrimiento

  • Hebreos 2 recuerda que el mensaje hablado por ángeles era obligatorio y que toda transgresión y desobediencia recibió su justo castigo, y luego pregunta cómo podrá escapar quien descuide una salvación tan grande. Esa salvación fue anunciada primero por el Señor, confirmada a nosotros por quienes lo oyeron y afirmada por Dios mediante señales, prodigios, diversos milagros y dones del Espíritu Santo repartidos según su voluntad.Fuentes: el propio texto bíblico
  • El capítulo cita un testimonio de que el hombre fue hecho un poco menor que los ángeles, coronado de gloria y honra, con todo puesto bajo sus pies. Cuando Dios le sometió todas las cosas, nada dejó fuera de su control; sin embargo, en el presente no vemos todo sujeto a él. Jesús, hecho un poco menor que los ángeles, ahora es coronado de gloria y honra porque sufrió la muerte, para que por la gracia de Dios probara la muerte por todos.Fuentes: el propio texto bíblico
  • Hebreos 2 dice que Jesús no socorre a los ángeles, sino a los descendientes de Abraham, y que tuvo que ser hecho semejante a sus hermanos en todo, para llegar a ser un sumo sacerdote misericordioso y fiel al servicio de Dios, a fin de hacer expiación por los pecados del pueblo. Abraham, hijo de Taré, es llamado padre de una multitud y descrito como el heredero de las promesas.Fuentes: el propio texto bíblico · Abraham

Notas escritas con ayuda de IA a partir de fuentes abiertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, dominio público) y revisadas antes de publicarse.

Créditos y licencia de esta traducción
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Fuente: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Habla con nosotros

Cuéntanos desde dónde lees, cómo te ha ayudado la Biblia o qué podemos mejorar. Leemos todos los mensajes.