Nations Bible

Hebreos 13

Londona Biblio · Toca un versículo para ver sus referencias cruzadas.

1La fratamo daŭradu. 2Ne forgesu gastamon al nekonatoj; ĉar per tio iuj gastigis anĝelojn, ne sciante. 3Memoru la katenitojn, kvazaŭ vi ankaŭ estus katenitaj, kaj la suferantojn, ĉar vi ankaŭ estas en la korpo. 4Estu honorata la edzeco ĉe ĉiuj, kaj la lito estu senmakula; ĉar malĉastulojn kaj adultulojn Dio juĝos. 5Estu via karaktero sen monamo; estu kontentaj je tio, kion vi havas; ĉar Li mem diris: Mi ne foriros de vi kaj ne forlasos vin. 6Tial ni kuraĝas diri:

La Eternulo estas mia helpanto, mi ne timos;

Kion faros al mi homo?

7Memoru viajn regintojn, kiuj parolis al vi la vorton de Dio; kaj ilian fidon imitu, pripensante la finon de ilia vivmaniero. 8Jesuo Kristo estas la sama hieraŭ, hodiaŭ, kaj ĝis eterneco. 9Ne forportiĝu per dogmaroj diversaj kaj fremdaj; ĉar estas bone, ke la koro estu plifortigata per graco, ne per manĝaĵoj, per kiuj ne profitis la okupiĝantaj pri ili. 10Ni havas altaron, el kiu la servantoj de la tabernaklo havas nenian rajton manĝi. 11Ĉar la korpoj de tiuj bestoj, kies sango estas en la sanktejon enportata de la ĉefpastro pro peko, estas bruligataj ekster la tendaro. 12Tial Jesuo ankaŭ, por ke li sanktigu la popolon per sia propra sango, ekster la pordego suferis. 13Tial ni eliru al li ekster la tendaro, portante lian riproĉon. 14Ĉar ĉi tie ni ne havas restantan urbon, sed estontan ni serĉas. 15Per li do ni oferu al Dio ĉiam oferon de laŭdo, tio estas, la frukton de niaj lipoj konfesantaj al lia nomo. 16Sed ne forgesu la bonfaradon kaj kunulecon; ĉar tiaj oferoj plaĉas al Dio. 17Obeu al tiuj, kiuj vin regas, kaj submetiĝu; ĉar ili viglas pro viaj animoj, kvazaŭ liveronte raporton; por ke kun ĝojo ili faru tion, kaj ne ĝemante, ĉar ĉi tio estus senprofita por vi.

18Preĝu por ni; ĉar ni fidas, ke ni havas bonan konsciencon, dezirante en ĉio honeste vivi. 19Sed des pli urĝe mi petegas vin fari tion, por ke mi tiom pli frue estu redonata al vi.

20Nun la Dio de paco, kiu relevis el la mortintoj la grandan paŝtiston de la ŝafoj, nian Sinjoron Jesuo, per la sango de la eterna interligo, 21perfektigu vin en ĉia bona laboro, por plenumi Lian volon, farante en vi tion, kio plaĉas al Li, per Jesuo Kristo, al kiu estu la gloro por ĉiam kaj eterne. Amen.

22Kaj mi petegas vin, fratoj, toleru la vorton de konsilo, ĉar mi skribis al vi per malmulte da vortoj. 23Sciu, ke estas liberigita nia frato Timoteo, kun kiu, se li venos baldaŭ, mi vin vidos.

24Salutu ĉiujn, kiuj vin regas, kaj ĉiujn sanktulojn. Tiuj, kiuj estas el Italujo, vin salutas.

25Graco estu kun vi ĉiuj. Amen.

Ilustración artística: una interpretación, no un registro histórico.

¿Sabías que…?

Exhortaciones para la vida en común

  • El capítulo recuerda que el sumo sacerdote lleva la sangre de los animales al Lugar Santo como sacrificio por el pecado, mientras los cuerpos se queman fuera del campamento. Dice que Jesús también sufrió fuera de la puerta de la ciudad, para santificar al pueblo con su propia sangre. Se exhorta a los lectores a salir hacia él fuera del campamento, llevando la deshonra que él llevó, porque aquí no tienen una ciudad permanente, sino que buscan la ciudad que ha de venir.Fuentes: el propio texto bíblico
  • El capítulo termina con saludos de los de Italia. El nombre Italia se usó de distintas maneras en diferentes períodos; a medida que avanzaba el poder de Roma, pasó a designar todo el país al sur de los Alpes. En la época romana había un contacto constante entre Palestina e Italia.Fuentes: el propio texto bíblico · Italy
  • El capítulo dice que el hermano Timoteo ha sido puesto en libertad y que el autor espera venir con él si llega pronto. Una nota biográfica describe a Timoteo, o Timotheus —nombre que significa honrar a Dios— como un joven discípulo que acompañó a Pablo en muchos viajes. Su madre, Eunice, y su abuela, Loida, se destacaban por su piedad, y su padre era griego.Fuentes: el propio texto bíblico · Timotheus

Notas escritas con ayuda de IA a partir de fuentes abiertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, dominio público) y revisadas antes de publicarse.

Lugares de este capítulo

  • Holy Place · Hoy: on Mount Moriah · 31.778, 35.236 · versículo 11
  • Italy · 41.892, 12.485 · versículo 24

Solo aparecen lugares identificados con alta confianza (90 % o más según las fuentes académicas reunidas por OpenBible). Mapa de la época: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; mapa actual: © colaboradores de OpenStreetMap; lugares: OpenBible.info (CC BY 4.0).

Créditos y licencia de esta traducción
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Fuente: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Habla con nosotros

Cuéntanos desde dónde lees, cómo te ha ayudado la Biblia o qué podemos mejorar. Leemos todos los mensajes.