Nations Bible

Gálatas 5

Londona Biblio · Toca un versículo para ver sus referencias cruzadas.

1Por libereco Kristo nin liberigis; tial staru fortike, kaj ne reimplikiĝu en jugon de sklaveco.

2Jen mi, Paŭlo, diras al vi, ke, se vi cirkumcidiĝos, Kristo al vi tute ne utilos. 3Mi denove atestas al ĉiu homo cirkumcidata, ke li estas ŝuldanto, por plenumi la tutan leĝon. 4Vi, kiuj volas vin pravigi per la leĝo, apartiĝis for de Kristo; vi forfalis de graco. 5Ĉar ni en la Spirito atendas la esperon de justeco per la fido. 6Ĉar en Kristo Jesuo nek cirkumcido nek necirkumcido valoras ion, sed nur fido, energianta per amo. 7Vi bone kuradis; kiu vin malhelpis, ke vi ne obeu la veron? 8Ĉi tiu influo ne venas de tiu, kiu vin vokas. 9Malmulto da fermentaĵo fermentigas la tutan mason. 10Mi fidas pri vi en la Sinjoro, ke vi ne alie sentados; sed tiu, kiu malkvietigas vin, elportos sian propran juĝon, kiu ajn li estas. 11Sed mi, fratoj, se mi ankoraŭ predikas cirkumcidon, kial mi estas ankoraŭ persekutata? tiuokaze la falpuŝilo de la kruco estas formovita. 12Mi volus, ke tiuj, kiuj vin maltrankviligas, sin fortranĉu.

13Ĉar vi, fratoj, estas vokitaj al libereco; tamen ne uzu vian liberecon kiel pretekston por la karno, sed per amo servu unu la alian. 14Ĉar la tuta leĝo estas plenumata en unu diro, jene: Amu vian proksimulon kiel vin mem. 15Sed se vi mordas kaj manĝegas unu la alian, gardu vin, ke vi ne estu detruitaj unu de la alia.

16Sed mi diras: Iradu laŭ la Spirito, kaj la deziregon de la karno vi ne plenumos. 17Ĉar la karno deziregas kontraŭ la Spirito, kaj la Spirito kontraŭ la karno; ĉar ĉi ĉiuj interbatalas reciproke, por ke vi ne faru tion, kion vi volas. 18Sed se vi estas kondukataj de la Sinjoro, vi jam ne estas sub la leĝo. 19Evidentaj estas la faroj de la karno, kiuj estas malĉasteco, malpureco, voluptemo, 20idolkulto, sorĉado, malamikeco, malpaco, ĵaluzoj, koleregoj, partiemeco, skismoj, herezoj, 21envioj, ebrieco, diboĉado, kaj aliaj similaj; pri kiuj mi avertas vin, kiel mi jam antaŭe admonis vin, ke tiuj, kiuj tion faradas, ne heredos la regnon de Dio. 22Sed la frukto de la Spirito estas amo, ĝojo, paco, pacienco, komplezo, bonkoreco, fideleco, 23mildeco, sinregado; kontraŭ tiaj ne ekzistas leĝo. 24Kaj tiuj, kiuj apartenas al Kristo Jesuo, jam krucumis la karnon kun ĝiaj pasioj kaj voluptoj.

25Se ni vivas per la Spirito, en la Spirito ni ankaŭ iradu. 26Ni ne fariĝu fanfaronemaj, incitante kaj enviante unu la alian.

Ilustración artística: una interpretación, no un registro histórico.

¿Sabías que…?

La libertad, la ley y el Espíritu

  • Quien habla se identifica como Pablo y advierte que, si aquellos a quienes se dirige se dejan circuncidar, Cristo no les valdrá de nada, y que todo hombre que se hace circuncidar queda obligado a cumplir toda la ley. Un relato biográfico dice que el nombre de circuncisión de Pablo era Saulo y que el nombre Pablo probablemente le fue dado en la infancia para usarlo en el mundo de los gentiles, mientras que Saulo sería el nombre hebreo que usaría en casa.Fuentes: el propio texto bíblico · Paul
  • La libertad se contrapone a un yugo de esclavitud: el capítulo dice que Cristo los ha libertado y les manda mantenerse firmes y no volver a quedar cargados con ese yugo. Fueron llamados a la libertad, no como una oportunidad para la carne, sino para servir unos a otros en amor, y toda la ley se cumple en el único precepto de amar al prójimo como a uno mismo.Fuentes: el propio texto bíblico
  • Andar por el Espíritu se contrasta con satisfacer los deseos de la carne, que se oponen entre sí. Si las personas son guiadas por el Espíritu, no están bajo la ley; el capítulo enumera las obras de la carne y el fruto del Espíritu, y dice que contra tales cosas no hay ley.Fuentes: el propio texto bíblico

Notas escritas con ayuda de IA a partir de fuentes abiertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, dominio público) y revisadas antes de publicarse.

Créditos y licencia de esta traducción
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Fuente: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Habla con nosotros

Cuéntanos desde dónde lees, cómo te ha ayudado la Biblia o qué podemos mejorar. Leemos todos los mensajes.