Nations Bible

Esdras 5

Londona Biblio · Toca un versículo para ver sus referencias cruzadas.

1Kaj la profetoj, Ĥagaj, la profeto, kaj Zeĥarja, filo de Ido, profetis pri la Judoj, kiuj estis en Judujo kaj Jerusalem, en la nomo de Dio de Izrael. 2Tiam leviĝis Zerubabel, filo de Ŝealtiel, kaj Jeŝua, filo de Jocadak, kaj komencis konstrui la domon de Dio en Jerusalem, kaj kun ili estis la profetoj de Dio, kiuj fortigadis ilin. 3En tiu tempo venis al ili Tatnaj, la estro de la transrivera regiono, kaj Ŝetar-Boznaj, kaj iliaj kunuloj, kaj tiele diris al ili: Kiu permesis al vi konstrui ĉi tiun domon kaj starigi ĉi tiujn murojn? 4Tiam ni diris al ili, kiaj estis la nomoj de tiuj homoj, kiuj konstruis tiun konstruaĵon. 5Sed la okulo de ilia Dio estis super la plejaĝuloj de la Judoj, kaj ili ne estis malhelpataj, ĝis la afero estis raportita al Dario kaj ĝis revenis decido pri tio.

6Jen estas la enhavo de la letero, kiun sendis Tatnaj, la estro de la transrivera regiono, kaj Ŝetar-Boznaj, kun siaj kunuloj la Afarseĥanoj, kiuj estis en la transrivera regiono, al la reĝo Dario; 7la raporto, kiun ili sendis al li, havis la sekvantan tekston: Al la reĝo Dario plenan pacon. 8Estu sciate al la reĝo, ke ni iris en la Judan landon, al la domo de la granda Dio; ĝi estas konstruata el grandaj ŝtonoj, kaj trabojn oni enmetas en la murojn, kaj la laboro estas farata vigle kaj sukcesas en iliaj manoj. 9Tiam ni demandis tiujn plenaĝulojn, kaj diris al ili: Kiu donis al vi la permeson konstrui ĉi tiun domon kaj starigi ĉi tiujn murojn? 10Kaj krom tio ni demandis pri iliaj nomoj, por raporti al vi, kaj skribi la nomojn de tiuj homoj, kiuj estas iliaj ĉefoj. 11Per la sekvantaj vortoj ili respondis al ni kaj diris: Ni estas servantoj de Dio de la ĉielo kaj de la tero, kaj ni konstruas la domon, kiu estis konstruita antaŭ multe da jaroj, kaj granda reĝo de Izrael konstruis ĝin kaj finis ĝin. 12Sed kiam niaj patroj kolerigis Dion de la ĉielo, Li transdonis ilin en la manon de Nebukadnecar, reĝo de Babel, la Ĥaldeo; kaj tiun domon li detruis, kaj la popolon li transloĝigis en Babelon. 13Sed en la unua jaro de Ciro, reĝo de Babel, la reĝo Ciro donis permeson rekonstrui ĉi tiun domon de Dio. 14Eĉ la vazojn de la domo de Dio, la orajn kaj arĝentajn, kiujn Nebukadnecar elportis el la templo de Jerusalem kaj forportis en la templon de Babel, ilin la reĝo Ciro elportis el la templo de Babel, kaj oni transdonis ilin al Ŝeŝbacar, kiun li starigis kiel regionestron; 15kaj li diris al li: Prenu ĉi tiujn vazojn, iru, kaj forportu ilin en la templon de Jerusalem, kaj la domo de Dio estu konstruata sur sia loko. 16Tiam venis tiu Ŝeŝbacar kaj metis la fundamenton por la domo de Dio en Jerusalem; kaj de tiu tempo ĝis nun ĝi estas konstruata, kaj ĝi ankoraŭ ne estas finita. 17Tial, se plaĉas al la reĝo, oni serĉu en la domo de la reĝaj trezoroj tie en Babel, ĉu efektive la reĝo Ciro donis permeson konstrui ĉi tiun domon de Dio en Jerusalem; kaj la volon de la reĝo pri tio oni sendu al ni.

Ilustración artística: una interpretación, no un registro histórico.

¿Sabías que…?

La reanudación del Templo y la investigación persa

  • La construcción del templo se había detenido durante años, pero las obras se reanudaron bajo el liderazgo de Zorobabel y Jesúa tras la intervención de los profetas Hageo y Zacarías en Jerusalén. Zacarías, presentado en Esdras como hijo de Iddo, ejerció su ministerio junto a Hageo durante el reinado de Darío.Fuentes: el propio texto bíblico · Haggai · Zechariah · Zerubbabel
  • Tatnai se desempeñaba como gobernador persa de la provincia al oeste del río Éufrates. Al observar junto con oficiales como Setar-boznai el diligente avance de la obra con grandes piedras y maderas, cuestionó a los ancianos sobre su autorización y envió un informe formal al rey Darío.Fuentes: el propio texto bíblico · Tatnai · Shethar-boznai
  • En su respuesta a Tatnai, los líderes judíos apelaron al decreto de Ciro, quien había conquistado Babilonia, permitido el retorno de los cautivos y restituido los vasos de oro y plata saqueados con anterioridad por Nabucodonosor. Tatnai pidió al rey que se investigara en los archivos reales de Babilonia para comprobar dicho decreto.Fuentes: el propio texto bíblico · Cyrus · Nebuchadnezzar

Notas escritas con ayuda de IA a partir de fuentes abiertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, dominio público) y revisadas antes de publicarse.

Lugares de este capítulo

  • Jerusalem · 31.777, 35.234 · versículos 1, 2, 3, 14, 15, 16, 17
  • Beyond the River · 31.777, 35.234 · versículos 3, 6
  • Euphrates · Hoy: Euphrates River · 31.004, 47.442 · versículo 6
  • Judea · Hoy: Judea 2 · 31.777, 35.234 · versículo 8
  • Babylon · 32.543, 44.422 · versículos 12, 13, 14, 17
  • Babylonia · 32.543, 44.422 · versículo 12

Solo aparecen lugares identificados con alta confianza (90 % o más según las fuentes académicas reunidas por OpenBible). Mapa de la época: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; mapa actual: © colaboradores de OpenStreetMap; lugares: OpenBible.info (CC BY 4.0).

Créditos y licencia de esta traducción
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Fuente: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Habla con nosotros

Cuéntanos desde dónde lees, cómo te ha ayudado la Biblia o qué podemos mejorar. Leemos todos los mensajes.