Nations Bible

Ezequiel 47

Londona Biblio · Toca un versículo para ver sus referencias cruzadas.

1Kaj li revenigis min al la pordo de la domo; kaj mi ekvidis, ke jen el sub la sojlo de la domo fluas akvo orienten, ĉar la vizaĝa flanko de la domo estis turnita orienten; kaj la akvo fluis el sub la dekstra flanko de la domo al la suda flanko de la altaro. 2Kaj li elkondukis min tra la norda pordego, kaj kondukis min laŭ ekstera vojo al la ekstera pordego, turnita orienten; kaj jen la akvo fluas el la dekstra flanko. 3Kiam la viro iris orienten, li havis en sia mano mezurŝnuron, kaj li mezuris mil ulnojn, kaj transpasigis min trans la akvon, kiu estis alta ĝis la maleoloj. 4Kaj li mezuris ankoraŭ mil ulnojn, kaj transpasigis min trans la akvon; la akvo estis alta ĝis la genuoj. Kaj li mezuris ankoraŭ mil, kaj transpasigis min trans la akvon, kiu estis alta ĝis la lumboj. 5Kiam li mezuris ankoraŭ mil, estis jam torento, kiun mi ne povis transiri; ĉar la akvo estis tro alta, oni devis ĝin transnaĝi, sed transiri la torenton oni ne povis. 6Kaj li diris al mi: Ĉu vi vidis, ho filo de homo? Kaj li kondukis min returne al la bordo de la torento. 7Kiam mi revenis, mi vidis, ke sur la bordo de la torento estas jam tre multe da arboj sur ambaŭ flankoj. 8Kaj li diris al mi: Ĉi tiu akvo, kiu eliras el la orienta regiono, iros malsupren en la stepon, kaj venos en la maron; kiam ĝi troviĝos en la maro, tiam saniĝos la akvo. 9Kaj ĉiu vivanta estaĵo, kiu rampas tie, kie pasas la torentoj, reviviĝos, kaj estos tre multe da fiŝoj; ĉar tien venos ĉi tiu akvo, kaj ĉio saniĝos kaj reviviĝos, kien venos la torento. 10Kaj staros apud ĝi fiŝkaptistoj de En-Gedi ĝis En-Eglaim, kaj ili etendos tie retojn; iliaj fiŝoj estos tiaspecaj, kiel la fiŝoj de la Granda Maro, kaj tre multe. 11Sed ĝiaj marĉoj kaj marĉetoj ne saniĝos, ili estos destinitaj por salo. 12Kaj apud la torento sur ambaŭ bordoj kreskos ĉiaspecaj manĝaĵdonantaj arboj; ne velkos iliaj folioj, kaj ne forfiniĝos iliaj fruktoj; ĉiumonate ili donos novajn fruktojn, ĉar la akvo por ili fluas el la sanktejo; kaj iliaj fruktoj estos uzataj kiel manĝaĵo, kaj iliaj folioj kiel kuracilo.

13Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen estas la limoj, laŭ kiuj vi devas dividi heredige la teron al la dek du triboj de Izrael: al Jozef duoblan parton. 14Kaj dividu ĝin al ĉiuj egale; ĉar per levo de la mano Mi promesis doni ĝin al viaj patroj, tial ĉi tiu tero fariĝos via hereda posedaĵo. 15Jen estas la limo de la lando: sur la norda rando, komencante de la Granda Maro, ĝi iras tra Ĥetlon en la direkto al Cedad; 16tra Ĥamat, Berota, Sibraim, kiu estas inter la limo de Damasko kaj la limo de Ĥamat, ĝis Ĥacer-Tiĥon, kiu troviĝas ĉe la limo de Ĥavran. 17Kaj la limo estos de la maro ĝis Ĥacar-Enan apud la limo de Damasko, kaj ĝis la norda Cafon kaj la limo de Ĥamat. Tio estas la rando norda. 18Kaj la orientan randon mezuru inter Ĥavran kaj Damasko, inter Gilead kaj la lando de Izrael, laŭ Jordan, de la limo ĝis la orienta maro; tio estas la rando orienta. 19La suda rando estas de Tamar ĝis la Akvo de Malpaco apud Kadeŝ, laŭ la torento ĝis la Granda Maro; tio estas la rando suda. 20La okcidenta rando estas la Granda Maro, ĝis la komenco de Ĥamat; tio estas la rando okcidenta. 21Kaj dividu inter vi ĉi tiun landon laŭ la triboj de Izrael. 22Kaj dividu ĝin lote al vi, kaj ankaŭ al la fremduloj, kiuj loĝas inter vi kaj kiuj naskis infanojn inter vi; ili devas esti por vi kiel indiĝenoj inter la Izraelidoj, kune kun vi ili devas ricevi lote heredan posedaĵon inter la triboj de Izrael. 23En tiu tribo, inter kiu ekloĝis la fremdulo, tie donu al li lian heredan posedaĵon, diras la Sinjoro, la Eternulo.

Ilustración artística: una interpretación, no un registro histórico.

¿Sabías que…?

El Río Sanador y los Límites de la Tierra

  • La visión de Ezequiel describe un arroyo que brota debajo del umbral del templo y se transforma rápidamente en un río profundo hacia el oriente, saneando las aguas saladas del Arabá y sustentando árboles frutales y pescaderías desde En-gadi hasta En-eglaim.Fuentes: el propio texto bíblico · Engedi
  • En una disposición jurídica y social notable para el reparto de la tierra, los extranjeros residentes que formen familias entre las tribos reciben heredad de tierras en igualdad de condiciones con los israelitas nativos.Fuentes: el propio texto bíblico
  • Los límites norte y este del territorio restaurado abarcan antiguos hitos geográficos de Siria y el Levante, como Hamat, Damasco y la fértil comarca de Haurán, asignando además una doble porción a José entre las doce tribus.Fuentes: el propio texto bíblico · Hauran · Hamath · Joseph (son of Jacob)

Notas escritas con ayuda de IA a partir de fuentes abiertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, dominio público) y revisadas antes de publicarse.

Lugares de este capítulo

  • Arabah · 30.417, 35.151 · versículo 8
  • Salt Sea · Hoy: Dead Sea · 31.500, 35.500 · versículos 8, 9, 10, 18
  • Engedi · Hoy: Ein Gedi · 31.450, 35.383 · versículo 10
  • Great Sea · Hoy: Mediterranean Sea · 31.805, 34.170 · versículos 10, 15, 17, 19, 20
  • Damascus · 33.511, 36.306 · versículos 16, 17, 18
  • Hamath · Hoy: Hama · 35.136, 36.750 · versículos 16, 17
  • Hauran · 32.730, 36.368 · versículos 16, 18
  • Sibraim · Hoy: in the region between Damascus and Hamath · 34.401, 36.636 · versículo 16
  • Gilead · Hoy: Gilead 1 · 32.187, 35.692 · versículo 18
  • Jordan · Hoy: Jordan River · 31.761, 35.558 · versículo 18
  • Meribah · Hoy: Ain el Qudeirat · 30.648, 34.422 · versículo 19
  • Negeb · 31.245, 34.841 · versículo 19

Solo aparecen lugares identificados con alta confianza (90 % o más según las fuentes académicas reunidas por OpenBible). Mapa de la época: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; mapa actual: © colaboradores de OpenStreetMap; lugares: OpenBible.info (CC BY 4.0).

Créditos y licencia de esta traducción
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Fuente: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Habla con nosotros

Cuéntanos desde dónde lees, cómo te ha ayudado la Biblia o qué podemos mejorar. Leemos todos los mensajes.