Ester 1
Londona Biblio · Toca un versículo para ver sus referencias cruzadas.

Acerca de este libro
Acerca de Ester
- El Easton's Bible Dictionary (1897) sitúa la liberación registrada en Ester unos cincuenta y dos años después del Retorno, en el año de las batallas de Platea y Mícala (479 a.C.). Identifica a Asuero, con toda probabilidad, con Jerjes, hijo de Darío Histaspes, quien sucedió a su padre en 485 a.C. y reinó veintiún años (486–465 a.C.). En la Septuaginta el nombre Artajerjes aparece en lugar de Asuero.Fuentes: Easton: Esther · Ahasuerus
- La historia se sitúa en el imperio persa de Asuero, que gobernaba Persia, Media y Babilonia, desde la India hasta Etiopía. La mayor parte de los sucesos ocurre en Susa, en el palacio, antigua capital de Elam y hoy las ruinas de Shush, al este del Tigris. La familia de Ester no había usado el permiso que Ciro dio a los exiliados para regresar a Jerusalén; ella vivía allí con su primo Mardoqueo, que ocupaba un cargo en la casa del rey.Fuentes: Ahasuerus · Susa · Easton: Esther
- Después de que Asuero repudió a Vasti porque se negó a presentarse en el salón de banquetes del palacio, eligió a Ester como reina. Amán el agagita, su visir, recibió entonces poder para matar a los judíos en todo el imperio; la intervención de Ester evitó esa catástrofe, y Amán fue colgado en la horca que había preparado para Mardoqueo. Los judíos establecieron la fiesta anual de Purim en memoria de la liberación.Fuentes: Easton: Esther · Vashti · Haman
- Ester era una judía benjamita, hija de Abihail, cuyo nombre hebreo, Hadassa, significa mirto; el nombre Ester es una modificación siroárabe de la palabra persa satarah, que significa estrella. Amán, hijo de Hamedata, es llamado agagita, lo que las fuentes entienden como indicio de descendencia de la familia real de los amalecitas, descritos como los enemigos más encarnizados de los judíos.Fuentes: Easton: Esther · Haman · Hammedatha
Notas escritas con ayuda de IA a partir de fuentes abiertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, dominio público) y revisadas antes de publicarse.
1Tio estis en la tempo de Aĥaŝveroŝ, de tiu Aĥaŝveroŝ, kiu reĝis de Hindujo ĝis Etiopujo, super cent dudek sep landoj. 2En tiu tempo, kiam la reĝo Aĥaŝveroŝ sidis sur sia reĝa trono en la kastelurbo Ŝuŝan, 3en la tria jaro de lia reĝado, li faris festenon por ĉiuj siaj princoj kaj siaj servantoj, por la potenculoj de Persujo kaj Medujo, por la landestroj kaj regionestroj, kiuj estis ĉe li, 4montrante la grandan riĉecon de sia regno kaj la majestan belecon de sia grandeco, dum multe da tagoj, dum cent okdek tagoj. 5Kiam finiĝis tiuj tagoj, la reĝo faris por la tuta popolo, kiu troviĝis en la kastelurbo Ŝuŝan, de la grandaj ĝis la malgrandaj, festenon septagan sur la ĝardena korto de la reĝa palaco. 6Blankaj, ruĝaj, kaj bluaj ŝtofoj, fiksitaj per bisinaj kaj purpuraj ŝnuroj, pendis sur arĝentaj ringoj kaj marmoraj kolonoj. Oraj kaj arĝentaj benkoj staris sur podio el verda, blanka, flava, kaj nigra marmoro. 7La trinkaĵon oni donadis en oraj vazoj kaj en vazoj ne similaj unuj al la aliaj; kaj da reĝa vino estis multe, kiel decis al la reĝo. 8La trinkado estis en ordo, neniu devigis; ĉar tiel la reĝo ordonis al ĉiuj administrantoj de sia domo, ke oni agu laŭ la volo de ĉiu. 9Ankaŭ la reĝino Vaŝti faris festenon por la virinoj de la reĝa domo de la reĝo Aĥaŝveroŝ. 10En la sepa tago, kiam la koro de la reĝo gajiĝis de vino, li diris al Mehuman, Bizta, Ĥarbona, Bigta, Abagta, Zetar, kaj Karkas, la sep eŭnukoj, kiuj servadis antaŭ la reĝo Aĥaŝveroŝ, 11ke ili alkonduku la reĝinon Vaŝti al la reĝo en la reĝina krono, por montri al la popoloj kaj al la princoj ŝian belecon; ĉar ŝi estis bela. 12Sed la reĝino Vaŝti ne volis veni laŭ la ordono, kiun la reĝo donis per la eŭnukoj. Tiam la reĝo forte ekkoleris, kaj lia furiozo brulis en li. 13Kaj la reĝo diris al la saĝuloj kompetentaj pri la cirkonstancoj (ĉar la aferoj de la reĝo estis ordinare farataj post konsiliĝo kun ĉiuj konantoj de leĝo kaj juro; 14kaj la plej proksimaj al li estis: Karŝena, Ŝetar, Admata, Tarŝiŝ, Meres, Marsena, kaj Memuĥan, la sep princoj Persaj kaj Medaj, kiuj havis la rajton rigardi la vizaĝon de la reĝo kaj okupis la unuan lokon en la regno): 15Kiel oni laŭ la leĝo devas agi kun la reĝino Vaŝti pro tio, ke ŝi ne plenumis la ordonon de la reĝo Aĥaŝveroŝ, donitan per la eŭnukoj? 16Tiam diris Memuĥan antaŭ la reĝo kaj la princoj: La reĝino Vaŝti estas kulpa, ne sole kontraŭ la reĝo, sed kontraŭ ĉiuj princoj, kaj kontraŭ ĉiuj popoloj, kiuj troviĝas en ĉiuj landoj de la reĝo Aĥaŝveroŝ; 17ĉar la ago de la reĝino fariĝos konata al ĉiuj virinoj tiel, ke ili malrespektos siajn edzojn, dirante: La reĝo Aĥaŝveroŝ ordonis venigi al li la reĝinon Vaŝti, kaj ŝi ne iris. 18Nun la Persaj kaj Medaj princedzinoj, kiuj aŭdis pri la ago de la reĝino, parolos tiel same al ĉiuj princoj de la reĝo; kaj estos sufiĉe da malhonoro kaj da ĉagreno. 19Se al la reĝo plaĉas, oni elirigu ordonon de la reĝo, kaj oni enskribu ĝin kiel nemalobeeblan leĝon de Persujo kaj Medujo, ke la reĝino Vaŝti ne venu plu antaŭ la reĝon Aĥaŝveroŝ; kaj ŝian reĝinecon la reĝo transdonu al alia virino, kiu estas pli bona ol ŝi. 20Kiam la ordono, kiun la reĝo faris, estos aŭdita en lia tuta regno, kiel ajn granda ĝi estas, tiam ĉiuj virinoj respektos siajn edzojn, de la grandaj ĝis la malgrandaj. 21La parolo plaĉis al la reĝo kaj al la princoj, kaj la reĝo agis konforme al la parolo de Memuĥan. 22Kaj li sendis leterojn en ĉiujn landojn de la reĝo, en ĉiun landon laŭ ĝia skribmaniero kaj al ĉiu popolo en ĝia lingvo, ke ĉiu viro estu ĉefo en sia domo kaj postulu paroladon en la lingvo de lia popolo.

¿Sabías que…?
El banquete del rey y el desafío de Vasti
- El rey Asuero es ampliamente identificado como Jerjes I (quien reinó entre 486 y 465 a. C.), gobernando un imperio de 127 provincias que se extendía desde la región del Indo hasta Cus (Etiopía). La mayor parte de los acontecimientos del libro de Ester tienen lugar en la ciudadela real de Susa.Fuentes: Ahasuerus · Susa · India · el propio texto bíblico
- En su tercer año de reinado, el rey exhibió el esplendor de su reino durante 180 días, seguido de un banquete de siete días en el patio del jardín del palacio en Susa. El suntuoso patio estaba decorado con cortinajes de lino fino y divanes de oro y plata sobre un pavimento de mosaico de piedras costosas.Fuentes: el propio texto bíblico · Susa
- Cuando la reina Vasti se negó a comparecer ante el rey y sus invitados, el consejero Memucán sugirió emitir un decreto irrevocable según las leyes de Persia y de Media para deponerla. Se enviaron cartas oficiales con la decisión a todas las provincias del imperio, redactadas en su propia escritura e idioma.Fuentes: Memucan · Vashti · el propio texto bíblico
Notas escritas con ayuda de IA a partir de fuentes abiertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, dominio público) y revisadas antes de publicarse.
Lugares de este capítulo
- Ethiopia · 16.935, 33.751 · versículo 1
- India · 23.994, 67.431 · versículo 1
- Susa · Hoy: Shush · 32.189, 48.258 · versículos 2, 5
- Media · 34.806, 48.516 · versículos 3, 14, 18, 19
- Persia · 34.806, 48.516 · versículos 3, 14, 18, 19
Solo aparecen lugares identificados con alta confianza (90 % o más según las fuentes académicas reunidas por OpenBible). Mapa de la época: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; mapa actual: © colaboradores de OpenStreetMap; lugares: OpenBible.info (CC BY 4.0).
Créditos y licencia de esta traducción
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Fuente: http://ebible.org/epo/ · eBible.org