Efesios 2
Londona Biblio · Toca un versículo para ver sus referencias cruzadas.
1Kaj vin li vivigis, kiam vi estis malvivaj per eraroj kaj pekoj, 2en kiuj vi iam iradis laŭ la vojo de ĉi tiu mondo, laŭ la estro de la potenco de la aero, de la spirito, kiu nun energias en la filoj de malobeo; 3inter kiuj ni ĉiuj iam ankaŭ vivis, plenumante la dezirojn de nia karno, farante la volojn de la karno kaj de la menso, kaj ni estis laŭ naturo infanoj de kolerego, kiel ankaŭ la aliaj. 4Sed Dio, estante riĉa en kompateco, pro Sia granda amo, per kiu Li amis nin, 5eĉ kiam ni estis malvivaj en niaj eraroj, nin vivigis en Kristo (per graco vi saviĝis), 6kaj nin levis, kaj nin kunsidigis en la ĉielejoj en Kristo Jesuo; 7por montri en la mondaĝoj estontaj la superabundan riĉecon de Sia graco en korfavoro al ni en Kristo Jesuo: 8ĉar per graco vi saviĝis per fido; ne per vi mem: ĝi estas dono de Dio; 9ne el faroj, por ke neniu fanfaronu. 10Ĉar ni estas Lia faritaĵo, kreitaj en Kristo Jesuo por bonaj faroj, kiujn antaŭaranĝis Dio, por ke ni iradu en ili.
11Kaj pro tio rememoru, ke iam vi, nacianoj laŭ la karno, nomataj la Necirkumcido ĉe la tiel nomata Cirkumcido, mane farita sur la karno — 12ke vi estis tiam sen Kristo, fremdigitaj for de la komunumo de Izrael, kaj eksteruloj de la interligoj de la promeso, esperon ne havantaj kaj sen Dio en la mondo. 13Sed nun en Kristo Jesuo vi, iam malproksimaj, proksimiĝis en la sango de Kristo. 14Ĉar nia paco estas li, kiu unuigis ambaŭ kaj rompis la intermuron de disigo, 15en sia karno neniiginte la malamon, la leĝon de ordonoj en dekretoj; por krei en si el la du unu novan homon, tiel farante pacon; 16kaj por kunakordigi ambaŭ en unu korpo al Dio per la kruco, mortiginte per tio la malamon; 17kaj li venis kaj predikis pacon al vi malproksimaj kaj al la proksimaj; 18ĉar per li ni ambaŭ havas en unu Spirito alkondukon al la Patro. 19Sekve vi jam estas ne fremduloj kaj pasloĝantoj, sed samregnanoj kun la sanktuloj, kaj el la domanaro de Dio, 20konstruitaj sur la fundamento de la apostoloj kaj profetoj, kies bazangula ŝtono estas Kristo Jesuo mem; 21en kiu ĉiu aparta konstruaĵo, bone kunigita, kreske fariĝas sankta templo en Kristo; 22en kiu vi ankaŭ estas kunkonstruitaj por sanktejo de Dio en la Spirito.

¿Sabías que…?
Vivificados y acercados
- Efesios 2 se dirige a lectores que estaban muertos en sus transgresiones y pecados, conformándose a los caminos de este mundo y al gobernante del poder del aire. Dice que Dios, rico en misericordia, les dio vida con Cristo, los resucitó con él y los sentó con él en los lugares celestiales, y que han sido salvados por gracia mediante la fe, no por sí mismos, sino como don de Dios, y no por obras, para que nadie se gloríe.Fuentes: el propio texto bíblico
- Efesios 2 recuerda a los lectores que son gentiles en la carne que eran llamados incircuncisos por la así llamada circuncisión, que el capítulo describe como hecha en el cuerpo por manos humanas. Dice que en aquel tiempo estaban separados de Cristo, alienados de la ciudadanía de Israel y extraños a los pactos de la promesa, sin esperanza y sin Dios en el mundo.Fuentes: el propio texto bíblico
- Efesios 2 llama al mismo Cristo nuestra paz: él hizo de los dos uno solo y derribó el muro divisorio de la hostilidad, aboliendo en su carne la ley de los mandamientos y decretos, para crear en sí mismo un hombre nuevo y reconciliar a ambos con Dios en un solo cuerpo. Él anunció paz a los que estaban lejos y a los que estaban cerca, y por medio de él ambos tienen acceso al Padre por un solo Espíritu. Los lectores ya no son extraños ni extranjeros, sino conciudadanos de los santos y miembros de la familia de Dios, edificados sobre los apóstoles y los profetas, con Cristo Jesús como piedra angular, y en él también ellos están siendo edificados juntos como un templo santo, morada de Dios en su Espíritu.Fuentes: el propio texto bíblico
Notas escritas con ayuda de IA a partir de fuentes abiertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, dominio público) y revisadas antes de publicarse.
Créditos y licencia de esta traducción
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Fuente: http://ebible.org/epo/ · eBible.org