Nations Bible

Daniel 1

Londona Biblio · Toca un versículo para ver sus referencias cruzadas.

Ilustración artística: una interpretación, no un registro histórico.

Acerca de este libro

Acerca de Daniel

  • Los judíos sitúan el libro de Daniel en los Hagiógrafos, la división llamada Khethubim en hebreo. El propio libro presenta a Daniel como su autor. El Easton's Bible Dictionary (1897) señala que la autenticidad del libro ha sido muy discutida.Fuentes: Easton: Daniel, Book of
  • Los capítulos históricos tratan del período del cautiverio. Easton llama a Daniel el historiador de ese tiempo, cuya narración completa el bosquejo de Crónicas: Nabucodonosor llevó a los sobrevivientes a Babilonia, donde sirvieron a él y a sus hijos hasta el reinado del reino de Persia. Una nota sobre Ciro fecha la caída de Babilonia ante su ejército en 538 a. C., la noche del banquete de Belsasar; a Belsasar se le llama el último rey de Babilonia, y la ciudad estaba a orillas del Éufrates.Fuentes: Easton: Daniel, Book of · Cyrus · Belshazzar · Babylon
  • El libro consta de dos partes distintas. Los primeros seis capítulos son principalmente históricos, y los seis restantes son principalmente proféticos, y consisten en tres visiones y una comunicación profética más extensa.Fuentes: Easton: Daniel, Book of
  • Un rasgo notable es su lengua. Ciertas porciones, Daniel 2:4 y el capítulo 7, están escritas en caldeo, mientras que las porciones en hebreo tienen estrecha afinidad con los libros más tardíos del Antiguo Testamento, en especial Esdras. El autor pasa de una lengua a la otra según lo exige el asunto.Fuentes: Easton: Daniel, Book of
  • Nabucodonosor dio a Daniel un nombre caldeo que significa "Beltis protege al rey". A Ananías se le dio el nombre caldeo Sadrac, "mandato de Aku", y a Azarías, de la familia real de Judá, el nombre Abed-nego. Mesac, uno de los tres jóvenes hebreos instruidos con Daniel en Babilonia, fue luego promovido al rango de los magos.Fuentes: Daniel · Shadrach · Azariah · Meshach

Notas escritas con ayuda de IA a partir de fuentes abiertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, dominio público) y revisadas antes de publicarse.

1En la tria jaro de la reĝado de Jehojakim, reĝo de Judujo, venis Nebukadnecar, reĝo de Babel, al Jerusalem, kaj eksieĝis ĝin. 2Kaj la Sinjoro transdonis en lian manon Jehojakimon, reĝon de Judujo, kaj parton de la vazoj de la domo de Dio; kaj li venigis ilin en la landon Ŝinar, en la domon de sia dio, kaj la vazojn li metis en la trezorejon de sia dio. 3Kaj la reĝo diris al Aŝpenaz, la estro de liaj korteganoj, ke el la Izraelidoj, el la reĝa idaro kaj el la nobelaro, li venigu 4knabojn sendifektajn, belaspektajn, komprenemajn por ĉiu saĝaĵo, klerajn, scienckomprenantajn, kaj kapablajn servi en la palaco de la reĝo, kaj ke oni lernigu al ili la skribadon kaj la lingvon Ĥaldean. 5Kaj la reĝo destinis por ili por ĉiu tago manĝaĵojn de la reĝa tablo, kaj vinon el tiu, kiun li mem trinkadis, kaj li ordonis eduki ilin dum tri jaroj, post kies finiĝo ili estis komencontaj la servadon antaŭ la reĝo. 6El la idoj de Jehuda estis inter ili Daniel, Ĥananja, Miŝael, kaj Azarja. 7La estro de la korteganoj donis al ili aliajn nomojn; kaj li donis al Daniel la nomon Beltŝacar; al Ĥananja, Ŝadraĥ; al Miŝael, Meŝaĥ; kaj al Azarja, Abed-Nego. 8Daniel metis en sian koron, ke li ne malpurigos sin per la manĝaĵoj de la reĝo, nek per la vino, kiun ĉi tiu trinkas; tial li petis la korteganestron, ke al li estu permesite ne malpurigi sin. 9Dio donis al Daniel favoron kaj simpation ĉe la korteganestro. 10Kaj la korteganestro diris al Daniel: Mi timas mian sinjoron, la reĝon, kiu mem destinis por vi, kion vi devas manĝi kaj trinki; se li vidos, ke viaj vizaĝoj estas malpli grasaj, ol ĉe aliaj knaboj, viaj samaĝuloj, tiam vi farus mian kapon kulpa antaŭ la reĝo. 11Tiam Daniel diris al la inspektisto, al kiu la korteganestro komisiis Danielon, Ĥananjan, Miŝaelon, kaj Azarjan: 12Faru, mi petas, provon kun viaj servantoj dum dek tagoj; oni donadu al ni por manĝi legomojn, kaj por trinki akvon; 13poste montriĝu al vi nia aspekto, kaj la aspekto de la knaboj, kiuj manĝas la manĝaĵon de la reĝo; kaj poste agu kun viaj servantoj laŭ tio, kion vi vidos. 14Li obeis ilin en tio kaj faris kun ili provon dum dek tagoj. 15Post paso de la dek tagoj montriĝis, ke ili estas pli bonaspektaj kaj pli bonkorpaj, ol ĉiuj knaboj, kiuj manĝis la manĝaĵon de la reĝo. 16Tial la inspektisto forportadis ilian manĝaĵon, kaj la vinon, kiu estis destinita al ili por trinki, kaj donadis al ili legomojn. 17Kaj al tiuj kvar knaboj Dio donis kapablojn kaj komprenemecon pri ĉiuj libroj kaj saĝaĵo, kaj Daniel estis ankaŭ kompetenta pri ĉiaj vizioj kaj sonĝoj. 18Kiam pasis la tempo, kiun la reĝo difinis por ilia venigo, la korteganestro prezentis ilin al Nebukadnecar. 19La reĝo parolis kun ili, kaj el ili ĉiuj troviĝis neniu egala al Daniel, Ĥananja, Miŝael, kaj Azarja. Kaj ili komencis servadi antaŭ la reĝo. 20Kaj koncerne ĉiujn aferojn de saĝo kaj scio, pri kiuj la reĝo ilin demandis, li trovis ilin dekoble pli saĝaj, ol ĉiuj astrologoj kaj magiistoj, kiuj estis en lia tuta regno. 21Daniel estis tie ĝis la unua jaro de la reĝo Ciro.

Ilustración artística: una interpretación, no un registro histórico.

¿Sabías que…?

Fidelidad en la corte babilónica

  • Nabucodonosor eligió a jóvenes nobles y capacitados de Judá para recibir tres años de formación en la lengua y la literatura de los caldeos (Dn 1:3–5). Como parte de su integración a la corte, el jefe de oficiales les dio nombres babilónicos: Daniel fue llamado Beltsasar; Ananías, Sadrac; Misael, Mesac; y Azarías, Abed-nego.Fuentes: el propio texto bíblico · Daniel · Shadrach · Azariah
  • Para no contaminarse con la comida y el vino de la mesa real, Daniel solicitó una prueba de diez días consumiendo únicamente legumbres y agua (Dn 1:8, 12). El mayordomo encargado de su alimentación aceptó la prueba, y al cabo de los diez días los cuatro jóvenes hebreos lucían más saludables y mejor nutridos que los demás.Fuentes: el propio texto bíblico · Melzar
  • El capítulo inicial concluye señalando que Daniel permaneció allí hasta el primer año del rey Ciro (Dn 1:21). Ciro fue el monarca persa que conquistó Babilonia y más tarde emitió el decreto que permitió el regreso de los judíos cautivos.Fuentes: el propio texto bíblico · Cyrus

Notas escritas con ayuda de IA a partir de fuentes abiertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, dominio público) y revisadas antes de publicarse.

Lugares de este capítulo

  • Babylon · 32.543, 44.422 · versículos 1, 3
  • Jerusalem · 31.777, 35.234 · versículo 1
  • Shinar · Hoy: Babylonia · 32.543, 44.422 · versículo 2
  • Chaldea · 30.962, 46.104 · versículo 4

Solo aparecen lugares identificados con alta confianza (90 % o más según las fuentes académicas reunidas por OpenBible). Mapa de la época: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; mapa actual: © colaboradores de OpenStreetMap; lugares: OpenBible.info (CC BY 4.0).

Créditos y licencia de esta traducción
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Fuente: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Habla con nosotros

Cuéntanos desde dónde lees, cómo te ha ayudado la Biblia o qué podemos mejorar. Leemos todos los mensajes.