Nations Bible

Colosenses 2

Londona Biblio · Toca un versículo para ver sus referencias cruzadas.

1Mi volas do, ke vi sciu, kiel grandan klopodon mi havas pro vi, kaj pro tiuj en Laodikea, kaj pro ĉiuj, kiuj ne vidis mian vizaĝon en la karno; 2por ke iliaj koroj konsoliĝu, dum ili kunkroĉiĝas en amo, kaj al ĉia riĉeco de la plena certiĝo de kompreno, por ke ili sciu la misteron de Dio, Kriston, 3en kiu estas kaŝitaj ĉiuj trezoroj de saĝeco kaj de scio. 4Tion mi diras, por ke neniu vin trompu per parola allogeco. 5Ĉar kvankam mi laŭ karno forestas, tamen laŭ spirito mi estas kun vi, ĝojante kaj vidante vian ordon kaj la firmecon de via fido al Kristo.

6Kiel do vi ricevis Kriston Jesuon, la Sinjoron, tiel vi iradu en li, 7enradikigite kaj konstruite en li, kaj firmigite en la fido, kiel vi estas instruitaj, kun abundo da dankesprimo.

8Gardu vin, ke neniu prirabu vin per filozofio kaj vanta trompo, laŭ la tradicio de homoj, laŭ la elementoj de la mondo, kaj ne laŭ Kristo; 9ĉar en li korpe loĝas la tuta pleneco de la Dieco, 10kaj vi estas plenigitaj en li, kiu estas la kapo de ĉia estreco kaj aŭtoritato; 11en kiu ankaŭ vi cirkumcidiĝis per cirkumcido ne manfarita, en la demeto de la korpo de la karno, en la cirkumcido de Kristo; 12enterigite kun li en bapto, en kiu ankaŭ vi estas kunlevitaj per la fido al la energio de Dio, kiu lin levis el la mortintoj. 13Kaj vin, kiuj estis malvivaj per viaj eraroj kaj la necirkumcido de via karno, Li vivigis kun li, pardoninte al ni ĉiujn erarojn; 14elviŝinte la dekreton kontraŭ ni en ordonoj skribitan, kiu estis al ni malfavora, kaj li forprenis ĝin el la mezo, najlinte ĝin al la kruco; 15kaj foriginte de si la estrecojn kaj la aŭtoritatojn, parade malkaŝis ilin, triumfante super ili en ĝi.

16Neniu do vin juĝu pri manĝaĵo, aŭ trinkaĵo, aŭ rilate al festo, aŭ novmonato, aŭ sabato; 17kiuj estas ombro de la estontaĵoj, sed la korpo apartenas al Kristo. 18Neniu forrabu de vi vian premion per memvola humileco kaj kulto de la anĝeloj, entrudante sin en tion, kion li ne vidis, vante blovoŝvelinte per sia karna menso, 19kaj ne tenante sin al la Kapo, el kiu la tuta korpo, per la artikoj kaj ligiloj provizita kaj kunigita, kreskas laŭ la kreskigo de Dio.

20Se vi mortis kun Kristo for de la elementoj de la mondo, kial, kiel vivantaj en la mondo, vi submetiĝas al dekretoj: 21Ne tuŝu, ne gustumu, ne palpu, 22pri ĉio, kio pereas per la uzado, laŭ la ordonoj kaj doktrinoj de homoj? 23Ĉio tio havas ŝajnon de saĝeco en volokulto kaj humileco kaj severeco rilate al la korpo, sed ne en ia valoro por plensatigo de la karno.

Ilustración artística: una interpretación, no un registro histórico.

¿Sabías que…?

Plenitud en Cristo, no una enseñanza vacía

  • El autor dice que está luchando por los lectores, por los que están en Laodicea y por todos los que nunca lo han encontrado cara a cara. Laodicea estaba en la frontera entre Frigia y Lidia, a orillas del Lico, a unas cuarenta millas al este de Éfeso, y era una de las ciudades más importantes y prósperas de Asia Menor.Fuentes: el propio texto bíblico · Laodicea
  • Les advierte que no se dejen llevar cautivos por la filosofía y un engaño vacío, basados en la tradición humana y en las fuerzas espirituales del mundo, ni que se dejen engañar por una retórica suave.Fuentes: el propio texto bíblico
  • El capítulo también dice que no deben permitir que nadie los juzgue por lo que comen o beben, ni por una fiesta, una luna nueva o un sábado —cosas que el texto llama sombra de lo que había de venir— y que deben resistir la falsa humildad, el culto a los ángeles y las reglas contra manejar, gustar y tocar, fundadas en mandatos humanos.Fuentes: el propio texto bíblico

Notas escritas con ayuda de IA a partir de fuentes abiertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, dominio público) y revisadas antes de publicarse.

Lugares de este capítulo

  • Laodicea · Hoy: Laodicea on the Lycus · 37.836, 29.108 · versículo 1

Solo aparecen lugares identificados con alta confianza (90 % o más según las fuentes académicas reunidas por OpenBible). Mapa de la época: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; mapa actual: © colaboradores de OpenStreetMap; lugares: OpenBible.info (CC BY 4.0).

Créditos y licencia de esta traducción
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Fuente: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Habla con nosotros

Cuéntanos desde dónde lees, cómo te ha ayudado la Biblia o qué podemos mejorar. Leemos todos los mensajes.