Hechos 20
Londona Biblio · Toca un versículo para ver sus referencias cruzadas.
1Kaj kiam la tumulto ĉesiĝis, Paŭlo, veniginte al si kaj admoninte la disĉiplojn, adiaŭis ilin, kaj foriris, por iri en Makedonujon. 2Kaj trairinte tiujn regionojn, kaj per multaj paroloj kuraĝiginte la tieulojn, li venis en Grekujon. 3Kaj pasiginte tie tri monatojn, post konspiro farita de la Judoj kontraŭ li, kiam li volis ŝipiri al Sirio, li decidis reveni tra Makedonujo. 4Kaj ĝis Azio akompanis lin Sopater el Berea, la filo de Pirho; kaj el la Tesalonikanoj, Aristarĥo kaj Sekundo; kaj Gajo el Derbe, kaj Timoteo; kaj Tiĥiko kaj Trofimo, Azianoj. 5Sed ĉi tiuj, antaŭirinte, atendis nin en Troas. 6Kaj ni ŝipiris de Filipi post la tagoj de macoj, kaj alvenis al ili en Troas post kvin tagoj, kaj tie ni restis sep tagojn.
7Kaj en la unua tago de la semajno, kiam ni kunvenis, por dispecigi panon, Paŭlo paroladis al ili, intencante foriri en la sekvanta tago; kaj li daŭrigis sian paroladon ĝis noktomezo. 8Kaj estis multaj lumiloj en la supra ĉambro, kie ni kunvenis. 9Kaj sur la fenestro sidis junulo, nomata Eŭtiĥo, premegata de profunda dormo; kaj dum Paŭlo ankoraŭ longe paroladis, tiu, venkite de la dormo, falis malsupren de la tria etaĝo, kaj estis levita malviva. 10Kaj Paŭlo malsupreniris, kaj falis sur lin, kaj ĉirkaŭpreninte lin, diris: Ne maltrankviliĝu; ĉar lia vivo estas en li. 11Kaj suprenirinte, kaj dispeciginte la panon, kaj manĝinte, kaj parolinte kun ili longe, ĝis la tagiĝo, fine li foriris. 12Kaj ili alkondukis la knabon vivantan, kaj multe konsoliĝis.
13Sed ni, irinte pli frue al la ŝipo, ekveturis al Asos, por tie enŝipigi Paŭlon; ĉar tiel li aranĝis, intencante mem piediri. 14Kaj kiam li renkontis nin en Asos, ni enŝipigis lin, kaj venis al Mitilene. 15Kaj de tie ŝipirinte, ni alvenis la sekvantan tagon kontraŭ Ĥios; kaj la duan tagon ni atingis Samoson; kaj la trian tagon ni alvenis en Mileton. 16Ĉar Paŭlo decidis preterveturi Efeson, por ne perdi tempon en Azio; ĉar li rapidis, por esti en Jerusalem, se li nur povos, en la Pentekosta tago.
17Kaj de Mileto li sendis al Efeso, kaj alvokis al si la presbiterojn de la eklezio. 18Kaj kiam ili alvenis, li diris al ili:
Vi mem scias de post la tago, kiam mi unue enpaŝis en Azion, kiamaniere mi kondutis inter vi dum la tuta tempo, 19servante la Sinjoron kun ĉia humileco, kaj ĉe larmoj kaj ĉe tentoj, kiuj okazis al mi per la konspiroj de la Judoj; 20kaj ke mi ne hezitis deklari al vi ĉion utilan, instruante vin publike, kaj de domo al domo, 21ateston farante al Judoj kaj Grekoj pri pento antaŭ Dio kaj pri fido al nia Sinjoro Jesuo Kristo. 22Kaj nun jen, enkatenite en spirito, mi iras al Jerusalem, ne sciante, kio okazos al mi tie, 23krom tio, ke la Sankta Spirito atestas al mi en ĉiu urbo, dirante, ke katenoj kaj afliktoj min atendas. 24Sed mi taksas je nenio mian vivon kiel al mi mem karan, se nur mi povos plenumi mian kuradon, kaj la komision, kiun mi ricevis de la Sinjoro Jesuo, atesti la evangelion de la graco de Dio. 25Kaj nun jen mi scias, ke vi ĉiuj, inter kiuj mi iradis, predikante la regnon, ne plu vidos mian vizaĝon. 26Tial mi atestas al vi hodiaŭ, ke mi estas pura pri la sango de ĉiuj homoj. 27Ĉar mi ne hezitis anonci al vi la tutan intencon de Dio. 28Gardu vin kaj la tutan gregon, en kiu la Sankta Spirito faris vin episkopoj, por nutri la eklezion de Dio, kiun li aĉetis per sia propra sango. 29Mi scias, ke post mia foriro eniros inter vi kruelaj lupoj, ne lasante la gregon sendifekta; 30kaj eĉ el inter vi mem leviĝos viroj perverse parolantaj, por forlogi post si la disĉiplojn. 31Tial gardu vin, memorante, ke dum tri jaroj mi ne ĉesis admoni ĉiun nokte kaj tage kun larmoj. 32Kaj nun mi vin rekomendas al Dio kaj al la vorto de Lia graco, kiu povas vin edifi kaj doni al vi la heredon inter ĉiuj sanktigitoj. 33Mi ne deziras ies arĝenton, nek oron, nek vestaron. 34Vi mem scias, ke ĉi tiuj manoj servadis al miaj bezonoj kaj al miaj kunuloj. 35En ĉio mi montris al vi, ke tiel laborante, vi devas helpi la malfortulojn, kaj memori la vortojn de la Sinjoro Jesuo, kiujn li mem diris: Pli feliĉe estas doni, ol ricevi.
36Kaj tiel dirinte, li genuiĝis, kaj preĝis kun ili ĉiuj. 37Kaj ĉiuj ploregis, kaj falis sur la kolon de Paŭlo kaj lin kisis, 38malĝojante precipe pro la vorto, kiun li diris, ke ili ne plu vidos lian vizaĝon. Kaj ili akompanis lin ĝis la ŝipo.

¿Sabías que…?
Despedida camino a Jerusalén
- Al salir de Troas, Pablo envió a sus compañeros por delante en el barco y caminó hasta Assos por el camino romano. Assos era un puerto de la Asia proconsular, en Misia, en la costa norte del golfo de Adramitio; el trayecto a pie era de unas 20 millas, el de mar de unas 30, y la isla de Lesbos quedaba a unas 7 millas de la costa.Fuentes: el propio texto bíblico · Assos
- Pablo pasó de largo frente a Éfeso para no demorarse en la provincia de Asia —la provincia romana del oeste de Asia Menor, cuya capital era Éfeso—, porque esperaba, si era posible, llegar a Jerusalén para el día de Pentecostés. Se detuvo en Mileto, un puerto y la antigua capital de Jonia, a unas 36 millas al sur de Éfeso, y mandó llamar a los ancianos de la iglesia de Éfeso.Fuentes: el propio texto bíblico · Asia · Miletus
- Siete hombres viajaban con él: Sópater de Berea, Aristarco y Segundo de Tesalónica, Gayo de Derbe, Timoteo, y Tíquico y Trófimo de Asia. Aristarco, de Tesalónica, más tarde compartió el encarcelamiento de Pablo en Roma, y Trófimo, efesio, lo acompañó en esta parte del viaje y estuvo con él en Jerusalén.Fuentes: el propio texto bíblico · Aristarchus · Trophimus
Notas escritas con ayuda de IA a partir de fuentes abiertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, dominio público) y revisadas antes de publicarse.
Lugares de este capítulo
- Macedonia · 41.600, 22.540 · versículos 1, 3, 6
- Greece · 37.972, 23.727 · versículo 2
- Syria · Hoy: Syria 2 · 33.511, 36.306 · versículo 3
- Asia · 38.400, 28.300 · versículos 4, 16, 18
- Berea · Hoy: Veria · 40.518, 22.200 · versículo 4
- Thessalonica · Hoy: Thessaloniki · 40.638, 22.946 · versículo 4
- Troas · Hoy: Alexandria Troas · 39.752, 26.159 · versículos 5, 6
- Philippi · 41.012, 24.285 · versículo 6
- Assos · 39.491, 26.337 · versículos 13, 14
- Mitylene · Hoy: ancient theater at Mitylene · 39.110, 26.547 · versículo 14
- Chios · 38.373, 26.137 · versículo 15
- Miletus · 37.531, 27.276 · versículos 15, 17
- Samos · 37.750, 26.833 · versículo 15
- Trogyllium · Hoy: Cape Mycale · 37.659, 27.003 · versículo 15
- Ephesus · 37.939, 27.341 · versículos 16, 17
- Jerusalem · 31.777, 35.234 · versículos 16, 22
Solo aparecen lugares identificados con alta confianza (90 % o más según las fuentes académicas reunidas por OpenBible). Mapa de la época: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; mapa actual: © colaboradores de OpenStreetMap; lugares: OpenBible.info (CC BY 4.0).
Créditos y licencia de esta traducción
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Fuente: http://ebible.org/epo/ · eBible.org