Nations Bible

2 Timoteo 2

Londona Biblio · Toca un versículo para ver sus referencias cruzadas.

1Vi do, mia filo, fortikiĝu en la graco, kiu estas en Kristo Jesuo. 2Kaj kion vi de mi aŭdis inter multaj atestantoj, tion transdonu al fidelaj homoj, kompetentaj instrui ankaŭ aliajn. 3Vi do elportu suferojn, kiel bona militisto de Jesuo Kristo. 4Neniu militanto sin implikas en la aferojn de ĉi tiu vivo; por ke li plaĉu al sia varbinto. 5Kaj se iu konkuras kiel atleto, li ne estas kronata, se li ne laŭregule konkuris. 6La laboranta terkultivisto devas la unua partopreni en la fruktoj. 7Konsideru tion, kion mi diras; ĉar la Sinjoro donos al vi komprenon pri ĉio. 8Memoru Jesuon Kriston, levitan el la mortintoj, el la idaro de David, laŭ mia evangelio; 9en ĝi mi elportas suferadon ĝis ligiloj, kiel krimulo, sed la vorto de Dio ne estas ligita. 10Tial mi suferas ĉion pro la elektitoj, por ke ili ankaŭ atingu la en Kristo Jesuo savon kun gloro eterna. 11Fidinda estas la diro: Ĉar se ni mortis kun li, ni ankaŭ vivos kun li; 12se ni suferas, ni ankaŭ reĝos kun li; se ni malkonfesos lin, li ankaŭ nin malkonfesos; 13se ni malfidas, li restas fidela; ĉar li ne povas malkonfesi sin mem.

14Memorigu ilin pri tio, admonante ilin antaŭ la Sinjoro, ke ili ne vortobatalu, kio estas neniel utila, kun risko de ŝancelo por la aŭdantoj. 15Klopodu prezenti vin ĉe Dio kiel aprobita, laboranto senriproĉa, ĝuste pritaksante la vorton de la vero. 16Sed evitu profanajn babiladojn; ĉar ili iros antaŭen al pli multe da malpieco, 17kaj ilia parolo dismordos kiel gangreno; el kiuj estas Himeneo kaj Fileto, 18kiuj pri la vero eraris, dirante, ke la releviĝo estas jam pasinta; kaj ili renversas la fidon de kelkaj. 19Tamen la firma fundamento de Dio staras, havante la jenan sigelon: La Sinjoro konas tiujn, kiuj estas liaj, kaj: Foriru de maljusteco ĉiu, kiu nomas la nomon de la Sinjoro. 20Sed en granda domo estas vazoj ne nur oraj kaj arĝentaj, sed ankaŭ lignaj kaj argilaj, kaj unuj por honoro kaj aliaj por malhonoro. 21Se do iu purigos sin de ĉi tiuj, li estos vazo por honoro, sanktigita, taŭga por la mastro, pretigita por ĉiu bona laboro. 22Sed forkuru de junulaj voluptoj, kaj sekvu justecon, fidon, amon, pacon, kune kun tiuj, kiuj vokas la Sinjoron el pura koro. 23Sed malsaĝajn kaj neklerajn demandojn evitu, sciante, ke ili naskas malpacojn. 24Kaj la servisto de la Sinjoro devas ne malpaci, sed esti afabla al ĉiuj, instruema, tolerema, 25en humileco instruante tiujn, kiuj kontraŭstaras; eble Dio donos al ili penton, por ke ili venu al scio de la vero, 26kaj por ke ili sobraj eliĝu el la kaptilo de la diablo, kaptite de li, por plenumi lian volon.

Ilustración artística: una interpretación, no un registro histórico.

¿Sabías que…?

Un maestro fiel bajo presión

  • Este capítulo advierte que la charla de Himeneo y Fileto se extiende como gangrena: se han desviado de la verdad al decir que la resurrección ya ocurrió, y así socavan la fe de algunos. El Easton's Bible Dictionary (1897) sitúa a Fileto, con Himeneo, en Éfeso, y describe esa afirmación, de que la resurrección ya había pasado, como una herejía gnóstica sostenida por los nicolaítas.Fuentes: el propio texto bíblico · Philetus
  • El autor pide que se recuerde a Jesucristo resucitado de entre los muertos y descendiente de David, el mensaje que él llama su evangelio. El Easton's Bible Dictionary (1897) describe a David como el octavo y más joven hijo de Isaí, ciudadano de Belén, cuyo trabajo inicial era cuidar las ovejas de su padre en las tierras altas de Judá.Fuentes: el propio texto bíblico · David
  • El servicio fiel se ilustra con tres imágenes: un soldado que evita los asuntos civiles para agradar a quien lo reclutó; un competidor que solo recibe la corona si compite según las reglas; y un agricultor trabajador, que debe ser el primero en participar de la cosecha. El autor también dice que sufre encadenado como un criminal, pero insiste en que la palabra de Dios no puede ser encadenada.Fuentes: el propio texto bíblico

Notas escritas con ayuda de IA a partir de fuentes abiertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, dominio público) y revisadas antes de publicarse.

Créditos y licencia de esta traducción
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Fuente: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Habla con nosotros

Cuéntanos desde dónde lees, cómo te ha ayudado la Biblia o qué podemos mejorar. Leemos todos los mensajes.