Nations Bible

2 Tesalonicenses 3

Londona Biblio · Toca un versículo para ver sus referencias cruzadas.

1Fine, fratoj, preĝu por ni, ke la vorto de la Sinjoro disvastiĝu kaj estu glorata, kiel ankaŭ ĉe vi; 2kaj ke ni forsaviĝu de senprudentaj kaj malbonaj homoj; ĉar ne ĉe ĉiuj estas la fido. 3Sed fidela estas la Sinjoro, kiu vin fortikigos kaj vin defendos kontraŭ la malbonulo. 4Sed ni fidas la Sinjoron rilate vin, ke vi faras kaj faros tion, kion ni ordonas. 5Kaj la Sinjoro direktu viajn korojn en la amon al Dio kaj en la paciencon de Kristo.

6Ni ordonas al vi, fratoj, en la nomo de la Sinjoro Jesuo Kristo, ke vi vin apartigu for de ĉiu frato, kiu iradas senorde kaj ne laŭ la tradicio, kiun oni ricevis de ni. 7Ĉar vi mem scias, kiel vi devas nin imiti; ĉar ni ne kondutis senorde inter vi; 8nek manĝis panon donace de iu, sed per laboro kaj penado, nokte kaj tage laborante, por ke ni ne fariĝu ŝarĝo por iu el vi; 9ne kvazaŭ ni ne havus tian rajton, sed por estigi nin ekzemplo antaŭ vi, ke vi nin imitu. 10Ĉar eĉ kiam ni estis ĉe vi, la jenon ni ordonis al vi: Se iu ne volas labori, tiu ankaŭ ne manĝu. 11Ĉar ni aŭdas, ke inter vi iradas senorde kelkaj, kiuj tute ne laboras, sed en ĉies aferojn sin enŝovas. 12Tiajn ni ordonas kaj admonas pro la Sinjoro Jesuo Kristo, ke kviete ili laboru kaj manĝu sian propran panon. 13Sed vi, fratoj, ne laciĝu en bonfarado. 14Sed se iu ne obeos al la parolo de ĉi tiu nia epistolo, rimarku tiun, kaj ne estu por li kamaradoj, por ke li hontiĝu. 15Tamen ne rigardu lin kiel malamikon, sed admonu lin kiel fraton.

16La Sinjoro de paco mem donu al vi pacon ĉiutempe kaj ĉiumaniere. La Sinjoro estu kun vi ĉiuj.

17La saluto de mi, Paŭlo, per mia propra mano, kiu estas la signo en ĉiu epistolo; tiel mi skribas. 18La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi ĉiuj.

Ilustración artística: una interpretación, no un registro histórico.

¿Sabías que…?

Trabajo, advertencia y la mano de Pablo

  • Quienes envían la carta cuentan que, mientras estaban con los lectores, no comían la comida de nadie sin pagarla. Trabajaban noche y día, con esfuerzo y fatiga, para no ser una carga, y se ofrecieron como ejemplo a imitar, aunque dicen que no les faltaba el derecho a ser sostenidos.Fuentes: el propio texto bíblico
  • También recuerdan la orden que dieron entonces: quien no quiera trabajar, que no coma. La carta dice que algunos llevaban una vida desordenada, ajena a la tradición recibida de quienes escriben, y no hacían nada más que entrometerse en la vida ajena; a esas personas se les exhorta a trabajar en silencio y ganarse su propio sustento.Fuentes: el propio texto bíblico
  • A quien no obedece la carta hay que tenerlo en cuenta y no asociarse con él, para que sienta vergüenza, pero advertirlo como a un hermano y no tratarlo como a un enemigo. El saludo final se presenta como escrito de puño y letra de Pablo, la marca que usa en cada carta y la manera en que escribe.Fuentes: el propio texto bíblico

Notas escritas con ayuda de IA a partir de fuentes abiertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, dominio público) y revisadas antes de publicarse.

Créditos y licencia de esta traducción
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Fuente: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Habla con nosotros

Cuéntanos desde dónde lees, cómo te ha ayudado la Biblia o qué podemos mejorar. Leemos todos los mensajes.