2 Corintios 6
Londona Biblio · Toca un versículo para ver sus referencias cruzadas.
1Kaj kunlaborante kun li, ni petegas ankaŭ, ke vi ne vane akceptu la gracon de Dio 2(ĉar Li diris:
En tempo de favoro Mi aŭskultis vin,
Kaj en tago de savo Mi helpis vin;
jen nun la tempo de favoro; jen nun la tago de savo); 3ni donu en nenio okazon por maledifo, por ke oni ne kulpigu nian administradon; 4sed en ĉio ni aprobigu nin, kiel servantoj de Dio, en multa pacienco, en suferoj, en afliktoj, en malfacilaĵoj, 5en batovundoj, en malliberigoj, en tumultoj, en laboroj, en maldormoj, en malsatoj, 6en ĉasteco, en sciado, en pacienco, en afableco, en Spirito Sankta, en amo senhipokrita, 7en la vorto de vero, en la potenco de Dio; per la armaĵo de justeco dekstre kaj maldekstre, 8per gloro kaj malgloro, per malbonfamo kaj bonfamo; kiel trompantoj, tamen veraj; 9kiel nekonataj, tamen bone konataj; kiel mortantaj, kaj jen ni vivas; kiel pune korektataj, tamen ne mortigataj; 10kiel dolorplenaj, tamen ĉiam ĝojantaj; kiel malriĉaj, tamen multajn riĉigantaj; kiel nenion havantaj, tamen posedantaj ĉion.
11Nia buŝo estas malfermita al vi, ho Korintanoj, nia koro estas plivastigita. 12Vi ne estas malvastigitaj en ni, sed vi estas malvastigitaj en viaj propraj internaĵoj. 13Pro rekompenco samspeca do (mi parolas kiel al infanoj) vi ankaŭ estu plivastigitaj.
14Ne estiĝu kunjuguloj maltaŭge kun nekredantoj; ĉar kian partoprenon havas justeco kun maljusteco? aŭ kian komunaĵon havas lumo kun mallumo? 15Kaj kian akordon havas Kristo kun Belial? aŭ kian kunecon havas kredanto kun nekredanto? 16Kaj kian konsenton havas templo de Dio kun idoloj? ĉar ni estas templo de Dio vivanta; kiel diris Dio: Mi loĝos inter ili, kaj Mi iros inter ili; kaj Mi estos ilia Dio, kaj ili estos Mia popolo. 17Tial
Eliru el inter ili, kaj estu apartaj,
diras la Eternulo,
Kaj ne tuŝu malpuraĵon;
Kaj Mi vin akceptos,
18Kaj Mi estos por vi Patro,
Kaj vi estos Miaj filoj kaj filinoj,
diras la Eternulo Plejpotenca.

¿Sabías que…?
Corazones abiertos en el día de la salvación
- El capítulo exhorta a sus oyentes a no recibir en vano la gracia de Dios. Cita a Dios diciendo que los oyó en el tiempo favorable y los ayudó en el día de la salvación, y aplica esas palabras de inmediato: ahora es el tiempo favorable, y ahora es el día de la salvación.Fuentes: el propio texto bíblico
- Quienes hablan se recomiendan como siervos de Dios por su gran perseverancia en aflicciones, privaciones y calamidades, en golpes, prisiones y tumultos, y en trabajo, noches sin dormir y hambre, así como en pureza, conocimiento, paciencia, bondad, el Espíritu Santo y amor sincero. Hablan también de armas de justicia en la mano derecha y en la izquierda, y de contrastes marcados: muriendo, pero aún viviendo; castigados, pero no muertos; pobres, pero enriqueciendo a muchos; sin tener nada, pero poseyéndolo todo.Fuentes: el propio texto bíblico
- Hablan con franqueza a los corintios, diciendo que sus propios corazones están abiertos de par en par, mientras el afecto de los corintios está restringido, y, como un intercambio justo, les piden, como a hijos, que también abran sus corazones. Les advierten que no se unan en yugo desigual con los incrédulos, contrastando la justicia con la maldad, la luz con las tinieblas, Cristo con Belial, el creyente con el incrédulo y el templo de Dios con los ídolos. El capítulo dice que somos el templo del Dios vivo e incluye el llamado del Señor a salir de en medio de ellos, separarse y no tocar cosa impura.Fuentes: el propio texto bíblico
Notas escritas con ayuda de IA a partir de fuentes abiertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, dominio público) y revisadas antes de publicarse.
Créditos y licencia de esta traducción
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Fuente: http://ebible.org/epo/ · eBible.org