Nations Bible

2 Corintios 10

Londona Biblio · Toca un versículo para ver sus referencias cruzadas.

1Mi mem, Paŭlo, petegas vin pro la mildeco kaj dolĉanimeco de Kristo, mi, kiu en via ĉeesto estas humila inter vi, sed, forestante, tre kuraĝas rilate al vi: 2mi mem petegas vin, ke ĉeestante, mi ne kuraĝu per la insisteco, per kiu mi bontrovas kuraĝi kontraŭ iuj, kiuj rigardas nin kiel laŭkarne iradantajn. 3Ĉar kvankam ni iradas en karno, tamen ni ne militadas laŭ karno 4(ĉar la iloj de nia militado estas ne laŭkarnaj, sed potencaj antaŭ Dio por la deĵetado de fortikaĵoj); 5deĵetante diskutojn, kaj ĉian altaĵon levatan kontraŭ la scio konforma al Dio, kaj ekkaptante ĉiun penson al la obeo al Kristo, 6kaj starante pretaj puni ĉian malobeon, tuj kiam via obeo plenumiĝos. 7Vi rigardas la aferojn antaŭ via vizaĝo. Se iu fidas en si mem, ke li apartenas al Kristo, li denove pripensu en si mem, ke kiel li apartenas al Kristo, tiel same ankaŭ ni. 8Ĉar eĉ se mi fierus iom supermezure pri nia aŭtoritato (kiun donis la Sinjoro, por vin edifi, kaj ne por vin deĵeti), mi ne hontus; 9por ke ne ŝajnu, kvazaŭ mi volus timigi vin per miaj leteroj. 10Ĉar, oni diras, liaj leteroj estas gravaj kaj fortaj; sed lia korpa aspekto estas malforta, kaj lia parolo malŝatinda. 11Tiu homo konsideru, ke kiaj, forestante, ni estas per leteroj, tiaj, ĉeestante, ni estas ankaŭ per agado. 12Ĉar ni ne kuraĝas nin interkalkuli aŭ kompari kun iuj el la sin rekomendantaj; ĉar ili estas neprudentaj, mezurante sin laŭ si mem kaj komparante sin al si mem. 13Sed ni fieros ne pretermezure, sed laŭ la amplekso de la mezurilo, kiun Dio destinis al ni, por mezuri, por atingi eĉ ĝis vi. 14Ĉar ni ne tro etendas nin, kvazaŭ ni ne atingus ĝis vi; ĉar ni jam venis ĝis vi en la evangelio de Kristo, 15ne fierante pretermezure, nome en laboroj malpropraj, sed esperante, ke dum kreskos via fido, ni kreskos en vi laŭ nia mezurilo ĝis plua abundo, 16por prediki la evangelion ĝis la regionoj preter vi, kaj ne fieri pri malpropra mezurilo rilate al aferoj jam faritaj. 17Sed kiu fieras, tiu fieru en la Eternulo. 18Ĉar ne tiu, kiu sin mem rekomendas, estas akceptata, sed tiu, kiun rekomendas la Sinjoro.

Ilustración artística: una interpretación, no un registro histórico.

¿Sabías que…?

Cartas, presencia y una guerra que no es de este mundo

  • Algunas personas juzgaban a Pablo por la apariencia y por su manera de hablar. Admitían que sus cartas eran pesadas y enérgicas, pero decían que su presencia física no impresionaba y que su hablar no tenía valor. Él responde que lo que es en las cartas cuando está ausente, lo será también en sus acciones cuando esté presente.Fuentes: el propio texto bíblico
  • Describe el conflicto en términos militares, pero no como una lucha ordinaria. Vivir en la carne, dice, no significa hacer la guerra según la carne. Las armas de las que habla no son las del mundo; tienen poder divino para derribar fortalezas, deshacer argumentos y toda pretensión levantada contra el conocimiento de Dios, y llevar todo pensamiento a la obediencia a Cristo.Fuentes: el propio texto bíblico
  • Pablo no quiere gloriarse más allá del campo de influencia que Dios le ha asignado, un campo que ya incluye a sus lectores, pues fue el primero en llegar a ellos con el evangelio de Cristo. Quien se gloríe, dice, debe gloriarse en el Señor; la aprobación no es de quien se recomienda a sí mismo, sino de aquel a quien el Señor recomienda.Fuentes: el propio texto bíblico

Notas escritas con ayuda de IA a partir de fuentes abiertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, dominio público) y revisadas antes de publicarse.

Lugares de este capítulo

  • Corinth · 37.906, 22.879 · versículo 14

Solo aparecen lugares identificados con alta confianza (90 % o más según las fuentes académicas reunidas por OpenBible). Mapa de la época: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; mapa actual: © colaboradores de OpenStreetMap; lugares: OpenBible.info (CC BY 4.0).

Créditos y licencia de esta traducción
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Fuente: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Habla con nosotros

Cuéntanos desde dónde lees, cómo te ha ayudado la Biblia o qué podemos mejorar. Leemos todos los mensajes.