2 Crónicas 27
Londona Biblio · Toca un versículo para ver sus referencias cruzadas.
1La aĝon de dudek kvin jaroj havis Jotam, kiam li fariĝis reĝo, kaj dek ses jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jeruŝa, filino de Cadok. 2Li agadis bone antaŭ la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro Uzija; sed li ne eniris en la templon de la Eternulo; kaj la popolo ĉiam ankoraŭ pekadis. 3Li konstruis la supran pordegon de la domo de la Eternulo, kaj ĉe la muro de Ofel li multe konstruis. 4Li konstruis ankaŭ urbojn sur la monto de Jehuda, kaj en la arbaroj li konstruis kastelojn kaj turojn. 5Li militis kontraŭ la reĝo de la Amonidoj kaj venkis ilin; kaj la Amonidoj donis al li en tiu jaro cent kikarojn da arĝento, dek mil kor’ojn da tritiko, kaj dek mil da hordeo. Tion saman donis al li la Amonidoj ankaŭ en la dua jaro kaj en la tria. 6Jotam fariĝis potenca, ĉar li bone aranĝis siajn vojojn antaŭ la Eternulo, sia Dio. 7La cetera historio de Jotam, ĉiuj liaj militoj kaj liaj vojoj, estas priskribitaj en la libro de la reĝoj de Izrael kaj Judujo. 8La aĝon de dudek kvin jaroj li havis, kiam li fariĝis reĝo, kaj dek ses jarojn li reĝis en Jerusalem. 9Kaj Jotam ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la urbo de David. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Aĥaz.

¿Sabías que…?
El Reinado del Rey Jotán
- Aunque Jotán siguió los buenos ejemplos de su padre Uzías, el texto resalta expresamente que no entró en el templo del Señor, evitando la transgresión presuntuosa que había provocado la lepra de Uzías.Fuentes: el propio texto bíblico · Uzziah · Jotham
- Jotán llevó a cabo importantes obras defensivas, reconstruyendo la Puerta Superior del templo y fortaleciendo el muro de Ofel, la elevación en la ladera sur de la colina del templo entre los valles del Tiropeón y del Cedrón.Fuentes: el propio texto bíblico · Ophel
- Bajo el liderazgo de Jotán, Judá derrotó a los amonitas y los obligó a pagar un tributo anual de cien talentos de plata, diez mil coros de trigo y diez mil coros de cebada durante tres años consecutivos.Fuentes: el propio texto bíblico
Notas escritas con ayuda de IA a partir de fuentes abiertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, dominio público) y revisadas antes de publicarse.
Lugares de este capítulo
- Jerusalem · 31.777, 35.234 · versículos 1, 8
- Ophel · 31.775, 35.236 · versículo 3
- Ammon · 31.955, 35.934 · versículo 5
- City of David · 31.774, 35.236 · versículo 9
Solo aparecen lugares identificados con alta confianza (90 % o más según las fuentes académicas reunidas por OpenBible). Mapa de la época: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; mapa actual: © colaboradores de OpenStreetMap; lugares: OpenBible.info (CC BY 4.0).
Créditos y licencia de esta traducción
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Fuente: http://ebible.org/epo/ · eBible.org