1 Timoteo 5
Londona Biblio · Toca un versículo para ver sus referencias cruzadas.
1Ne riproĉu maljunulon, sed konsilu lin, kiel patron; la pli junajn virojn, kiel fratojn; 2la maljunulinojn, kiel patrinojn; la pli junajn virinojn, kiel fratinojn, kun ĉia ĉasteco. 3Respektu tiujn vidvinojn, kiuj estas efektive vidvinoj. 4Sed se iu vidvino havas filojn aŭ nepojn, ĉi tiuj lernu unue montri piecon ĉe sia propra familio kaj rekompenci siajn gepatrojn; ĉar tio estas akceptebla antaŭ Dio. 5Tiu, kiu estas efektiva vidvino kaj izolitino, apogas sian esperon sur Dion, kaj persistas en petegoj kaj preĝoj nokte kaj tage. 6Sed la voluptamanta, ankoraŭ vivante, malvivas. 7Tion ankaŭ ordonu, por ke ili estu sen riproĉo. 8Sed se iu ne zorgas pri siaj propraj, kaj precipe pri siaj familianoj, tiu malkonfesis la fidon, kaj estas pli malbona ol nekredanto. 9Estu registrata kiel vidvino tiu, kiu havas ne malpli ol sesdek jarojn, estis edzino de unu viro, 10estas bone atestata pri bonfarado, edukis infanojn, gastigis fremdulojn, lavis la piedojn de la sanktuloj, helpis la suferantojn, kaj sekvis ĉian bonfaradon. 11Sed la pli junajn vidvinojn malakceptu; ĉar post kiam ili ekfariĝos luksemaj kontraŭ Kristo, ili deziras edziniĝi, 12meritante kondamnon, ĉar ili vantigis sian unuan fidon. 13Krom tio ili lernas esti senutilaj, rondirante de domo al domo; kaj ne sole senutilaj, sed ankaŭ babilemaj kaj sintrudemaj, parolante nekonvenaĵojn. 14Mi volas do, ke la pli junaj edziniĝu, nasku infanojn, mastrumadu, ne donu al la malamiko pretekston por kalumnio; 15ĉar kelkaj jam turniĝis flanken post Satano. 16Se iu kredantino havas vidvinojn, ŝi helpu ilin, kaj la eklezio ne estu ŝarĝata; por ke ĝi helpu la efektivajn vidvinojn.
17La presbiteroj, kiuj regas bone, estu rigardataj kiel indaj je duobla honoro, precipe tiuj, kiuj laboras super la vorto kaj instruado. 18Ĉar la Skribo diras: Ne fermu la buŝon al bovo draŝanta. Kaj: La laboristo meritas sian salajron. 19Kontraŭ presbitero ne akceptu denuncon krom ĉe du aŭ tri atestantoj. 20La pekintojn riproĉu antaŭ la okuloj de ĉiuj, por ke la ceteraj ankaŭ timu. 21Mi admonas vin antaŭ Dio kaj Kristo Jesuo kaj la elektitaj anĝeloj, ke vi zorgu pri tiuj aferoj sen antaŭjuĝo, farante nenion pro partieco. 22Sur neniun surmetu la manojn tro rapidece, kaj ne estu partoprenanto en la pekoj de aliaj; konservu vin ĉasta. 23Ne plu estu akvotrinkanto, sed uzu iom da vino pro la stomako kaj viaj oftaj malfortoj. 24La pekoj de unuj estas evidentaj, antaŭirantaj al la juĝo; kaj aliajn homojn ili sekvas. 25Tiel same ankaŭ ekzistas bonaj faroj, kiuj estas evidentaj, kaj la alispecaj ne povas esti kaŝitaj.

¿Sabías que…?
El cuidado de las viudas y la honra de los ancianos
- Este capítulo separa a las viudas que están verdaderamente solas de aquellas que todavía tienen hijos o nietos que las cuiden. Una viuda solo debía inscribirse si tenía al menos sesenta años, había sido esposa de un solo hombre y era conocida por buenas obras, como criar hijos, hospedar a extraños, lavar los pies de los santos y socorrer a los afligidos. Las viudas más jóvenes no debían inscribirse; se les aconsejaba casarse, tener hijos y administrar su casa.Fuentes: el propio texto bíblico
- El consejo a las viudas más jóvenes busca negarle al adversario cualquier ocasión de calumnia, y el capítulo señala que algunas ya se han desviado para seguir a Satanás. El nombre Satanás significa adversario o acusador y, en el Nuevo Testamento, se usa de manera intercambiable con Diabolos, o el diablo, más de treinta veces.Fuentes: el propio texto bíblico · Satan
- Los ancianos que dirigen bien son considerados dignos de doble honor, sobre todo los que se esfuerzan en la predicación y la enseñanza. El capítulo apoya eso con dos dichos: no se debe poner bozal al buey mientras trilla el grano, y el obrero es digno de su salario. No se debía admitir una acusación contra un anciano, salvo por el testimonio de dos o tres testigos.Fuentes: el propio texto bíblico
Notas escritas con ayuda de IA a partir de fuentes abiertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, dominio público) y revisadas antes de publicarse.
Créditos y licencia de esta traducción
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Fuente: http://ebible.org/epo/ · eBible.org