1 Tesalonicenses 4
Londona Biblio · Toca un versículo para ver sus referencias cruzadas.
1Fine do, fratoj, ni petegas kaj admonas vin en la Sinjoro Jesuo, ke kiamaniere vi lernis de ni, kiel vi devus iradi kaj plaĉi al Dio (kaj vi ja tiel iradas), tiamaniere vi pli kaj pli abunde agu. 2Ĉar vi scias, kian admonon ni donis al vi en la Sinjoro Jesuo. 3Ĉar jen estas la volo de Dio, via sanktiĝo, ke vi vin detenu de malĉasteco; 4ke ĉiu el vi sciu preni al si sian propran aĵon en sankteco kaj honoro, 5ne en la pasio de volupto, kiel la nacianoj, kiuj ne konas Dion; 6ke neniu peku kaj trompu sian fraton en ĉi tio; ĉar la Eternulo estas venĝanto en ĉio tio, kiel ankaŭ ni antaŭavertis vin kaj atestis. 7Ĉar Dio nin vokis ne por malpureco, sed por sanktiĝo. 8Tiu do, kiu malakceptas, malakceptas ne homon, sed Dion, kiu donas al vi Sian Sanktan Spiriton.
9Sed pri amo al la frataro, vi ne bezonas, ke oni skribu al vi, ĉar vi mem estas instruitaj de Dio ami unu la alian; 10ĉar vi ja tion faras al ĉiuj fratoj, kiuj estas en la tuta Makedonujo. Sed ni admonas vin, fratoj, ke vi amu pli kaj pli abunde, 11kaj ke vi celu esti kvietaj, kaj fari viajn proprajn aferojn, kaj labori per viaj manoj, ĝuste kiel ni al vi ordonis; 12por ke vi iradu konvene antaŭ tiuj, kiuj estas ekstere, kaj por ke nenio al vi manku.
13Sed ni ne volas, fratoj, ke vi ne sciu pri tiuj, kiuj endormiĝis; por ke vi ne malĝoju, kiel la ceteraj, kiuj havas nenian esperon. 14Ĉar se ni kredas, ke Jesuo mortis kaj releviĝis, tiel ankaŭ tiujn, kiuj endormiĝis en Jesuo, Dio venigos kun li. 15Ĉar ni diras al vi per la vorto de la Sinjoro, ke ni, kiuj estos vivaj, restantaj ĝis la alveno de la Sinjoro, tute ne havos lokon antaŭ la endormiĝintoj. 16Ĉar la Sinjoro mem malsupreniros de la ĉielo, kun signalkrio, kun la voĉo de la ĉefanĝelo, kaj kun la trumpeto de Dio; kaj la mortintoj en Kristo leviĝos la unuaj; 17poste ni, kiuj vivas, ankoraŭ restantaj, estos kune kun ili suprenkaptitaj en la nubojn, por renkonti la Sinjoron en la aero; kaj tiel ni estos por ĉiam kun la Sinjoro. 18Tial per tiuj vortoj konsolu unu la alian.

¿Sabías que…?
Santidad, amor y esperanza por los que murieron
- Este capítulo señala que sus lectores ya mostraban amor a todos los hermanos por toda Macedonia. En tiempos del Nuevo Testamento, Macedonia era una provincia romana situada al norte de Grecia, gobernada por un propretor con el título de procónsul. Pablo fue llamado por una visión del "hombre de Macedonia" para predicar el evangelio allí.Fuentes: el propio texto bíblico · Macedonia
- El capítulo habla de los muertos como personas que duermen o se durmieron, y pide a los lectores que no se entristezcan como los demás, que no tienen esperanza. Porque Jesús murió y resucitó, dice el texto, Dios traerá con Jesús a los que durmieron en él; los muertos en Cristo resucitarán primero, y luego los que aún vivan serán arrebatados con ellos en las nubes para encontrarse con el Señor en el aire.Fuentes: el propio texto bíblico
- Se exhorta a los lectores a aspirar a una vida tranquila, a ocuparse de sus propios asuntos y a trabajar con sus propias manos, como ya se les había instruido. El capítulo presenta esto como la manera de comportarse debidamente ante los de afuera y de no depender de nadie.Fuentes: el propio texto bíblico
Notas escritas con ayuda de IA a partir de fuentes abiertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, dominio público) y revisadas antes de publicarse.
Lugares de este capítulo
- Macedonia · 41.600, 22.540 · versículo 10
Solo aparecen lugares identificados con alta confianza (90 % o más según las fuentes académicas reunidas por OpenBible). Mapa de la época: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; mapa actual: © colaboradores de OpenStreetMap; lugares: OpenBible.info (CC BY 4.0).
Créditos y licencia de esta traducción
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Fuente: http://ebible.org/epo/ · eBible.org