1 Tesalonicenses 2
Londona Biblio · Toca un versículo para ver sus referencias cruzadas.
1Ĉar vi mem scias, fratoj, ke nia alveno al vi ne montriĝis senfrukta; 2sed suferinte kaj insultite en Filipi, kiel vi scias, ni kuraĝiĝis en nia Dio prediki al vi la evangelion de Dio meze de granda konflikto. 3Ĉar nia instruado ne devenis de eraro, nek de malpureco, kaj ĝi ne estas kun ruzo; 4sed kiel Dio nin aprobis, por konfidi al ni la evangelion, tiel ni parolas, por plaĉi ne al homoj, sed al Dio, kiu esploras niajn korojn. 5Ĉar, kiel vi scias, ni neniam troviĝis kun vortoj flataj, nek kun avideca preteksto (Dio estas atestanto), 6nek celante homan gloron ĉe vi aŭ ĉe iu alia, kvankam ni povis esti al vi ŝarĝaj, kiel apostoloj de Kristo. 7Sed ni estis mildaj inter vi, kiel vartistino, fleganta siajn proprajn infanojn; 8tiel same ni, sentante por vi koran inklinon, volonte tiam dividus kun vi, ne nur la evangelion de Dio, sed ankaŭ niajn proprajn animojn, ĉar vi fariĝis por ni tre karaj. 9Ĉar vi memoras, fratoj, nian penadon kaj laboregon: nokte kaj tage laborante, por ke ni ne fariĝu ŝarĝo por iu el vi, ni predikadis al vi la evangelion de Dio. 10Vi estas atestantoj, kaj Dio ankaŭ, kiel sankte kaj juste kaj senkulpe ni kondutis ĉe vi kredantoj; 11kiel vi scias, ke por ĉiu el vi ni estis kiel patro ĉe siaj infanoj, vin admonante kaj kuraĝigante, kaj petegante, 12ke vi iradu inde je Dio, kiu vin vokas en Sian regnon kaj gloron.
13Pro ĉi tio ankaŭ ni senĉese dankas Dion, ke ricevinte per nia parolo la vorton de Dio, vi akceptis ne la homan vorton, sed, kiel ĝi vere estas, la Dian vorton, kiu ankaŭ energias en vi, kiuj kredas. 14Ĉar vi, fratoj, fariĝis imitantoj de la eklezioj de Dio en Kristo Jesuo, kiuj estas en Judujo; ĉar tiajn samajn suferojn vi ankaŭ spertis ĉe viaj samlandanoj, kiajn tiuj ĉe la Judoj, 15kiuj mortigis la Sinjoron Jesuo kaj la profetojn, kaj nin elpelis, kaj ne plaĉas al Dio, kaj estas kontraŭuloj al ĉiuj homoj; 16ili malhelpis al ni prediki al la nacianoj, por ke ili saviĝu, por kompletigi ĉiam la sumon de siaj pekoj; kaj sur ilin venis la kolero ĝis ekstrema mezuro.
17Sed, fratoj, ni, senigite je vi dum kelka tempo, persone, ne kore, des pli fervore klopodis vidi vian vizaĝon kun multa sopiro; 18ĉar ni deziris veni al vi; mi, Paŭlo, tion deziris pli ol unufoje; sed malhelpis nin Satano. 19Ĉar kio estas nia espero, aŭ ĝojo, aŭ krono de singratulado? Ĉu ĝi ja ne estas vi, antaŭ nia Sinjoro Jesuo Kristo ĉe lia alveno? 20Ĉar vi estas nia gloro kaj nia ĝojo.

¿Sabías que…?
Ministerio, sufrimiento y un regreso impedido
- Pablo recuerda a los lectores que él y sus compañeros ya habían soportado sufrimiento y un trato vergonzoso en Filipos y, aun así, tuvieron valor para anunciar el evangelio a pesar de una fuerte oposición. Filipos, antes llamada Crénides, era la capital de la provincia de Macedonia; Filipo de Macedonia fortificó la antigua ciudad tracia y le dio su propio nombre, y bajo el emperador Augusto se convirtió en una colonia romana, un asentamiento militar de soldados romanos establecido para controlar el distrito recién conquistado, descrita como una Roma en miniatura.Fuentes: el propio texto bíblico · Philippi
- Pablo dice que intentó volver una y otra vez, pero Satanás se lo impidió, aunque el deseo de ver a los lectores cara a cara se había vuelto aún más intenso. El nombre Satanás significa adversario o acusador, y en el Nuevo Testamento se usa de manera intercambiable con el diablo más de treinta veces.Fuentes: el propio texto bíblico · Satan
- Los lectores son descritos como imitadores de las iglesias de Dios en Judea que están en Cristo Jesús, y sufrieron de parte de sus propios compatriotas lo que aquellas iglesias sufrieron. Bajo los romanos, en el tiempo de Cristo, Judea era la más meridional de las tres divisiones de Palestina y parte de la provincia de Siria, e incluía los territorios de Judá, Benjamín, Dan, Simeón y parte de Efraín.Fuentes: el propio texto bíblico · Judea
Notas escritas con ayuda de IA a partir de fuentes abiertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, dominio público) y revisadas antes de publicarse.
Lugares de este capítulo
Solo aparecen lugares identificados con alta confianza (90 % o más según las fuentes académicas reunidas por OpenBible). Mapa de la época: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; mapa actual: © colaboradores de OpenStreetMap; lugares: OpenBible.info (CC BY 4.0).
Créditos y licencia de esta traducción
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Fuente: http://ebible.org/epo/ · eBible.org