Nations Bible

1 Samuel 31

Londona Biblio · Toca un versículo para ver sus referencias cruzadas.

1Dume la Filiŝtoj batalis kontraŭ Izrael; kaj la Izraelidoj forkuris de la Filiŝtoj kaj falis mortigitaj sur la monto Gilboa. 2Kaj la Filiŝtoj kuratingis Saulon kaj liajn filojn, kaj la Filiŝtoj mortigis Jonatanon kaj Abinadabon kaj Malki-Ŝuan, filojn de Saul. 3La batalo fortiĝis kontraŭ Saul; kaj la arkpafistoj trovis lin, kaj li estis forte vundita de la arkpafistoj. 4Tiam Saul diris al sia armilportisto: Eltiru vian glavon kaj trapiku min per ĝi, por ke ne venu tiuj necirkumciditoj, por trapiki min kaj mokmalhonori min. Sed lia armilportisto ne volis, ĉar li forte timis. Tiam Saul prenis sian glavon kaj faligis sin sur ĝin. 5Kiam lia armilportisto vidis, ke Saul mortis, li ankaŭ faligis sin sur sian glavon kaj mortis kune kun li. 6Tiamaniere mortis Saul kaj liaj tri filoj kaj lia armilportisto kaj ĉiuj liaj viroj en tiu tago kune kun li. 7Kiam la Izraelidoj, kiuj estis transe de la valo kaj transe de Jordan, vidis, ke la Izraelidoj forkuras kaj ke Saul kaj liaj filoj mortis, ili forlasis la urbojn kaj forkuris; kaj venis la Filiŝtoj kaj ekloĝis en ili.

8En la sekvanta tago venis la Filiŝtoj, por senvestigi la mortigitojn; kaj ili trovis Saulon kaj liajn tri filojn falintajn sur la monto Gilboa. 9Tiam ili dehakis lian kapon kaj deprenis liajn armilojn kaj sendis en la landon de la Filiŝtoj ĉirkaŭen, por anonci en la domo de iliaj idoloj kaj al la popolo. 10Kaj ili metis liajn armilojn en la templon de Aŝtar, kaj lian korpon ili pendigis sur la muro de Bet-Ŝan. 11Kiam la loĝantoj de Jabeŝ en Gilead aŭdis pri tio, kion faris la Filiŝtoj al Saul, 12tiam ĉiuj kuraĝuloj leviĝis kaj iris tutan nokton kaj prenis la korpon de Saul kaj la korpojn de liaj filoj de la muro de Bet-Ŝan, kaj venis en Jabeŝon kaj forbruligis ilin tie. 13Kaj ili prenis iliajn ostojn kaj enterigis sub la tamarisko en Jabeŝ, kaj ili fastis dum sep tagoj.

¿Sabías que…?

La muerte de Saúl y el rescate en Bet-sán

  • En el monte Gilboa, Israel sufrió una aplastante derrota contra los filisteos. Saúl y tres de sus hijos —Jonatán, Abinadab y Malquisúa— murieron en el campo de batalla el mismo día, poniendo fin al reinado del primer rey de Israel.Fuentes: el propio texto bíblico · Saul · Jonathan · Mount Gilboa
  • Los filisteos despojaron la armadura de Saúl, la colocaron en el templo de sus ídolos de Astoret, le cortaron la cabeza y colgaron su cuerpo y los de sus hijos en el muro de la ciudad de Bet-sán para proclamar su triunfo.Fuentes: el propio texto bíblico · Beth-shan
  • Al enterarse de lo ocurrido con Saúl, hombres valientes de Jabes de Galaad marcharon toda la noche hacia Bet-sán para recuperar los cuerpos. Los llevaron de vuelta cruzando el Jordán hasta Jabes, donde quemaron los restos, enterraron sus huesos bajo un tamarisco y ayunaron siete días.Fuentes: el propio texto bíblico · Jabesh-gilead · Beth-shan

Notas escritas con ayuda de IA a partir de fuentes abiertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, dominio público) y revisadas antes de publicarse.

Lugares de este capítulo

  • Mount Gilboa · 32.434, 35.414 · versículos 1, 8
  • Jordan · Hoy: Jordan River · 31.761, 35.558 · versículo 7
  • Valley of Jezreel · Hoy: Jezreel Valley · 32.596, 35.242 · versículo 7
  • Philistia · 31.664, 34.546 · versículo 9

Solo aparecen lugares identificados con alta confianza (90 % o más según las fuentes académicas reunidas por OpenBible). Mapa de la época: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; mapa actual: © colaboradores de OpenStreetMap; lugares: OpenBible.info (CC BY 4.0).

Créditos y licencia de esta traducción
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Fuente: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Habla con nosotros

Cuéntanos desde dónde lees, cómo te ha ayudado la Biblia o qué podemos mejorar. Leemos todos los mensajes.