Nations Bible

1 Corintios 3

Londona Biblio · Toca un versículo para ver sus referencias cruzadas.

1Kaj mi, fratoj, ne povis paroli al vi kiel al spirituloj, sed kiel al karnuloj, kiel al infanetoj en Kristo. 2Mi nutris vin per lakto, ne per manĝaĵoj; ĉar vi ankoraŭ tion ne kapablis; kaj eĉ nun vi ne kapablas; 3ĉar vi estas ankoraŭ karnaj; ĉar dum ekzistas inter vi ĵaluzo kaj malpaco, ĉu vi ne estas karnaj kaj iradas laŭ la maniero de homoj? 4Ĉar kiam unu diras: Mi estas de Paŭlo; kaj alia: Mi estas de Apolos; ĉu vi ne estas homoj? 5Kio do estas Apolos? kaj kio estas Paŭlo? Servantoj, per kiuj vi ekkredis; kaj ĉiu, kiel la Sinjoro al li donis. 6Mi plantis, Apolos akvumis; sed Dio kreskigis. 7Tial nek la plantanto estas io, nek la akvumanto; sed Dio, la kreskiganto. 8Sed la plantanto kaj la akvumanto estas unu; sed ĉiu ricevos sian propran rekompencon laŭ sia laboro. 9Ĉar ni estas kunlaborantoj kun Dio: vi estas la kultivotaĵo de Dio, la konstruotaĵo de Dio.

10Laŭ la graco de Dio al mi donita, kiel saĝa majstromasonisto mi metis fundamenton; kaj aliaj surkonstruas. Sed ĉiu zorgu, kiel li surkonstruas. 11Ĉar neniu povas meti alian fundamenton krom tiu, kiu estas metita, tio estas Jesuo Kristo. 12Sed se iu konstruas sur la fundamento oron, arĝenton, multekostajn ŝtonojn, lignon, fojnon, pajlon, 13ĉies laboraĵo evidentiĝos; ĉar la tago ĝin montros, pro tio, ke ĝi estas malkaŝita en fajro; kaj la fajro mem provos ĉies laboraĵon, kia ĝi estas. 14Se restos ies laboraĵo, kiun li surkonstruis, li ricevos rekompencon. 15Se ies laboraĵo forbrulos, li suferos perdon; sed li mem saviĝos; tamen kiel tra fajro.

16Ĉu vi ne scias, ke vi estas templo de Dio kaj ke en vi loĝas la Spirito de Dio? 17Se iu detruas la templon de Dio, tiun detruos Dio; ĉar la templo de Dio estas sankta, kaj vi estas tio.

18Neniu sin trompu. Se iu el vi opinias sin saĝa en ĉi tiu mondo, li fariĝu malsaĝulo, por ke li saĝiĝu. 19Ĉar la saĝeco de ĉi tiu mondo estas malsaĝeco ĉe Dio. Ĉar estas skribite: Li kaptas la saĝulojn per ilia ruzaĵo; 20kaj ankaŭ: La Eternulo scias la pensojn de saĝuloj, ke ili estas vantaj. 21Tial neniu fanfaronu pri homoj. Ĉar ĉio apartenas al vi, 22ĉu Paŭlo, aŭ Apolos, aŭ Kefas, aŭ la mondo, aŭ la vivo, aŭ la morto, aŭ estantaĵoj aŭ estontaĵoj: ĉio apartenas al vi, 23kaj vi al Kristo, kaj Kristo al Dio.

Ilustración artística: una interpretación, no un registro histórico.

¿Sabías que…?

Maestros rivales y el campo de Dios

  • Las frases «Yo soy de Pablo» y «Yo soy de Apolos» se refieren a dos maestros que los corintios conocían. Apolos, un judío de Alejandría descrito como elocuente y versado en las Escrituras, fue a Corinto después de que Aquila y Priscila lo instruyeron más a fondo, y sus seguidores se apegaron mucho a él.Fuentes: el propio texto bíblico · Apollos
  • Pablo convierte el trabajo de ambos en una imagen compartida: él plantó la semilla, Apolos la regó, y Dios la hizo crecer. Los llama siervos por medio de los cuales los corintios creyeron, y colaboradores con un mismo propósito, cada uno recompensado según su propio trabajo.Fuentes: el propio texto bíblico · Apollos
  • Una nota biográfica tradicional dice que Apolos estaba con Pablo en Éfeso cuando se escribió esta carta. Pablo sigue hablando de ambos como siervos y dice a los corintios que dejen de gloriarse en los hombres —Pablo, Apolos o Cefas—, porque los corintios pertenecen a Cristo, y Cristo pertenece a Dios.Fuentes: Apollos · el propio texto bíblico

Notas escritas con ayuda de IA a partir de fuentes abiertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, dominio público) y revisadas antes de publicarse.

Créditos y licencia de esta traducción
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Fuente: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Habla con nosotros

Cuéntanos desde dónde lees, cómo te ha ayudado la Biblia o qué podemos mejorar. Leemos todos los mensajes.