Nations Bible

1 Crónicas 25

Londona Biblio · Toca un versículo para ver sus referencias cruzadas.

1David kaj la militestroj apartigis por la servado filojn de Asaf, de Heman, kaj de Jedutun, kiuj estis inspiritaj por harpoj, psalteroj, kaj cimbaloj. Ili estis kalkulitaj por sia servado: 2el la filoj de Asaf: Zakur, Jozef, Netanja, kaj Aŝarela, filoj de Asaf, sub gvidado de Asaf, kiu kantis ĉe la reĝo. 3De Jedutun, la filoj de Jedutun: Gedalja, Ceri, Jeŝaja, Ĥaŝabja, kaj Matitja, ses, sub gvidado de sia patro Jedutun, kiu ludis inspirite sur harpo, por laŭdi kaj glori la Eternulon. 4De Heman, la filoj de Heman: Bukija, Matanja, Uziel, Ŝebuel, Jerimot, Ĥananja, Ĥanani, Eliata, Gidalti, Romamti-Ezer, Joŝbekaŝa, Maloti, Hotir, kaj Maĥaziot. 5Ĉiuj ili estis filoj de Heman, viziisto de la reĝo koncerne la vortojn de Dio, por levi la kornon. Dio donis al Heman dek kvar filojn kaj tri filinojn. 6Ĉiuj ĉi tiuj estis sub la gvidado de siaj patroj ĉe la kantado en la domo de la Eternulo, kun cimbaloj, psalteroj, kaj harpoj, ĉe la servado en la domo de Dio, sub la gvidado de la reĝo, Asaf, Jedutun, kaj Heman. 7Ilia nombro, kune kun iliaj fratoj, instruitaj por kanti antaŭ la Eternulo, ĉiuj kompetentuloj, estis ducent okdek ok. 8Ili lotis pri la vico de sia deĵorado, la malgrandaj egale kiel la grandaj, kompetentulo egale kiel lernanto. 9La unua loto eliris ĉe Asaf por Jozef; la dua por Gedalja; li kun siaj fratoj kaj siaj filoj estis dek du; 10la tria por Zakur; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 11la kvara por Jicri; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 12la kvina por Netanja; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 13la sesa por Bukija; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 14la sepa por Jeŝarela; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 15la oka por Jeŝaja; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 16la naŭa por Matanja; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 17la deka por Ŝimei; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 18la dek-unua por Azarel; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 19la dek-dua por Ĥaŝabja; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 20la dek-tria por Ŝubael; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 21la dek-kvara por Matitja; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 22la dek-kvina por Jeremot; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 23la dek-sesa por Ĥananja; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 24la dek-sepa por Joŝbekaŝa; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 25la dek-oka por Ĥanani; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 26la dek-naŭa por Maloti; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 27la dudeka por Eliata; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 28la dudek-unua por Hotir; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 29la dudek-dua por Gidalti; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 30la dudek-tria por Maĥaziot; liaj filoj kaj fratoj estis dek du; 31la dudek-kvara por Romamti-Ezer; liaj filoj kaj fratoj estis dek du.

Ilustración artística: una interpretación, no un registro histórico.

¿Sabías que…?

Organización de los Músicos del Templo

  • El ministerio de los músicos levitas bajo Asaf, Hemán y Jedutún se describe como profetizar con arpas, liras y címbalos. Esto refleja una estrecha asociación bíblica entre la ejecución musical, la acción de gracias y la inspiración profética en el culto de Israel.Fuentes: el propio texto bíblico · Asaph (Levite) · Heman
  • Los músicos se organizaron en 24 divisiones de 12 miembros capacitados cada una, sumando un total de 288 cantores e instrumentistas adiestrados. Sus deberes y el orden de servicio se determinaban por sorteo, tratando a jóvenes y ancianos, maestros y alumnos, en igualdad de condiciones.Fuentes: el propio texto bíblico
  • Los líderes de estas familias musicales ejercían destacados papeles espirituales; Asaf y Hemán son identificados como videntes, y la tradición atribuye varios salmos bíblicos directamente a ellos o a sus gremios.Fuentes: el propio texto bíblico · Asaph (Levite) · Heman · Jeduthun (Ethan)

Notas escritas con ayuda de IA a partir de fuentes abiertas (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, dominio público) y revisadas antes de publicarse.

Créditos y licencia de esta traducción
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Fuente: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Habla con nosotros

Cuéntanos desde dónde lees, cómo te ha ayudado la Biblia o qué podemos mejorar. Leemos todos los mensajes.