Nations Bible

Zechariah 9

Londona Biblio · Tap a verse to see its cross-references.

1Profeta vorto de la Eternulo pri la lando Ĥadraĥ kaj pri ĝia ripozejo Damasko (ĉar la Eternulo rigardas ĉiujn homojn, kiel ĉiujn tribojn de Izrael), 2kaj pri Ĥamat, kiu havas sian limon apud ĝi, pri Tiro kaj Cidon, kiuj pensas, ke ili estas tre saĝaj. 3Tiro konstruis al si fortikaĵon, kaj kolektis arĝenton kiel polvon, kaj oron kiel stratan koton; 4sed jen la Sinjoro faros ĝin malriĉa kaj ĵetos en la maron ĝian remparon, kaj ĝi mem estos ekstermita de fajro. 5Aŝkelon tion vidos kaj ektimos, Gaza forte ektremos, ankaŭ Ekron, ĉar ĝia fido kovriĝos per honto; pereos la reĝo de Gaza, kaj Aŝkelon ne plu estos loĝata. 6En Aŝdod loĝos fremduloj, kaj Mi ekstermos la fierecon de Filiŝtujo. 7Mi forigos la sangon el ĝia buŝo kaj la abomenindan manĝaĵon el ĝiaj dentoj, kaj ĝi mem fariĝos apartenaĵo de nia Dio, kaj ĝi estos distrikto de Judujo, kaj Ekron fariĝos kiel la Jebusidoj. 8Mi gardos Mian domon kontraŭ la militistoj, por ke neniu trairu tien kaj reen, kaj ne plu venos al ĝi premanto; ĉar Mi rigardas ĝin nun per Miaj okuloj.

9Ĝoju forte, ho filino de Cion, triumfu, ho filino de Jerusalem: jen via reĝo iras al vi; justa kaj helpema li estas, humila kaj rajdanta sur azeno, sur ido de azenino. 10Ĉar Mi ekstermos ĉarojn ĉe Efraim kaj ĉevalojn en Jerusalem, kaj ekstermita estos milita pafarko; li proklamos pacon al la nacioj, kaj lia regado estos de maro ĝis maro, de la Rivero ĝis la finoj de la tero. 11Kaj pro la sango de via interligo Mi eligos viajn malliberulojn el la senakva kavo. 12Reiru al la fortikaĵo, vi, ligitaj de espero! ĉar hodiaŭ Mi sciigas, ke Mi redonos al vi duoble. 13Mi streĉos al Mi Judujon kiel pafarkon, Mi armos Efraimon, Mi levos viajn filojn, ho Cion, kontraŭ viajn filojn, ho Grekujo, kaj Mi faros vin kiel glavo de heroo. 14La Eternulo aperos super ili, Lia sago elflugos kiel fulmo, la Sinjoro, la Eternulo, ekblovos per trumpeto kaj paŝos en suda ventego. 15La Eternulo Cebaot defendos ilin, kaj ili ekstermos, kaj ili piedpremos la ŝtonojn de la ŝtonĵetiloj; ili trinkos, kaj bruos kvazaŭ de vino; ili pleniĝos kiel porofera kaliko, kiel la anguloj de la altaro. 16Kaj savos ilin la Eternulo, ilia Dio, en tiu tempo, kiel la ŝafojn de Sia popolo; ĉar kiel ŝtonoj de krono ili brilos sur Lia tero. 17Ĉar kiel granda estas Lia boneco, kaj kiel granda estas Lia beleco! Pano vigligos la junulojn, kaj mosto la junulinojn.

Artistic illustration — an interpretation, not a historical record.

Did you know?

Judgment on Nations and the Coming Peaceful King

  • The oracle describes Tyre amassing silver like dust and gold like dirt before its fortifications and wealth are cast into the sea. Historically, Tyre was a dominant Phoenician coastal city whose merchants navigated the Mediterranean and gathered immense commercial wealth from distant colonies into its storehouses.Sources: Tyre · the Bible text itself
  • Zechariah foretells judgment upon Philistine coastal cities including Gaza, Ashkelon, Ashdod, and Ekron, but notes that Ekron would become like a clan in Judah. Ekron was the northernmost of the five major Philistine cities and long stood as a distinct neighboring power before this prophetic vision of assimilation.Sources: Ekron · the Bible text itself
  • The text calls the Daughter of Zion to celebrate the arrival of a righteous king who rides a young donkey and disarms the war chariots and horses of Ephraim and Jerusalem. Zion was the fortified southeastern hill of Jerusalem where David built his citadel, representing the royal center of the nation.Sources: Zion · the Bible text itself

Notes written with AI assistance from open sources (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, public domain) and reviewed before publishing.

Places in this chapter

  • Aram · 33.511, 36.306 · verse 1
  • Damascus · 33.511, 36.306 · verses 1, 2
  • Hamath · Today: Hama · 35.136, 36.750 · verse 2
  • Sidon · Today: Sandikli archaeological site in Sidon · 33.561, 35.372 · verse 2
  • Tyre · 33.271, 35.196 · verses 2, 3, 4, 5
  • Ashkelon · Today: Tel Ashkelon · 31.664, 34.546 · verse 5
  • Ekron · Today: Tel Miqne · 31.777, 34.852 · verses 5, 7
  • Gaza · Today: Tell Harube · 31.504, 34.464 · verse 5
  • Ashdod · Today: Tel Ashdod · 31.757, 34.658 · verse 6
  • Philistia · 31.664, 34.546 · verse 6
  • Jerusalem · 31.777, 35.234 · verses 9, 10
  • Zion · Today: Jerusalem · 31.777, 35.234 · verses 9, 13
  • Euphrates · Today: Euphrates River · 31.004, 47.442 · verse 10
  • Greece · 37.972, 23.727 · verse 13

Only places identified with high confidence are shown (90% or more according to the scholarly sources compiled by OpenBible). Period map: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; modern map: © OpenStreetMap contributors; places: OpenBible.info (CC BY 4.0).

Credits and license for this translation
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Source: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Talk to us

Tell us where you read from, how the Bible has helped you, or what we could improve. We read every message.