Song of Songs 7
Londona Biblio · Tap a verse to see its cross-references.
1Kiel belaj estas viaj paŝoj en sandaloj, ho filino de princo!
La svingado de viaj femuroj estas kiel ĉenringoj,
Majstre ellaboritaj.
2Via umbiliko estas kiel ronda pokalo,
Al kiu trinkaĵo ne mankas;
Via ventro estas kiel amaso da tritiko ĉirkaŭita de rozoj;
3Viaj du mamoj estas kiel du cervidoj,
Ĝemeloj de gazelino;
4Via kolo estas kiel turo el eburo;
Viaj okuloj kiel la lagetoj en Ĥeŝbon, ĉe la pordego de Bat-Rabim;
Via nazo estas kiel la turo de Lebanon rigardanta Damaskon;
5Via kapo sur vi estas kiel Karmel,
Kaj la harbukloj de via kapo kiel la purpura robo de la reĝo, falde kunligita.
6Kiel bela kaj kiel ĉarma estas mia amatino inter la plezuroj!
7Via staturo similas la palmotrunkon,
Kaj viaj mamoj la vinberarojn.
8Mi diris: Mi suprengrimpos la palmotrunkon kaj teniĝos je ĝiaj branĉoj;
Kaj viaj mamoj estu kiel la penikoj de la vinbertrunko,
Kaj la bonodoro de via nazo kiel la bonodoro de citronoj;
9Kaj via palato kiel vino bongusta,
Kiu englitiĝas ĉarmege kaj glate,
Kiu paroligas la lipojn de la dormantoj.
10Mi apartenas al mia amato,
Kaj li sin tiras al mi.
11Venu, mia amato, ni eliru sur la kamparon;
Ni enloĝiĝu en la vilaĝoj.
12Frumatene ni iru al la vinberĝardenoj;
Ni rigardu, ĉu la vinbertrunko jam burĝonis,
Ĉu ĝiaj floroj jam malfermiĝis,
Ĉu la granatarboj jam floras;
Tie mi donos al vi mian amon.
13La mandragoroj jam bonodoras,
Kaj apud nia enirejo troviĝas delikataj fruktoj ĉiuspecaj, fruaj kaj malfruaj,
Kiujn mi provizis por vi, ho mia amato!

Did you know?
Poetry of Love and Landscape
- The poem describes the woman's beauty using prominent landmarks of the region. Her eyes are compared to the calm pools of Heshbon near the gate of Bath-rabbim east of the Jordan, while her profile is likened to a majestic tower in the mountain range of Lebanon overlooking Damascus.Sources: the Bible text itself · Heshbon · Bath-rabbim · Lebanon
- The chapter concludes with an invitation to the countryside during the renewal of spring. The lovers seek out budding grapevines, blooming pomegranates, and fragrant mandrakes, reflecting the close connection in ancient Hebrew poetry between romantic intimacy and the vitality of the natural world.Sources: the Bible text itself
Notes written with AI assistance from open sources (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, public domain) and reviewed before publishing.
Places in this chapter
- Bath-rabbim · Today: in Tell Hesban · 31.801, 35.809 · verse 4
- Damascus · 33.511, 36.306 · verse 4
- Lebanon · 33.540, 35.584 · verse 4
- Mount Carmel · 32.672, 35.023 · verse 5
Only places identified with high confidence are shown (90% or more according to the scholarly sources compiled by OpenBible). Period map: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; modern map: © OpenStreetMap contributors; places: OpenBible.info (CC BY 4.0).
Credits and license for this translation
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Source: http://ebible.org/epo/ · eBible.org