Romans 9
Londona Biblio · Tap a verse to see its cross-references.
1Mi diras la veron en Kristo, mi ne mensogas, kaj mia konscienco atestas kun mi per la Sankta Spirito, 2ke mi havas grandan malĝojon kaj senĉesan doloron en la koro. 3Ĉar mi volus, ke mi estu anatemita for de Kristo por miaj fratoj, miaj parencoj laŭ la karno; 4kiuj estas Izraelidoj, kies estas la adopto kaj la gloro kaj la interligoj kaj la leĝdono kaj la Diservo kaj la promesoj; 5kies estas la patroj, kaj el kiuj laŭ la karno estas Kristo, kiu estas super ĉiuj, Dio benata eterne. Amen. 6Sed la afero ne estas, kvazaŭ la vorto de Dio estus neniiĝinta. Ĉar ne ĉiuj estas Izrael, kiuj estas el Izrael; 7nek, ĉar ili estas idoj de Abraham, ĉiuj estas filoj, sed: Per Isaak oni nomos vian idaron. 8Tio estas, ne la filoj de la karno estas la filoj de Dio, sed la filoj de la promeso estas rigardataj kiel idaro. 9Ĉar jen estas la vorto de promeso: En la sama jartempo Mi venos, kaj estos filo ĉe Sara. 10Kaj plue, kiam Rebeka ankaŭ gravediĝis per unu, nia patro Isaak 11(ĉar la infanoj ankoraŭ ne naskiĝis, nek faris ion bonan aŭ malbonan, por ke la intenco de Dio restu laŭ elekto, ne pro faroj, sed pro la alvokanto), 12estis dirite al ŝi: La pli granda servos la malpli grandan. 13Kiel estas skribite: Mi ekamis Jakobon, sed Esavon Mi malamis.
14Kion do ni diru? Ĉu estas maljusteco ĉe Dio? Nepre ne! 15Ĉar Li diris al Moseo: Mi favorkoros tiun, kiun Mi favorkoros, kaj Mi kompatos tiun, kiun Mi kompatos. 16Tial do tio apartenas ne al tiu, kiu volas, nek al tiu, kiu kuras, sed al Dio, kiu kompatas. 17Ĉar la Skribo diras al Faraono: Nur por tio Mi vin konservis, ke Mi montru sur vi Mian forton, kaj por ke oni rakontu pri Mia nomo sur la tuta tero. 18Tial Li favorkoras ĉiun, kiun Li volas; kaj ĉiun, kiun Li volas, Li obstinigas.
19Vi do diras al mi: Kial Li ankoraŭ riproĉas? Ĉar kiu rezistas al Lia volo? 20Sed antaŭ tio, ho viro, kiu vi estas, ke vi respondas kontraŭ Dio? Ĉu faritaĵo diros al sia farinto: Kial vi faris min tiel? 21Aŭ ĉu la potfaristo ne havas rajton super la argilo, el la sama maso fari jen vazon por honoro, kaj jen vazon por malhonoro? 22Kiel do, se Dio, volante elmontri Sian koleron kaj konatigi Sian potencon, toleris kun plena pacienco vazojn de kolero, taŭgajn por pereo; 23kaj por ke Li konatigu la riĉon de Sia gloro sur vazojn de favoro, kiujn Li antaŭe pretigis por gloro, 24nome nin, kiujn Li ankaŭ vokis, ne nur el la Judoj, sed ankaŭ el la nacianoj? 25Kiel Li diras ankaŭ en Hoŝea:
La popolon ne Mian Mi nomos Mia popolo,
Kaj la neamatinon amatino.
26Kaj sur la sama loko, kie estis al ili dirite: Vi ne estas Mia popolo,
Tie oni nomos ilin infanoj de la vivanta Dio.
27Kaj Jesaja krias pri Izrael: Se la nombro de la filoj de Izrael eĉ estos kiel la apudmara sablo, la restintoj saviĝos; 28ĉar la Sinjoro efektivigos Sian vorton en la mondo, akcelante kaj tranĉe mallongigante ĝin. 29Kiel Jesaja diris antaŭe:
Se la Eternulo Cebaot ne lasus al ni restaĵon,
Ni fariĝus kiel Sodom, ni similiĝus al Gomora.
30Kion do ni diru? Ke la nacianoj, kiuj ne sekvis justecon, atingis justecon, la justecon, kiu estas el fido; 31sed ke Izrael, sekvante la leĝon de justeco, ne atingis tiun leĝon. 32Kial? Ĉar ili sekvis ĝin ne per fido, sed kvazaŭ per faroj. Ili falpuŝiĝis ĉe la ŝtono de falpuŝiĝo; 33kiel estas skribite:
Jen Mi kuŝigas en Cion ŝtonon de falpuŝiĝo kaj rokon de alfrapiĝo;
Kaj tiu, kiu fidos al li, ne estos hontigita.

Did you know?
Israel and the Children of the Promise
- These verses argue that God's word has not failed: not all who are descended from Israel are Israel, and not all of Abraham's descendants are his children. Isaac was Abraham's only son by Sarah, and the promise quoted here follows that line: offspring would be reckoned through Isaac, and at the appointed time Sarah would have a son. The name Sarah, meaning princess, was given when it was announced that she would be the mother of the promised child.Sources: the Bible text itself · Isaac · Sarah
- The argument then turns to Rebecca's twins, conceived by one man, Isaac. Esau, the first-born, was also called Edom, "red," from the red lentil pottage for which he sold his birthright; Jacob, the younger, bears a name meaning one who follows on another's heels, or supplanter. Before the twins were born or had done anything good or bad, Rebecca was told that the older would serve the younger, and it is written, "Jacob I loved, but Esau I hated."Sources: the Bible text itself · Esau (Edom) · Jacob (Israel)
- Isaiah, the son of Amoz, is quoted about a remnant: though the Israelites were like the sand of the sea, only the remnant would be saved, and without descendants left by the Lord of Hosts they would have become like Sodom and resembled Gomorrah. Sodom, a city in the vale of Siddim, was destroyed by fire from heaven, a destruction this chapter recalls, and no trace of it or of the other cities of the plain has been found. The chapter ends with a stumbling stone laid in Zion, the south-eastern hill of Jerusalem, which David took from the Jebusites, where he built a citadel and a palace, and which became the city of David.Sources: the Bible text itself · Isaiah · Sodom · Zion
Notes written with AI assistance from open sources (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, public domain) and reviewed before publishing.
Places in this chapter
- Zion · Today: Jerusalem · 31.777, 35.234 · verse 33
Only places identified with high confidence are shown (90% or more according to the scholarly sources compiled by OpenBible). Period map: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; modern map: © OpenStreetMap contributors; places: OpenBible.info (CC BY 4.0).
Credits and license for this translation
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Source: http://ebible.org/epo/ · eBible.org