Revelation 8
Londona Biblio · Tap a verse to see its cross-references.
1Kaj kiam li malfermis la sepan sigelon, fariĝis silento en la ĉielo por ĉirkaŭ duono de horo. 2Kaj mi vidis la sep anĝelojn, kiuj staras antaŭ Dio; kaj estis donitaj al ili sep trumpetoj.
3Kaj alia anĝelo venis, kaj staris apud la altaro, havante incensilon oran; kaj estis donita al li multe da incenso, por ke li aldonu ĝin al la preĝoj de ĉiuj sanktuloj sur la altaro ora, kiu estis antaŭ la trono. 4Kaj la fumo de la incenso, kun la preĝoj de la sanktuloj, leviĝis antaŭ Dio el la mano de la anĝelo. 5Kaj la anĝelo prenis la incensilon, kaj li plenigis ĝin per la fajro de la altaro, kaj ĵetis ĝin sur la teron; kaj fariĝis tondroj kaj voĉoj kaj fulmoj kaj tertremo.
6Kaj la sep anĝeloj, havantaj la sep trumpetojn, sin pretigis, por trumpeti.
7Kaj la unua trumpetis, kaj fariĝis hajlo kaj fajro, miksitaj kun sango, kaj ili estis ĵetitaj sur la teron; kaj triono de la tero forbrulis, kaj triono de la arboj forbrulis, kaj la tuta verda herbo forbrulis.
8Kaj la dua anĝelo trumpetis, kaj kvazaŭ granda monto, per fajro brulanta, estis ĵetita en la maron; kaj triono de la maro fariĝis sango; 9kaj mortis triono de la kreitaĵoj en la maro, kiuj havis vivon; kaj triono de la ŝipoj pereis.
10Kaj la tria anĝelo trumpetis, kaj falis el la ĉielo granda stelo, brulanta kiel torĉo, kaj ĝi falis sur trionon de la riveroj kaj sur la fontojn de la akvoj; 11kaj la nomo de la stelo estas Absinto; kaj triono de la akvoj fariĝis absintaĵo; kaj multe da homoj mortis de la akvoj, ĉar ili maldolĉiĝis.
12Kaj la kvara anĝelo trumpetis, kaj estis frapita triono de la suno kaj triono de la luno kaj triono de la steloj, por ke mallumiĝu triono de ili, kaj ke ne lumu dum triono de la tago, kaj por la nokto tiel same.
13Kaj mi rigardis, kaj mi aŭdis unu aglon, flugantan en meza ĉielo, dirantan per granda voĉo: Ve! ve! ve al la loĝantoj sur la tero, pro la ceteraj voĉoj trumpetaj de la tri anĝeloj ankoraŭ trumpetontaj!
Did you know?
Silence, Incense, and Trumpets
- When the Lamb opens the seventh seal, there is silence in heaven for about half an hour. The vision then shows the seven angels who stand before God, and they are given seven trumpets.Sources: the Bible text itself
- Another angel, who has a golden censer, comes and stands at the altar. He is given much incense to offer with the prayers of all the saints on the golden altar before the throne; the smoke rises before God from his hand, and he then fills the censer with fire from the altar and hurls it to the earth, followed by peals of thunder, rumblings, flashes of lightning, and an earthquake.Sources: the Bible text itself
- In turn, the first four trumpets bring hail and fire mixed with blood upon the earth, something like a great mountain, burning with fire, thrown into the sea, a star named Wormwood upon the rivers and springs, and a darkening of part of the sun, moon, and stars. Again and again the vision speaks of a third—of the earth and the trees, of the sea, its living creatures and the ships, of the waters, and of the sun, moon, stars, day, and night—while all the green grass is burned up; an eagle flying overhead then cries woe three times, because three angels have yet to sound their trumpets.Sources: the Bible text itself
Notes written with AI assistance from open sources (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, public domain) and reviewed before publishing.
Credits and license for this translation
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Source: http://ebible.org/epo/ · eBible.org