Nations Bible

Psalms 88

Londona Biblio · Tap a verse to see its cross-references.

Kanto-psalmo de la Koraĥidoj. Al la ĥorestro. Por maĥalat-leanoto. Instruo de Heman, la Ezraĥido.

Ho Eternulo, Dio de mia savo!

Tage kaj nokte mi krias antaŭ Vi.

2Mia preĝo venu antaŭ Vian vizaĝon;

Klinu Vian orelon al mia ploro.

3Ĉar mia animo trosatiĝis de malbonoj

Kaj mia vivo atingis Ŝeolon.

4Mi similiĝis al la forirantoj en la tombon;

Mi fariĝis kiel viro sen fortoj,

5Etendita inter mortintoj;

Kiel mortigitoj, kuŝantaj en la tombo,

Kiujn Vi jam ne rememoras

Kaj kiuj estas forigitaj for de Via mano.

6Vi metis min en la plej profundan foson,

En mallumon, en abismon.

7Pezas sur mi Via furiozo,

Kaj per ĉiuj Viaj ondoj Vi min premas. Sela.

8Vi malproksimigis de mi miajn konatojn,

Vi faris min abomenaĵo por ili;

Mi estas enŝlosita, kaj mi ne povas eliri.

9Mia okulo mallumiĝis de malĝojo;

Mi vokas Vin, ho Eternulo, ĉiutage,

Mi etendas al Vi miajn manojn.

10Ĉu por mortintoj Vi faros miraklojn?

Ĉu malvivuloj leviĝos kaj gloros Vin? Sela.

11Ĉu en la tombo estos rakontata Via boneco,

Kaj fidindeco en la abismo?

12Ĉu en la mallumo estos konataj Viaj mirakloj,

Kaj Via justeco en la lando de forgeso?

13Sed mi vokas al Vi, ho Eternulo,

Kaj matene mia preĝo Vin renkontas.

14Kial, ho Eternulo, Vi forpuŝas mian animon?

Kial Vi kaŝas Vian vizaĝon de mi?

15Mi estas mizera kaj senforta detempe de la juneco;

Mi portas Viajn terurojn, mi konsumiĝas.

16Venis sur min Via furiozo,

Viaj timigoj min dispremas.

17Ili ĉirkaŭas min, kiel akvo, ĉiutage;

Ili tute min ĉirkaŭsieĝas.

18Vi malproksimigis de mi amanton kaj amikon;

Miaj konatoj estas en mallumo.

Artistic illustration — an interpretation, not a historical record.

Did you know?

A Cry from Deep Darkness

  • The superscription designates this song as a psalm of the sons of Korah and a Maskil of Heman the Ezrahite, directed according to Mahalath Leannoth.Sources: the Bible text itself
  • The speaker depicts the realm of the dead using several terms, including Sheol, the Pit, Abaddon, and the land of oblivion. The text poses rhetorical questions about whether God's wonders and faithfulness can be known or praised from such places.Sources: the Bible text itself
  • Unlike many biblical laments that transition into expressions of confidence or praise, Psalm 88 sustains an unrelieved tone of suffering and isolation, ending with darkness described as the speaker's closest companion.Sources: the Bible text itself

Notes written with AI assistance from open sources (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, public domain) and reviewed before publishing.

Credits and license for this translation
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Source: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Talk to us

Tell us where you read from, how the Bible has helped you, or what we could improve. We read every message.