Psalms 73
Londona Biblio · Tap a verse to see its cross-references.
LIBRO TRIA
Psalmo de Asaf.
Jes, bona estas Dio por Izrael,
Por tiuj, kiuj havas puran koron.
2Sed mi — apenaŭ ne falŝanceliĝis miaj piedoj,
Preskaŭ elglitis miaj paŝoj.
3Ĉar mi ĉagreniĝis pro la fanfaronuloj,
Vidante la bonstaton de la malvirtuloj.
4Ĉar ili ne havas suferojn de morto,
Kaj iliaj fortoj estas fortikaj.
5Ili ne partoprenas en la zorgoj de homoj,
Kaj ili ne suferas kun aliaj homoj.
6Tial ilian kolon ĉirkaŭvolvis fiereco,
Kaj perforteco ilin vestas kiel ornamo.
7Pro graso elmetiĝis iliaj okuloj,
Superbordiĝis en ilia koro la intencoj.
8Ili mokas, ili parolas malbonintence pri premado;
Ili parolas de alte.
9Kontraŭ la ĉielon ili levas sian buŝon,
Kaj ilia lango promenas sur la tero.
10Tial tien ankaŭ iras Lia popolo,
Kaj ili akvon ĉerpas abunde.
11Kaj ili diras: Kiel Dio scias?
Kaj ĉu la Plejaltulo komprenas?
12Jen tiuj estas malvirtuloj,
Kaj ili estas feliĉuloj de la mondo kaj atingis riĉecon!
13Nur vane mi purigis mian koron
Kaj lavis per senkulpeco miajn manojn,
14Kaj mi turmentiĝas ĉiutage
Kaj mi suferas punon ĉiumatene!
15Se mi intencus paroli kiel ili,
Tiam mi fariĝus perfida al la generacio de Viaj filoj.
16Mi meditis, por kompreni ĉi tion;
Sed ĝi estis malfacila en miaj okuloj,
17Ĝis mi venis en la sanktejon de Dio
Kaj ekkomprenis la finon de tio.
18Vi starigas ilin sur glitiga loko;
Kaj Vi ĵetas ilin en pereon.
19Kiel momente ili ruiniĝis!
Pereis, malaperis de subita teruro!
20Simile al sonĝo post la vekiĝo,
Vi, ho mia Sinjoro, en kolero tute sensignifigas ilian bildon.
21Kiam bolis mia koro
Kaj turmentiĝis mia internaĵo,
22Tiam mi estis senklerulo kaj mi ne komprenis;
Mi estis kiel bruto antaŭ Vi.
23Sed mi ĉiam estas apud Vi;
Vi tenas min je la dekstra mano.
24Per Via konsilo Vi min kondukas,
Kaj poste Vi akceptas min kun honoro.
25Kiu estas por mi en la ĉielo?
Kaj krom Vi mi nenion volas sur la tero.
26Konsumiĝas mia karno kaj mia koro;
Sed la fortikaĵo de mia koro kaj mia parto estas Dio por eterne.
27Jen tiuj, kiuj malproksimiĝas de Vi, pereas;
Vi ekstermas ĉiun, kiu perfidiĝis al Vi.
28Sed al mi estas bone, ke mi estas proksima al Dio;
Sur mian Sinjoron, sur la Eternulon, mi metis mian fidon,
Por rakonti ĉiujn Viajn farojn.

Did you know?
The Prosperity of the Wicked and the Sanctuary
- Psalm 73 begins Book III of the Psalter and is attributed to Asaph, a Levite musician and seer who served as one of King David's choir leaders. A group of twelve psalms (Psalm 50 and 73–83) is associated with him and his guild of singers.Sources: Asaph (Levite) · the Bible text itself
- The psalmist struggles with a deep crisis of faith, questioning the value of personal purity when seeing the carefree wealth and apparent lack of suffering among the wicked. This internal struggle only resolves when he enters the sanctuary of God, where he gains perspective on their eventual ruin.Sources: the Bible text itself
Notes written with AI assistance from open sources (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, public domain) and reviewed before publishing.
Credits and license for this translation
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Source: http://ebible.org/epo/ · eBible.org