Psalms 64
Londona Biblio · Tap a verse to see its cross-references.
Al la ĥorestro. Psalmo de David.
Aŭdu, ho Dio, mian krion en mia malĝojo;
De la teruro pri malamiko gardu mian vivon.
2Ŝirmu min kontraŭ la konspiro de maliculoj,
Kontraŭ la amaso de krimuloj,
3Kiuj akrigis sian langon kiel glavon,
Direktis vortojn maldolĉajn, kvazaŭ siajn sagojn,
4Por pafi kaŝe kontraŭ senkulpulon;
Subite ili pafas kontraŭ lin kaj ne timas.
5Ili fortikigas sin en malbona intenco,
Ili konsiliĝas, por meti sekrete retojn;
Ili diras: Kiu ilin vidos?
6Ili elpensas krimojn, kaŝas ilin tre zorge interne en si,
En la profundeco de la koro.
7Sed Dio pafos kontraŭ ilin;
Per sago subita ili estos frapitaj.
8Kaj ili falos per sia propra lango;
Ĉiuj, kiuj ilin vidos, balancos la kapon.
9Kaj ektimos ĉiuj homoj,
Kaj ili rakontos la agon de Dio
Kaj komprenos Liajn farojn.
10La virtulo ĝojos per la Eternulo, kaj fidos Lin;
Kaj triumfos ĉiuj, kiuj havas pian koron.

Did you know?
Protection from Hidden Plots
- The psalm depicts malicious speech through martial imagery, comparing destructive words and slander to sharpened swords and arrows shot from secret ambushes against the innocent.Sources: the Bible text itself
- The text presents a poetic reversal of fortune: while the wicked plot in secret and shoot verbal arrows, God intervenes by striking them with sudden arrows and turning their own words against them.Sources: the Bible text itself
Notes written with AI assistance from open sources (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, public domain) and reviewed before publishing.
Credits and license for this translation
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Source: http://ebible.org/epo/ · eBible.org