Psalms 43
Londona Biblio · Tap a verse to see its cross-references.
1Juĝu min, ho Dio, kaj defendu mian aferon kontraŭ popolo nepia;
De homo malverema kaj maljusta savu min.
2Ĉar Vi estas la Dio de mia forto; kial Vi forpuŝis min?
Kial mi iradas malĝoja pro la premado de la malamiko?
3Sendu Vian lumon kaj Vian veron, ke ili min gvidu,
Ke ili alvenigu min al Via sankta monto kaj al Via loĝejo.
4Kaj mi venos al la altaro de Dio,
Al la Dio de mia ĝojo kaj ĝuo;
Kaj mi gloros Vin per harpo, ho Dio, mia Dio.
5Kial vi malĝojas, ho mia animo?
Kaj kial vi konsterniĝas en mi?
Esperu al Dio;
Ĉar ankoraŭ mi dankos Lin,
La savanton de mia vizaĝo kaj mian Dion.

Did you know?
A Plea for Vindication and Return
- The psalm is a heartfelt prayer asking God to act as an advocate and deliverer against an ungodly nation and deceitful adversaries, requesting divine light and truth to guide the petitioner back to God's holy mountain and dwelling place.Sources: the Bible text itself
- The psalmist anticipates returning to the altar of God to offer praise with a harp, engaging in an internal dialogue to urge their downcast soul to maintain hope in God despite oppression and sorrow.Sources: the Bible text itself
Notes written with AI assistance from open sources (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, public domain) and reviewed before publishing.
Credits and license for this translation
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Source: http://ebible.org/epo/ · eBible.org