Nations Bible

Psalms 35

Londona Biblio · Tap a verse to see its cross-references.

De David.

Batalu, ho Eternulo, kontraŭ tiuj, kiuj batalas kontraŭ mi;

Militu kontraŭ tiuj, kiuj militas kontraŭ mi.

2Prenu ŝildon kaj armilojn,

Kaj stariĝu, por helpi min.

3Kaj nudigu ponardegon, kaj stariĝu kontraŭ miaj persekutantoj;

Diru al mia animo: Via helpo Mi estas.

4Hontigitaj kaj malhonoritaj estu tiuj, kiuj celas kontraŭ mia animo;

Turniĝu reen kaj estu hontigitaj tiuj, kiuj intencas malbonon kontraŭ mi.

5Ili estu kiel grenventumaĵo antaŭ vento,

Kaj anĝelo de la Eternulo ilin forpelu.

6Ilia vojo estu malluma kaj glitiga,

Kaj anĝelo de la Eternulo ilin persekutu.

7Ĉar sen mia kulpo ili submetis por mi sian reton,

Sen mia kulpo ili fosis sub mia animo.

8Venu sur lin pereo neatendite,

Kaj lia reto, kiun li kaŝis, kaptu lin;

Por pereo li falu en ĝin.

9Kaj mia animo ĝojos pro la Eternulo,

Triumfos pro Lia helpo.

10Ĉiuj miaj ostoj diros: Ho Eternulo, kiu egalas Vin,

Kiu liberigas mizerulon de lia perfortanto,

Mizerulon kaj malriĉulon de lia rabanto?

11Stariĝas kontraŭ mi krimaj atestantoj;

Kion mi ne scias, pri tio ili min demandas.

12Ili pagas al mi malbonon por bono,

Atencon kontraŭ mia animo.

13Kaj mi dum ilia malsano metis sur min sakaĵon,

Mi turmentis mian animon per fasto,

Kaj mi preĝis sincere, kiel pri mi mem.

14Mi kondutis, kvazaŭ ili estus miaj amikoj, miaj fratoj;

Kiel homo, kiu funebras pri sia patrino, mi profunde malĝojis.

15Sed kiam mi difektiĝis, ili ĝojis, kaj ili kuniĝis;

Kuniĝis kontraŭ mi la senkoruloj, kiam mi ne atendis:

Ili ŝiris kaj ne ĉesis.

16Laŭ la maniero de malpiaj parazitoj,

Ili kunfrapis kontraŭ mi siajn dentojn.

17Mia Sinjoro! kiel longe Vi tion rigardos?

Deturnu mian animon de iliaj atakoj,

Mian solan de la leonoj.

18Mi gloros Vin en granda kunveno,

Meze de multe da popolo mi Vin laŭdos.

19Ne ĝoju pri mi miaj maljustaj malamikoj;

Kaj tiuj, kiuj malamas min sen mia kulpo, ne moku per la okuloj.

20Ĉar ne pri paco ili parolas,

Kaj kontraŭ la kvietuloj sur la tero ili pripensas malicajn intencojn.

21Ili larĝe malfermis kontraŭ mi sian buŝon,

Kaj diris: Ha, ha! nia okulo vidis.

22Vi vidis, ho Eternulo; ne silentu!

Mia Sinjoro, ne malproksimiĝu de mi.

23Vekiĝu kaj leviĝu, por fari al mi juĝon,

Mia Dio kaj mia Sinjoro, pri mia disputo.

24Juĝu min laŭ Via justeco, ho Eternulo, mia Dio;

Kaj ili ne ĝoju pri mi.

25Ili ne diru en sia koro: Ha, ha! tio estas laŭ nia deziro;

Ili ne diru: Ni lin englutis.

26Ili estu hontigitaj kaj malhonoritaj ĉiuj, kiuj ĝojas pro mia malfeliĉo;

Vestiĝu per honto kaj malhonoro tiuj, kiuj fanfaronas kontraŭ mi.

27Triumfu kaj ĝoju tiuj, kiuj deziras justecon por mi;

Kaj ili diru ĉiam: Granda estas la Eternulo,

Kiu deziras bonstaton por Sia sklavo.

28Kaj mia lango rakontados pri Via justeco

Kaj ĉiutage pri Via gloro.

Artistic illustration — an interpretation, not a historical record.

Did you know?

A Plea for Deliverance from Malicious Accusers

  • The psalm opens with vivid martial and hunting imagery, asking God to take up weapons of battle—including a shield, buckler, spear, and javelin—against adversaries who laid concealed nets and dug pits without cause.Sources: the Bible text itself
  • The author contrasts his former treatment of his opponents with their current cruelty; when they were sick, he observed cultural practices of grief and solidarity by wearing sackcloth, fasting, and mourning as if for his own mother or brother.Sources: the Bible text itself
  • The composition incorporates legal terminology, mentioning hostile witnesses bringing false accusations, and concludes with a vow to offer public praise and thanksgiving before the large community in the great assembly once vindicated.Sources: the Bible text itself

Notes written with AI assistance from open sources (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, public domain) and reviewed before publishing.

Credits and license for this translation
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Source: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Talk to us

Tell us where you read from, how the Bible has helped you, or what we could improve. We read every message.