Nations Bible

Psalms 22

Londona Biblio · Tap a verse to see its cross-references.

Al la ĥorestro. Por ario: Matenkrepuska Cervino. Psalmo de David.

Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min,

Kaj estas malproksima de mia savo, de miaj plendaj paroloj?

2Mia Dio, mi vokas en la tago, kaj Vi ne respondas;

En la nokto, kaj mi ne trovas trankvilon.

3Sed Vi estas sankta,

Ho Vi, kiu loĝas inter la glorado de Izrael.

4Vin fidis niaj patroj;

Ili fidis, kaj Vi ilin helpis.

5Al Vi ili kriadis kaj estis savataj;

Vin ili fidis, kaj ili ne devis honti.

6Sed mi estas vermo kaj ne homo;

Mokata de la homoj, malestimata de la popolo.

7Ĉiuj, kiuj min vidas, insultas min,

Malfermegas la buŝon, balancas la kapon, dirante:

8Li apogis sin al la Eternulo: Tiu helpu lin;

Tiu savu lin, se Li amas lin.

9Vi eltiris ja min el la ventro,

Vi zorgis pri mi sur la brusto de mia patrino.

10Al Vi mi estis ĵetita de post la momento de mia naskiĝo;

De la ventro de mia patrino Vi estas mia Dio.

11Ne malproksimiĝu de mi,

Ĉar malfeliĉo estas proksima, kaj helpanton mi ne havas.

12Ĉirkaŭis min multaj bovoj,

Fortaj bovoj Baŝanaj stariĝis ĉirkaŭ mi.

13Ili malfermegis kontraŭ mi siajn buŝojn,

Kiel leono ŝiranta kaj krieganta.

14Kiel akvo mi disverŝiĝis,

Kaj disiĝis ĉiuj miaj ostoj;

Mia koro fariĝis kiel vakso,

Fandiĝis en mia interno.

15Mia forto elsekiĝis kiel peco da poto;

Mia lango algluiĝis al mia palato;

Kaj Vi metas min en tomban polvon.

16Ĉar ĉirkaŭis min hundoj;

Amaso da malbonuloj staras ĉirkaŭ mi;

Ili mordas miajn manojn kaj piedojn.

17Mi povas kalkuli ĉiujn miajn ostojn;

Ili rigardas kaj konstante rigardas.

18Ili dividas miajn vestojn inter si,

Pri mia tuniko ili lotas.

19Sed Vi, ho Eternulo, ne malproksimiĝu;

Mia forto, rapidu, por helpi min.

20Savu de la glavo mian animon,

Mian solan savu de la hundo.

21Savu min de buŝo de leono,

Kaj helpu min kontraŭ kornoj de bubaloj.

22Mi predikos Vian nomon al miaj fratoj;

En la mezo de popola kunveno mi Vin gloros.

23Respektantoj de la Eternulo, gloru Lin;

Tuta semo de Jakob, honoru Lin;

Tuta semo de Izrael, estimegu Lin.

24Ĉar Li ne malŝatis kaj ne malestimis la suferojn de premato,

Kaj ne kaŝis antaŭ li Sian vizaĝon;

Sed aŭskultis lin, kiam tiu kriis al Li.

25Vin mi gloros en granda komunumo;

Mi plenumos miajn promesojn antaŭ Liaj respektantoj.

26La humiluloj manĝu kaj satiĝu,

Gloru la Eternulon Liaj serĉantoj;

Via koro vivu eterne.

27Rememoros kaj revenos al la Eternulo ĉiuj finoj de la mondo;

Kaj kliniĝos antaŭ Vi ĉiuj popolaj familioj.

28Ĉar al la Eternulo apartenas la reĝado;

Li reĝas super la popoloj.

29Manĝos kaj kliniĝos ĉiuj grasuloj de la tero;

Antaŭ Li genufleksos ĉiuj forirantaj al la tombo

Kaj nepovantaj konservi sian animon viva.

30Naskotaro Lin servos;

Oni predikos pri mia Sinjoro al la estonta generacio.

31Al naskota popolo oni venos kaj predikos

Pri Lia justeco kaj pri Liaj faroj.

Artistic illustration — an interpretation, not a historical record.

Did you know?

Lament, Deliverance, and Global Praise

  • The superscription of Psalm 22 directs the psalm to be sung to the tune of 'The Doe of the Dawn.' The poem begins with an agonizing cry of abandonment, yet transitions dramatically into a joyous public thanksgiving before the worshipping community.Sources: the Bible text itself
  • The psalmist compares fierce adversaries to 'strong bulls of Bashan.' Bashan was a fertile region stretching from Gilead in the south to Mount Hermon in the north, given to the half-tribe of Manasseh and known for its robust livestock.Sources: the Bible text itself · Bashan
  • The second half of the psalm depicts the fulfillment of vows in the 'great assembly,' where a communal meal is shared so that the poor may eat and be satisfied, and God's righteous deeds are proclaimed to unborn generations.Sources: the Bible text itself

Notes written with AI assistance from open sources (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, public domain) and reviewed before publishing.

Places in this chapter

  • Bashan · 32.781, 35.935 · verse 12

Only places identified with high confidence are shown (90% or more according to the scholarly sources compiled by OpenBible). Period map: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; modern map: © OpenStreetMap contributors; places: OpenBible.info (CC BY 4.0).

Credits and license for this translation
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Source: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Talk to us

Tell us where you read from, how the Bible has helped you, or what we could improve. We read every message.