Nations Bible

Psalms 144

Londona Biblio · Tap a verse to see its cross-references.

De David.

Benata estu la Eternulo, mia Roko,

Kiu instruas miajn manojn batali, miajn fingrojn militi:

2Mia bono kaj mia fortikaĵo,

Mia rifuĝejo kaj mia savanto,

Mia ŝildo, Li, kiun mi fidas,

Kiu submetas al mi mian popolon.

3Ho Eternulo, kio estas homo, ke Vi lin konas,

Kaj homido, ke Vi lin atentas?

4Homo estas simila al spireto;

Liaj tagoj estas kiel pasanta ombro.

5Ho Eternulo, klinu Vian ĉielon kaj iru malsupren;

Tuŝu la montojn, kaj ili ekfumiĝos.

6Ekbriligu fulmon, kaj dispelu ilin;

Sendu Viajn sagojn, kaj konfuzu ilin.

7Etendu Vian manon el supre;

Liberigu min, kaj savu min el granda akvo,

El la mano de fremduloj,

8Kies buŝo parolas malveraĵon

Kaj kies dekstra mano estas mano de trompo.

9Ho Dio, novan kanton mi kantos al Vi,

Sur dekkorda psaltero mi muzikos al Vi,

10Kiu donas helpon al la reĝoj,

Kiu savas Sian sklavon David de danĝera glavo.

11Liberigu min, kaj savu min el la mano de fremduloj,

Kies buŝo parolas malveraĵon

Kaj kies dekstra mano estas mano de trompo.

12Niaj filoj kiel plantitaĵoj kreskas en sia juneco;

Niaj filinoj estas kiel skulptitaj kolonoj, ornamoj de palaco;

13Niaj grenejoj estas plenaj, enhavas sufiĉe da greno de ĉiu speco;

Niaj ŝafoj estas en la nombro de miloj kaj dekmiloj sur niaj paŝtejoj;

14Niaj bovoj estas ŝarĝitaj;

Ne ekzistas difekto, ne ekzistas perdo, ne ekzistas ploro sur niaj stratoj;

15Feliĉa estas la popolo, kiu havas tian staton;

Feliĉa estas la popolo, kies Dio estas la Eternulo.

Artistic illustration — an interpretation, not a historical record.

Did you know?

A King's Prayer for Deliverance and Prosperity

  • The psalm is attributed to David, who combines prayers for military deliverance with musical praise, promising to sing a new song to God accompanied by a ten-stringed harp.Sources: David · the Bible text itself
  • The text reflects on human fragility, describing man as a mere breath and human life as a passing shadow in contrast to divine majesty and power.Sources: the Bible text itself
  • The concluding section envisions communal security and agricultural abundance, praying for thriving children, full storehouses, multiplying flocks, and cities with unbroken walls free from siege or captivity.Sources: the Bible text itself

Notes written with AI assistance from open sources (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, public domain) and reviewed before publishing.

Credits and license for this translation
Londona Biblio
The Holy Bible in Esperanto (1910)
Public Domain
Language: Esperanto
2020-02-13

Source: http://ebible.org/epo/ · eBible.org

Talk to us

Tell us where you read from, how the Bible has helped you, or what we could improve. We read every message.