Psalms 135
Londona Biblio · Tap a verse to see its cross-references.
1Haleluja!
Gloru la nomon de la Eternulo,
Gloru, sklavoj de la Eternulo,
2Kiuj staras en la domo de la Eternulo,
En la kortoj de la domo de nia Dio.
3Gloru la Eternulon, ĉar la Eternulo estas bona;
Prikantu Lian nomon, ĉar ĝi estas ĉarma.
4Ĉar Jakobon la Eternulo elektis al Si,
Izraelon kiel Sian trezoron.
5Ĉar mi scias, ke la Eternulo estas granda
Kaj ke nia Sinjoro estas super ĉiuj dioj.
6Ĉion, kion la Eternulo deziras, Li faras,
En la ĉielo kaj sur la tero, sur la maroj kaj en ĉiuj abismoj.
7Li levas la nubojn de la randoj de la tero,
Li aperigas fulmojn en la pluvo,
Li elirigas la venton el Siaj provizejoj.
8Li batis la unuenaskitojn en Egiptujo,
De homo ĝis bruto.
9Li aperigis signojn kaj miraklojn interne de vi, ho Egiptujo,
Super Faraono kaj ĉiuj liaj sklavoj.
10Li batis multajn popolojn,
Kaj mortigis potencajn reĝojn:
11Siĥonon, reĝon de la Amoridoj,
Kaj Ogon, reĝon de Baŝan,
Kaj ĉiujn regnojn Kanaanajn.
12Kaj Li donis ilian landon kiel heredon,
Heredon al Lia popolo Izrael.
13Ho Eternulo, Via nomo estas eterna;
Ho Eternulo, la memoro pri Vi restas por ĉiuj generacioj.
14Ĉar la Eternulo juĝos Sian popolon,
Kaj Li korfavoros Siajn sklavojn.
15La idoloj de la popoloj estas arĝento kaj oro,
Faritaĵo de homaj manoj.
16Buŝon ili havas, sed ne parolas;
Okulojn ili havas, sed ne vidas;
17Orelojn ili havas, sed ne aŭdas;
Kaj ne ekzistas spiro en ilia buŝo.
18Kiel ili, tiel estos iliaj farantoj,
Ĉiuj, kiuj ilin fidas.
19Ho domo de Izrael, benu la Eternulon;
Ho domo de Aaron, benu la Eternulon;
20Ho domo de Levi, benu la Eternulon;
Ho timantoj de la Eternulo, benu la Eternulon.
21El Cion estu benata la Eternulo,
Kiu loĝas en Jerusalem.
Haleluja!

Did you know?
Praising the Sovereign God of Israel
- Psalm 135 singles out Sihon king of the Amorites and Og king of Bashan as prominent rulers struck down before Israel received its inheritance. Both kings ruled territories east of the Jordan River and were remembered in Israelite song for their defeat during the journey toward Canaan.Sources: the Bible text itself · Sihon · Og
- The psalm closes with a liturgy addressing distinct groups in worship: the general population ('house of Israel'), the priestly line ('house of Aaron'), and the broader temple servants ('house of Levi') serving in the courts of the house of the Lord.Sources: the Bible text itself · Aaron · Levi (patriarch)
- To highlight God's sovereign power over creation and history, the psalm contrasts Him with pagan idols of silver and gold. It describes these manufactured statues as utterly lifeless, lacking breath and unable to speak, see, or hear.Sources: the Bible text itself
Notes written with AI assistance from open sources (Theographic Bible Metadata, CC BY-SA 4.0; Easton’s Bible Dictionary, public domain) and reviewed before publishing.
Places in this chapter
- Egypt · 30.129, 31.308 · verses 8, 9
- Bashan · 32.781, 35.935 · verse 11
- Canaan · 32.767, 35.333 · verse 11
- Jerusalem · 31.777, 35.234 · verse 21
- Zion · Today: Jerusalem · 31.777, 35.234 · verse 21
Only places identified with high confidence are shown (90% or more according to the scholarly sources compiled by OpenBible). Period map: DARE (Digital Atlas of the Roman Empire), CC BY 4.0; modern map: © OpenStreetMap contributors; places: OpenBible.info (CC BY 4.0).
Credits and license for this translation
Londona Biblio The Holy Bible in Esperanto (1910) Public Domain Language: Esperanto 2020-02-13
Source: http://ebible.org/epo/ · eBible.org